<< | #202 ; Ludado povas esti ankaŭ tute serioza scienca temo? |
>> |
La apuda foto de anoncŝildo en la Centro de universitatoj en la urbo Pori admonas per multaj lingvoj: "Saa leikkiä! Please Play! Man kan leka!" (finne, angle, svede), esperante tio estus "Oni rajtas ludi!" aŭ "Bonvolu ludu!" aŭ "Oni povas ludi!".
La multaj pilkoj, la globoj de diversaj koloroj en la granda blanka korbo evidente estas precipe intencitaj por ludado.
La homoj en la Universitata centro certe estas ĝenerale plenkreskaj kaj plenaĝuloj, ne infanoj. Ekzistas tie tamen "Pori Laboratory of Play", esperante "La Laboratorio de Ludado en Pori.
Evidente ludado de infanoj povas esti temo por esplorado kaj eksperimentado, ankaŭ por aliaj ol infanoj. Certe mi ofte ludis kiel infano - kaj eble eĉ iom pli poste? - sed mi certe ne estas ia vera profesia ekspertizisto en tiu kampo de homa vivo kaj kulturo.
Do klare ludado kaj ludiloj estas grava temo por infanoj kaj por iliaj gepatroj.
Por mi nura ludado tamen ne sufiĉas. Mi bezonas ion pli virecan. Mi ja volas esti respektata inĝeniero, impona viro de klerularo.
Certe mi devas konfesi kiel grave estas ke infanoj kaj junuloj lernas iom da bona praktiko. La telefonoj kaj komputiloj ne povas instrui ĉion. Estas grave mem fari, mem movi, mem labori, mem provi, mem lerni, en praktiko, per siaj propraj manoj, propraj piedoj kaj propraj kapoj.
Eble kelkaj el miaj plej karaj revoj kaj planoj estas iom infanaj kaj naivaj, sed ili certe postulus veran bonan inĝenieran talenton por la konstruisto. Ili estus grandaj kaj seriozaj konstruaĵoj. Oni bezonus bonan scipovon kaj povoscion por efektivigi la planojn. Kaj multe da mono.
Estas manko de mono, sed mi ne cedas, mi neniam forlasos miajn revojn. Granda elektro-mekanika astronomia horloĝo estus grava atingo. Trategmenta sunhorloĝo per speguloj estus tre utila kaj bela konstruaĵo ekzemple por hejmo.
FinnHenge-monto eble estus iom tro granda iluzio por vere efektivigi. Ĝi certe estus multe pli bona ol Stonehenge de britoj, sed povus esti malfacile por kredigi kaj trompimponi al la tuta homaro ke la antikvaj finnoj konstruis tian grandegan astronomie motivan strukturon miloj da jaroj antaŭe, speciale se la fando de cemento ankoraŭ estus malseka.
Sur la FinnHenge-monto oni povus facile rigardi la Sunon, Lunon, la klarajn planedojn kaj la stelojn de ĉielo je sennuba vetero. Ene en la monto oni povus pritrakti la saman temon pli profunde kaj detale. Tie en la artefarita monto oni povus ekzemple simuli la movojn de objektoj de ĉielo se la vetero estas maloportuna.
Nature ĉioj la konstruaĵoj kaj la tekniko de FinnHenge-monto estas multaj miloj da jaroj aĝaj. Ilia origino estas multe pli maljuna ol la alveno de kristanismo al Finnlando ĉirkaŭ la jaro 1100. Oni nur devas unue konstrui ... pardonon ... unue ni bezonas trovi la monton! La monto atestas ke antikvaj finnoj estis surprise inteligentaj, eĉ pli ol multaj el la nunaj.
Ĝi povus funkcii kiel iom ŝercema turisma vidindaĵo. Mi volas kredi ke la antikvaj finnoj estis tre saĝaj kaj prudentaj. Mi ja mem estas saĝa kaj prudenta!
Pli realismaj revoj tamen estas pli aktualaj nun. Mi ja volas plenumi la projektan laboron kaj poste aŭtune la diploman laboron de universitato. Tio estos nenia ludo de infanoj.
Lumo, ege grava temo. La apude fotita artikolo el malnova gazeto de Universitato de Tampere temas pri "photonics". Miaj propraj revoj ne estas tute tiel ambiciaj, sed temas pri lumo, jes. Mi kredas ke lumo estas ia ŝlosilo por la tekniko de estonteco. Mi povus mem bone labori per la tekniko de hodiaŭa tago, per elektroniko.
Bedaŭrinde Vikipedio ankoraŭ ne havas artikolon pri la temo en nia kara lingvo Esperanto, sed ekzistas la angla teksto: Photonics. Oni ja povas facile selekti alian lingvon.
Por mia projekta laboro mi pensas plejparte pri fotiloj. Eble mi uzos IR LEDoj por povi foti en malhelo. Eble mi povos produkti stereoskopaj bildparoj. Eble mi povos eĉ konstrui bonaj 3D -modeloj el fotoj de malgrandaj objektoj?
Mi devas printempe ankoraŭ forte labori kun la aliaj devigaj kursoj de universitato. Nun mi ne havas tempon por la projekta laboro. Eble mi povos labori kun la projekta laboro en aprilo aŭ majo? Certe mi provas forte labori dum la tuta somero, kun fotiloj kaj mikrokomputiloj kaj mikroregiloj kaj malgrandaj elektraj motoroj kaj LEDoj kaj la programoj de komputila vidkapablo.
La grandaj astronomie motivaj strukturoj mi devas provizore forgesi, sed ekzistas aliaj eblecoj por "ludi" per lumo.
La vojo ĝis bonaj atingoj ja estas longa kaj plena da ĝenaj ŝtonoj. Ni tamen progresos iom post iom.
Ni batalos kaj ni suferos kaj poste ni iam bone sukcesos. Lumo estos grava temo por nia propra nacieto Mueleja Insulo. Longe vivu la lumo kaj aliaj formoj de elektro-magneta radiado!
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |