<<

#198 ; Senfine ĉarmaj mirakloj de stereoskopaj bildparoj

>>

Jen kelkaj bildoj el la materialo de nia universitata kurso Computer Vision, "vidkapablo per komputilo". Ĉi tiuj paroj da fotoj estas relative facilaj por vidi per du okuloj kiel "stereo" kiam la grando de fotoj kaj la distancoj estas oportunaj. Impreso de profundo eblas eĉ kiam la fotoj estas nur 2-dimensiaj. Certe la celo de kurso kun la stereoskopaj bildparoj estas unualoke nur mezuri la distancojn al objektoj.

Stereoskopaj bildparoj estas mia malnova favorito. Mi esperas ke mi estonte povos iom pli bone pritrakti la temon en mia projekta laboro dum printempo ... somero kaj mia diploma laboro dum la venonta aŭtuno. Estus ja tre distre se mi povus produkti fortan impreson de profundo en nur unu foto, ekzemple uzante diversaj koloroj. Bildparoj estas iom ĝenaj por rigardi.

La kurso Computer Vision estas iom malfacila. La motivo estas tre ampleksa kaj la takto de kurso estas rapida. Restas nur kelkaj tagoj da tempo post la prelego ("video" el la urbo Tampere) por studadi por la semajna provo. Oni devas parkere memori multe da detaloj kaj nomoj por sukcesi en la provoj.

Do mi ne atendas bonan rezulton por la kurso, sed la temo mem estas interesa kaj grava, almenaŭ la pli simplaj partoj. Certe mi volas labori kun fotiloj kaj fotoj.

La teoria modelo de fotilo en la kurso estas tre simpla, "fotilo per truo de pinglo". La fokusa distanco f estas konstanto. Oni eĉ ne atentas ke la vera f akurate validas nur por senlime distancaj objektoj. Oni ne atentas diversajn difektojn de objektivo de fotilo. Vera fotilo estas iom pli komplika.

Mia revo estas stereoskopa vidkapablo per du aŭ pli multaj fotiloj de Raspberry Pi mikrokomputiloj. Dum la kurso oni devas "lerni" la temojn dum kelkaj tagoj - se oni povus diri ke vere eblas lerni profunde tiel rapide - sed la efektivigo de mia propra stereofotilo certe daŭros pli longe ol nur kelkaj tagoj.

Ege alloga ŝajnas la mondo de optiko kaj fotoj. Mi imagas ke estos sur ĉi tiu kampo ankoraŭ multaj eblecoj por eksperimenti kaj esplori. Certe estus tre malfacile enspezi monon per tiuj ideoj, same kiel ĝenerale. Mi tamen estos kontenta se mi iom lernos kaj progresos.

Homo ja havas 2 okuloj. Ordinara du-dimensia "plata" foto ŝajnas la sama per unu okulo kaj per du okuloj. La objektoj estas 3-dimesiaj sed la foto estas 2-dimensia. Ni havas ion por venki se ni vere povas uzi la plenan utilon de niaj ambaŭ 2 okuloj.

Multaj temoj de Computer Vision estas iom komplikaj kaj malfacilaj. Certe mi ne provos efektivigi ilin ĉiujn. Malgranda kaj simpla estas sufiĉe bona. Tio estu la slogano de nia kara malgranda nacio Mueleja Insulo.

La sekvanta foto ne estas "stereo", sed nur ordinara "plata" 2D-foto de objektoj de 3D-mondo. Ĝi prezentas etmodelojn aŭ miniaturojn en la ekspozicio de biblioteko en urbo Pori.

La modeloj prezentas kelkaj militistaj aviadiloj de dua mondmilito. Maldekstre estas la tre civile kaj paceme ŝajna "prapatro" de konata germana ĉasaviadilo Messerschmitt 109. Ĉi tiujn kolorojn de aviadilo la germanoj de Luftwaffe kredeble uzis en la fronto de Francujo dum la jaro 1940.

Estas ja facile konkludi la malgrandecon de tiuj aviadiloj. Foto tamen estas mirinda afero. Ĝenerale estas neeble por scii kiel grandaj la objektoj en fotoj vere estas. Krome oni nur vidas kio estas videbla en la foto, sed kio estas ekster la foto, kia estas la ĉirkaŭaĵo?

Foto nur montras tion kion la fotisto volas ke ni vidu. Aldone eblas manipuli la fotojn. La fotoj do eble ne plu rakontas la veron? Antaŭe oni diris "bildo rakontas pli ol mil vortoj", sed nun oni povus plendi ke "unu bildo povas mensogi pli ol mil vortoj!"

Lumo estas mirinda afero. Bonaj eblecoj abundas? Nu, tre multe da laboro, sed mi kredas ke mi povus ankoraŭ havi eĉ 10 bonaj jaroj por lerni kaj labori, sendepende de tio ĉu mi iam estos fierega diploma inĝeniero aŭ ne.

Mi estos tute kontenta se mi dum kelkaj jaroj kapablos forte progresi sur la areo de elektroniko, Linux-komputiloj, optiko, elektro-mekaniko, fotiloj, fotoj, Raspberry Pi, ROS, OpenCV kaj tiel plu. Certe sufiĉe da laboro por miaj lastaj aktivaj jaroj.

Fine mi volas foti ion belan stereoskopan bildon kiu ne postulas bildparon same kiel la supraj bildoj. Estus ja ege potence se mi konus mem produkti tiajn impresajn artverkojn. Mi ne konas la principojn bone. La foto estas iom malgranda, sed espereble vi vidas la fajnegan ideon.

Computer Vision - multe pli ol nur stereoskopa vidkapablo, sed "stereofotoj" min tre interesas. Mi ja ankoraŭ havas du okuloj, kial ne uzi ilin.

Certe estas vasta la kampo de stereoskopio, bildoj kaj grafiko. Ni lernos, ni laboros, ni batalos.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)