<<

#20 ; Fino de jaro, sed ne fino de vivo

>>

Eble la tero fariĝos blanka pro neĝo antaŭ Julo, eble ne. La naturo ankoraŭ ne decidis la resulton. La vetero restas plie relative milda. Preskaŭ ĉiuj tamen esperas neĝon, Blankan Julon (sen rase diskriminaj interpretoj).

Veteron oni ne povas ordoni, nur sin adaptu al tio kio ajn efektiviĝos. Ne gravas paroli pri vetero, ĉar ĝi ne aŭskultas.

En la finna klimato tre gravaj produktoj estas loĝdomoj kaj aliaj konstruaĵoj. Tamen ne eblas konstrui kaj vivi tre malkare (kaj komforte) ĉi tie. Vintre malvarmo kaj malsekaĵo povas kauzi problemojn.

Revi pri propra domo de mia nacio mi kelkfoje tamen volas. En la (planita) domo de mia sendependa nacio aŭ en la ambasado de la ŝtato superregu abundeco kaj grandioza pompo. En nia propra domo ni neniam estu malriĉaj aŭ malsanaj.

La propra domo de Insulo de Muelejo enhavu fajnaj kaj masivaj strukturoj kaj mekanismoj. La konstruaĵoj montru la belecon de tekniko, la saĝecon de inĝenieroj. Ili servu al komprenigo de ĉielaj fenomenoj, al la ritoj kaj rutinoj de nia propra enlanda religio de Naturo.

Desegni maŝinon per komputila programo ne estas sen problemoj. La resulto povas esti bela, sed tamen ne bona, kelkfoje eĉ tute ne ebla praktike. Mi rilatas peze al la afero.

Eblas facile desegni strukturoj kiuj ne eblas fizike. Eblas konstrui tri-dimensian (3D) komputilan modelon kiu ne estas realigebla. Ankaŭ tre mankohavaj komputilaj modeloj povas ŝajni luksaj kaj pompaj. Tio ke oni kapablas desegni maŝinon tamen ne pruvas ke ĝi estus konstruebla kaj funkcianta produkto.

Min iom ĝenas la ĝenerala bildo ke moderna norma mekanika inĝeniero nur produktas komputilajn desegnaĵojn. Tia profesia kariero ne sufiĉas al mi. Mi estas pli ambicia.

En la skolo ni ja lernas plej ofte teoriaj lernfakoj. Ho ve, la kulmina pinto de nia lerna vojo, la plej grandaj altoj de skola erudicio eĉ nun ne estas atingitaj, sed mi kredas ke restos ia krevaĵo aŭ interspaco inter teorio kaj praktiko.

Labora vivo ja estas la norma mirakla medikamento al tia malsano kaj doloro. Tian laboron tamen ĉiuj neniam vere atingos.

La propra domo de la memŝtara ŝtato Insulo de Muelejo tamen kapablus kombini teorion kaj praktikon, unuigi la noblan flugon de prudenta animo kaj la trivialan krudan realismon de materiala vivo. Nia propra domo kun sia fajna enhavo konus indiki la esencon de mekanika teknologio, junginte ĝin al la servo de manifestacio de naturaj ĉielaj fenomenoj de Suno, Luno, la plej klaraj steloj kaj planedoj. Nia planedo estas nia hejmo, sed oni bezonas ŝirmejon, protekton el terura (ŝerceme) furiozo de antikvaj "elementoj" (tero, akvo, aero, fajro).

Restos por vidi ĉu ĉi tio nur eblos en la virtualo, aŭ ĉu eble iam ankaŭ - kun revita (sed ne ekzistanta) abunda mono - iom okazos en la realo. Nur meritas vivi kun espero.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Insulo de Muelejo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)