<<

#201 ; Ĉu kvieta akvo estus pli bela ol rapida flugo tra aero?

>>

La Suno jam iras suben ĉe horizonto en la urbo Pori, urboparto Vähärauma ĉe lageto (Horloĝo de fotilo eble ne estas en korekta tempo). Estas glacio sur la lageto, kredeble iom da frosto.

La monato februaro baldaŭ finos. Estas tamen ĉijare 29 tagoj en februaro, la jaro 2020 estas nome superjaro, 366 tagoj en kalendaro, anstataŭ la ordinaraj 365.

Alian foton mi fotis suben sur la ponto de Pori. Ĝi montras kiel la iom malpure ŝajna akvo de Kokemäenjoki, esperante "la rivero de Kokemäki" fluas okcidenten, al maro. Estas iom da kirloj en la fluanta akvo je kolonoj de ponto. La formo de kirloj rapide varias dum tempo.

Kirloj estas surpriza fenomeno. La reala mondo iam estas surprize komplika. Mi mem ŝatus multe pli simplan mondon. Eble la komplikeco de naturo estas plaĉa por multaj homoj. Komplika estas bela? Komplika estas natura, natura estas amikeca, servema, sekura?

Por inĝeniero la komplikeco de sistemo ne estas komforta kvalito. Nia mondo devus esti kiel eble plej simpla tiel ke ni kapablus facile kaj bone regi kaj estri ĝin. Kiel ni estu la Grandsinjoroj de naturo, se la naturo estas por ni tro komplika kaj preskaŭ nekomprenebla?

Eblas ja produkti tro malfacilaj, nekompreneblaj kaj komplikaj produktoj en arto, ekzemple dramoj, teatraĵoj, plastikaj artoj kaj muziko. Neniu plendas se ekzemple science-fiction filmo estas nelogika aŭ fizike tute neebla.

En filmoj esplodoj rajtas esti aŭdeblaj en la vakuo de spaco, kie la sonoj fakte tute ne antaŭeniras. Veturado tra la spaco je rapido de lumo estas nenia problemo por artistoj. En futuristaj filmoj la spektakloj de spaco ofte estas tute nerealismaj.

Oni uzas fotojn de tre distancaj nebulosoj, fotitaj el Tero, por montri kiel la spaca ŝipo flugas tra la fakte grandega nebuloso, kiel ĝi estus nur malgranda kaj proksima. Krome la ŝipo de spaco ja ne bezonas esti flulinia en la vakuo de spaco. Nenia aero en vakuo, do nenia rezisto de aero. Nenia bezono por aerodinamikaj flulinioj.

Aliaj reguloj por inĝenieroj. La produktoj de inĝeniera scipovo devas esti prudente pretigitaj. Ili devas funkcii konsekvence, fidinde, anticipe konjekte kaj ĝenerale sendanĝere. Do klare la inĝenieroj devas esti multe pli bonaj homoj ol artistoj.

Fantazio eble estas bona eco por ĉiuj planistoj kaj projektantoj, sed fantazio sole ne sufiĉas. Kvalito de spirita kaj mensa laboro de senbrida kaj sendiciplina artisto kaj prudenta bona konstruisto ne estas la samaj.

Dekstre ni vidas modelon de Messerschmitt Me-262 en la ekspozicio de biblioteko ĉi tie en urbo Pori. Estas la ĉasaviadilo de Rudolf Sinner dum la dua mondmilito, 1940-aj jaroj.

La fama ĉasaviadilo Messerschmitt Me-262 estis unu el la plej fruaj jetoj. Ĝi certe estis rapida, kompare kun la konkurantoj kiuj uzis helicon kaj ordinaran "eksplodmotoron" (kiu fakte nur tre malofte laŭlitere eksplodas), sed ĝi bezonis tre multe da prizorgo, pro la malmultaj horoj de flugo.

Mi fotis tra la vitro de vitrino kaj la lumoj de biblioteko iom reflektas el la surfaco de vitro. Tial la foto ne estas tre bona. Kontrasto de lumo estas iom malforta pro la reflektoj.

Lumo, fotoj kaj fotiloj, gravaj temoj. Ĉu sur la kampo de lumo eblus eviti la troan komplikecon de naturo, ĉu eblus fariĝi la Grandsinjoro de lumo, la Pompa Majstro de fotiloj? Certe mi volas tion provi en mia diploma laboro. Almenaŭ lumo ŝajnas multe pli facila temo ol rapidaj jetoj kaj ĝene komplikaj kirloj en fluanta akvo.

La sekvantaj modeloj de jetoj estis iaj idealoj kaj revoj de mia infaneco kaj juneco dum la 1960-aj jaroj kaj la komenco de 1970-aj jaroj.

Lockheed F-104 Starfighter estis tre rapida militista aviadilo, eĉ du fojoj pli rapida ol sono en aero. En Usono oni nomis ĝin "Man in a missile". La usonanoj opiniis ke la Starfighter estas malfacila por flugi kaj havas nur malgrandan kargon de armiloj. Rapida sed senutila en milito.

Oni ankaŭ nomis ĝin iom malice "Widow-maker", esperante "produktanto de vidvinoj", pro la multaj mortaj flugistoj. Ĝi havas nur malgrandaj flugiloj kaj sendube ĝi estas malfacila por flugi en relative malgrandaj rapidoj de vera aera batalo.

Povas esti malbona ideo por provi flugi malalte kaj malrapide per Starfighter. La relative malgrandaj flugiloj povas perdi sian tenon de aero kaj la aviadilo komencas fali teren. En pli grandaj altoj tio apenaŭ estus io granda problemo. En granda alto estas multe da tempo por ĝustigi la problemon, ĉar estas granda distanco ĝis la surfaco de tero. Sed en malgranda alto la tero proksimiĝas rapide, iam tro rapide.

Ĉi tiuj aviadiloj poste servis en Eŭropo, en Belgio kaj Germanio, kiel oni vidas el iliaj distingiloj. En Eŭropo oni eĉ trovis ilin iom utilaj kiel vera uzebla ĉasaviadilo kiu uzas misiloj.

Mi tamen neniam fariĝis planisto de bonaj aviadiloj. Bedaŭrinde kruela la mondo.

Mi do devas lasi la rapidajn jetojn por aliaj inĝenieroj kaj min koncentru por aliaj aferoj.

Feliĉe troviĝas ankaŭ pli facilaj kaj malmultekostaj temoj. Mi lernos kaj mi iom post iom progresos. Nia propra nacieto Mueleja Insulo estos fortega.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)