<<

#200 ; Hodiaŭ 20.02.2020 jam 200 da esperantaj artikoloj

>>

La mondo ankoraŭ ne estas preta. Oni bezonas multe da plua laboro, pli da konstruado, pli da ideoj. Ĉiuj belaj revoj kaj bonaj planoj ne efektiviĝas.

Mi tamen jam atingis 200 esperantaj artikoloj ĉi tie. Bona atingo. Se mi kredis ke mi skribos centoj da esperantaj artikoloj, mi certe estus nominta la unuan kiel #001, kaj ne nur #01.

Nominale estas vintro. Estas iom da glacio en la lagetoj, sed fakte pluvis multe da akvo kaj oni atendas pli da ŝtormo kaj ventego. La nivelo de akvo en la lageto estas iom alta. La surfaco de akvo atingas la plej subajn ŝtupojn de greka teatro kiel la apuda foto indikas.

Certe mi bezonas iom festi kaj soleni pro la potenca atingo de 200 esperantaj artikoloj.

Mi tamen ankaŭ devas multe labori por fariĝi pli bona inĝeniero. Ekzemple mi devas diligente studadi statistikon, la sciencon de statistiko. Statistiko nome estas nepra parto de ekzameno. Povas ja esti, ke mi neniam lernus statistikon se ĝi ne estus nepra fako en universitato. Mi tamen estas kontenta je la situacio. Eble statistiko ne estas la plej interesa parto de matematiko, sed tamen eble utila.

Oni ja diras "mensogo, pli granda mensogo, statistiko!" Certe statistiko ne solvas ĉion. Pli granda problemo: Ĉiuj ne konas legi la rezultojn.

Mi esperas ke oni pli bone komprenus la veran signifon de statistiko. Se io esploro rakontas ke 20% da finnoj subtenas la partion A kaj 19% da finnoj apogas la partion B, oni tamen memoru la marĝenon de eraro por la esploro, tipe 2 aŭ 3 unuoj de procentoj. Ĵurnalistoj uzas la rezultojn de enketoj tute erare kiam ili forgesas la signifon de marĝeno de eraro.

Do tiu esploro ne pruvas ke A estus klare pli populara ol B. Ĝi nur pruvas ke la populareco de partio A estas ekzemple inter limoj 17% ... 23% kaj la populareco de partio B estas inter limoj 16% ... 22% se la marĝeno de eraro estas ±3%.

Ekzemple 20% ±3% da finnoj povas apogi la partion A kaj 19% ±3% la partion B, sed povus esti inter tiuj limoj 20% - 3% = 17% por A kaj 19% + 3% = 22% por B. Estas stulte aserti ke partio A estus certe pli populara ol B kiam la diferenco 1% estas inter marĝenoj de eraro kiu estas multaj unuoj de procento.

Estas milionoj da voĉdonantoj, sed oni nur testas kelkaj miloj da balotantoj. La porcio de testoj estas nur 0,1% da popolo kaj tial la rezulto ne povas esti tiel akurata. Certe eĉ ekzemple la marĝeno ±3% por enketo validas nur je io probableco kiu estas malpli ol 100%, ekzemple 99%. Povas ja ĉiam okazi je io malgranda probableco ke la eraro estas multe pli granda, eĉ kiam la "kapto" de balotantoj estas tute hazarda. Oni ja nepre devas selekti la respondantojn tute sporade.

Povus eĉ sporade okazi ke plejparto de hazarde selektitaj voĉdonantoj reprezentas ion relative malgrandan malplimulton, se ekzistas almenaŭ kelkaj miloj da ili en tuta Finnlando. Temas ja nur pri probableco.

Ekzemple se ekzistas almenaŭ 3000 da subtenantoj de partio de Hjallis Harkimo (nomita "Liike Nyt") en Finnlando kaj hazarde okazus (per tre malgranda probableco, sed eble, tute eble) ke oni selektas por la enketo nur subtenantoj de tiu fakte tre malgranda partio (proksimume 1% en parlamento), tiam ni atingus la rezulton de enketo: tuta 100% por la partio de Hjallis Harkimo, nur 0% por aliaj. Freneze, tre neverŝajne, sed tamen eble. Hazardo estas mirinda afero.

Mi fakte ne komprenas kial tiaj enketoj estus tre gravaj. Ĉu ne sufiĉas ke oni organizas elekton? Ĉu ni bezonas scii la rezulton de elekto antaŭ ol tion vere eblas scii?

Ŝtormo antaŭ nelonge furiozis en okcidenta Eŭropo. Ĉi tie en Vähärauma unu granda pino falis sur la barilo de tombejo de sovetiaj soldatoj en la apuda arbareto. Oni jam alportis la pinon for, sed la barilo de tombejo iom difektiĝis. Espereble Vladimir Putin komprenas ke estis nur neevitebla akcidento de naturo, nenia intenca malica atako.

Jes, almenaŭ ni jam havas multe da akvo. Nun estas la vetero relative bela, sed kredeble poste estos nova pluvo kaj nova ŝtormo.

Eble mi kiel granda ŝtata inĝeniero de nia kara civito nomos la oficialajn elementojn de nia nacieto Mueleja Insulo: Akvo, Ŝtono, Ligno, Aero, Tero, Fajro ...

Cetere, mia patrino de patrino Tyyne en Ostrobotnio havis apartan dialektan vorton por varmega akvo: "vari". La finna dialekta vorto "vari" do signifas precipe varmegan akvon. Ĝi estas kiel sendependa elemento, tute alia afero ol malvarma akvo.

Ĉiuokaze la studado daŭros. Ni bezonas bonan teorian fundon, stabilan bazon. Tion mi esperas atingi kaj en la universitato kaj ekster la universitato.

Ni ankaŭ bezonos praktikan scipovon kaj lertecon. Mi esperas ke mi ricevos iom da bona praktika povoscio dum la projekta laboro kaj la diploma laboro. Kredeble la kulmino de mia vivo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)