<< | #197 ; Kia estas la bazo de niaj bonaj valoroj kaj religiaj ideoj? |
>> |
Nacio bezonas siajn proprajn mensajn kaj spiritajn valorojn, sian propran nacian teniĝon. Oni povus eble diri ke nacio ankaŭ bezonas sian propran religion, sed tion mi ne plu kredas. Religio estas nur la persona opinio de unuopa individuo, privata spirita aĵo. Nacio neniom estas persono kaj tial ĝi ne povas havi religion. Religio ne bezonas esti la sama por ĉiuj, ĉar estas persona opinio.
Persona opinio devas nepre esti la absoluta, por ĉiam netuŝebla baza rajto de ĉiu individuo. Ni koncentru nin nur al tiuj valoroj kaj teniĝoj kiuj povas esti komunaj por la ĉiuj civitanoj de nia civito. Religio ne estas tia.
Kiaj do estas la plej bonaj valoroj de nia nacio Mueleja Insulo? La kulture neŭtrala kaj politike neŭtra bona internacia lingvo Esperanto certe estas unu el ili, la lingvo afabla kaj objektiva. Diversaj nacioj ja bezonas komunan lingvon por komunikadi egalrajte, klere kaj civilizite. Ekzemple la angla tute ne estas kulture neŭtra lingvo. Angla lingvo estas la lingvo de imperialismo, ekonomia ekspluato, milito kaj morto.
Mi trovas multaj miaj bonaj bazaj valoroj el la tradicia finna nacia kulturo, la Finnlando de mia infaneco, la kulturo de plejparte argikultura lando, la kulturo de finna kamparo dum ekzemple la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Tekniko certe devas esti pli moderna, sed multaj malnovaj principoj estas bonaj kaj uzeblaj.
Sendube okazis multe da malbonaj aferoj dum la historio de Finnlando. Kredeble proksimume 90% de ĉio estas vana kaj erara. Estas tamen ankaŭ multe da valoraj aferoj en la historio. Krome ni bone notu ke eĉ 99% de ideoj de nuna registaro de Finnlando estas tute eraraj. Malnovaj ideoj vere povas esti pli bonaj. Malnova artifiko povas esti pli bona ol plena saketo da novaj!, tiel diris maljunaj saĝaj finnoj.
Jes, la persona opinio devas esti la baza rajto de individuo. Tio certe ne signifas ke oni rajtus fari kion ajn. Ekzistas reguloj en la socio. Religio tamen ne povas doni la regulojn de socio. La reguloj de socio devas esti sendependaj de religio.
Do religio ne povas esti la sama por ĉiuj civitanoj. Religio tute ne estas la afero de nacio. Mi tamen volas iom priskribi mian propran religian ideon.
Mi subtenas la pli ol 1000 jaroj aĝan tradician finnan naturan religion. Tio estis la vera religio de niaj finnaj antaŭuloj. Certe oni povas trovi nuntempe nur kelkaj spuroj de tio malnova ideo. Ekzemple la finna nacia epopeo Kalevala donas ioman komprenon de malnova finna natura religio, sed ĝi postulas multe da bona interpretado.
Scienco trovis multaj utilaj informoj pri la malnova finna natura religio, kiel mi ĉi tie iom skribis en la artikolo #80.
Mi kredas ke la naturaj religiaj ideoj de (estontaj) antikvaj finnoj formiĝis en la centra Eŭropo jam dum la glacia epoko. Tiuj bazaj ideoj estas multaj dekoj da miloj da jaroj aĝaj, do multe pli originaj kaj valoraj ol ekzemple la bone konata sankta libro, Biblio de judoj. Eble estis por la antikvaj finnoj ankaŭ iom da influo el norda Azio. Tial mi kredas ke nia estonta natura religio estos konvena por la tuta Eŭropo kaj por la plejparto de norda Azio, almenaŭ ĝis la montaro Uralo.
Ameriko nature apartenas por la tieaj originaj loĝantoj, la indianoj. Donald Trump kaj aliaj ne-indianoj bonvolu plej bone sin translokigu ĝis ilia vera hejmo, Eŭropo kaj Afriko. Afriko sub la granda dezerto Saharo apartenas por negroj kaj la norda parto de Afriko apartenas por araboj. Aŭstralio apartenas por la tieaj originaj homaj loĝantoj. Suda Azio estas tro komplika por trakti. Mi ne scias pri ilia religio, eble ĝi estu tute alia.
Klare la granda institucio de finna kristana eklezio kaj la preĝejo provis dum jarcentoj tute sufoki la originajn religiajn ideojn de finna popolo per neobjektiva elpremo kaj kruela perforto. Io tamen restas kaj sur tiu bazo ni volas konstrui nian novan naturan religion. Ĉiu civitano certe estas libera por selekti sian propran ideon.
Mi tuj humile konfesu ke la ideoj de nia propra nacio ne estas pretaj. Ni devas prilabori la temon. La vojo estos longa, sed inda pasi. Ni trovos nian propran padon. Jen ni staras kaj el tio ĉi loko kaj situacio ni progresos. Historio estas firma grundo, sed ni ne povos vivi en pasinteco. La moderna granda mondo estas malstabila. Ni devas malkonstrui la dekadencon el la nuntempa mondo kaj konstrui novan pli bonan, persisteman mondon uzante pli fortikaj principoj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |