<<

#196 ; La plejparte nigra kaj malhela vintro kontinuas en Nordo

>>

La maldekstre fotita stirilo aŭ kondukilo, angle "joystick", ludis iom centran rolon en io kurso de universitato. Ĝi havas 4 aksoj kaj 12 butonoj. La unua butono estas la (en la foto nevidebla) ellasilo por la montra fingro. La dua butono estas por la polekso aŭ dikfingro de dekstra mano kaj ĝi estas iom videbla ĉe la maldekstra flanko. Butonoj 3, 4, 5 kaj 6 estas helaj butonoj en la supro de "joystick". Ili estas markitaj, sed iom malfacilaj por legi

Mi bezonis nur la unuaj 4 butonoj en mia "Matlab Simulink Real-time" modelo. Espereble mi ne plu bezonas returni al la tasko. Fakte la ordinara "off-line" Simulink ne estas tiel malbona. Mi povus eĉ imagi ke mi iam ĝin vere uzu por labori, se eblos en praktiko. La "Matlab Simulink Real-time" ĉirkaŭaĵo tamen estas peniga kaj maloportuna por uzi, almenaŭ en la iam netolerema komputila reto de universitato.

Oni uzis la fotitan stirilon por gvidi modelon de hidraŭlika baro de arbara labora maŝino. Hidraŭliko de pezaj laboraj maŝinoj apenaŭ ludos ion rolon en mia vivo. Mi ilin nek sopiras nek bezonas. Adiaŭ por la kondukilo kun 4 aksoj kaj 12 butonoj, adiaŭ! Espereble ni neniam plu renkontos!

Alia kurso de universitato temas pri robotoj. Ĉi tiuj estas kursoj de universitato de Tampere en Pori. Ili estas por ni eblaj ĉi tie en la urbo Pori nur ĉi tiun fojon. Se ni ne elturniĝos en ĉi tiuj kursoj dum la vintro, ni devus poste plenumi la taskojn en la alia urbo Tampere. La atmosfero do ne estas kiel eble plej malstreĉiĝa.

En la dekstra foto vi vidas nian laborkampon de ROS kaj la aldonaj aparatoj por roboto. Sensiloj kaj fotiloj.

Bedaŭrinde la programo RGBDslam provizore ŝajnas tro malfacila por munti. Provizore ni ne sukcesis uzi la fajnan Kinect -fotilon de TurtleBot -roboto el la sistemo ROS kiu funkcias en la apuda Linux Ubuntu komputilo. Estas jam malfacile por diveni kiel tio tasko eĉ iam sukcesus. La situacio de tasko ŝajnas perfekta senelirejo, sakstrato, problemo sen solvo.

Eble mi ne kapablos uzi la sensilojn kaj fotilojn de universitato en mia propra laboro. Mi tamen provas uzi aliaj pli simplaj sensiloj. Do nenia problemo. Mia propra mallarĝa pado ne estas la sama kiel la larĝega privilegia vojo de universitato. Mi havas preskaŭ kiel "Camel" -botoj en miaj (mensaj, spiritaj, ne fizikaj) piedoj. Mi ne fumas "Camel" -cigaredoj, sed laŭ la bone konata reklamo: "Camel" -viroj piediras sur siaj propraj padoj.

Eble mi povus vere komenci mian projektan laboron dum la monato marto kaj la diploman laboron poste dum la venonta somero. Estas tamen tute neeble por kvalifikiĝi kaj ekzameniĝi dum ĉi tiu studjaro. Do mi ne zorgas tro multe. Kio okazos, tio okazos, mi ne povos tion helpi. La ĉefaĵo tamen estas bone motiva studado kaj progreso inter interesaj temoj.

Eble mi neniam estos diploma inĝeniero? Estas tute eble ke mi ne sukcesos en ĉiuj kursoj. Tion rezulton mi nur devas akcepti. Kio ajn okazos, nia kara nacio Mueleja Insulo tamen havos bonan futuron. Mi certe povos vivi eĉ se mi ne sukcesos en universitato. Se mi nur havus la monon, mi povus efektivigi mirakloj.

Eble miaj propraj mirakloj estus relative malgrandaj, sed la mondo de edukado kaj norma labora vivo en grandaj entreprenoj estas nur senespera tragedio. Mia avo Salamoni, patro de patro, vivis ĝis 90-jarulo kaj kiel 80-jarulo li ankoraŭ estis viro forta. Tial mi kredas ke mi povus havi eĉ 10 aktivaj jaroj. Do nenia urĝo, nenia hasto. Mi kiel 61-jarulo espereble ankoraŭ havas tempon.

La politikistoj kaj edukistoj evidente ne kredas la resulton de esploristoj: En Finnlando estos inter proksimume 10 jaroj eĉ centoj da miloj da plenkreskuloj kies profesio malaperis pro aŭtomatigo de laboro kaj aliigo de ekonomiaj cirkonstancoj. Kaj tiuj homoj el labora vivo aldone al la junularo kiu aspiras okupon. Ĉu vere nenia problemo por la ruĝaj politikistoj?

Maldekstre teatro reklamas sian dramon "Nigra, pli nigra, cigano". Mi trovas nur unu klaran ciganan virinon en la bildo. Ŝi staras dorsantaŭe, la dua persono el dekstra flanko. Ŝi nome portas la karakterizajn vestojn de cigana virino. Fakte la haŭto de ciganoj ne estas tre nigra ĉi tie en Nordo. Oni apenaŭ vidas ciganoj sunumi?

Ni ja bezonas ĉiam novaj nomoj por la "malplimultoj". Tradicie oni nomigis - almenaŭ en kamparo - ciganoj finne "mustalainen". Esperante tio estus laŭvorte tradukita proksimume "nigrulo". En mia juneco estis jam pli afable uzi la nomon "tumma", esperante "malhela / malhelulo" aŭ la nomon "roma(a)ni" kiel en la apuda reklamo de teatro.

Nuntempe oni ne tiel multe parolas pri ciganoj. Ciganoj kvazaŭ malaperis el la publika diskutado. Ekzistas aliaj malplimultoj, multaj eksterlandanoj, fuĝantoj, aspirantoj de azilrajto. Ni jam preskaŭ sopiras finnaj ciganoj. Jam rajtas produkti teatraĵon pri ciganoj.

Oni ne plu rajtas nomi negron kiel negro. Frenezulon oni certe ne rajtas nomi frenezulo, tio estas krimo. Ĉiesulino ne estas ĉiesulino? Oni ne plu rajtas nomi purigistinon kiel purigistino. Ĉu mi eĉ rajtas nomi eksterlandanon kiel eksterlandano? Ĉu nigra koloro ankoraŭ estas nigra? Ĉu nigra jam estas la sama kiel blanka? Se ĉiuj koloroj fakte oficiale estas la samaj, kial ni bezonas la diversajn nomojn de koloroj? Kial ni plu bezonus eĉ la koncepton "koloro", se ĝi vere ne signifas ion?

Certe ĉiuj havas liberecon de opinio kaj liberecon de vortoj. La opinioj tamen devas esti nur tiuj opinioj kiujn la verde-ruĝa registaro selektis. Kaj ne aliaj.

Oni nur uzu la vortojn kiujn la burokratoj aprobis por publika uzo kaj oni sin koncentru en savigado de monda klimato. Finnlando ja devas savi la klimaton de tuta planedo, eĉ se la tuta ekonomio de lando disfalus. Ĉu realisma celo? Certe ne!

Dekstre estas vintra foto de malgranda nesto de formikoj en la apuda arbareto ĉi tie en urboparto Vähärauma. Nur iom da neĝo falis sur tero ĉivintre. La malmulta neĝo estas plej bone videbla en arbaro sur ebena surfaco, kiel la nesto. Malgrandaj plantoj de arbaro facile restas bone videblaj se neĝas nur malmulte.

La formikoj konstruis sian belan neston sur fino de trunko de malnova falinta arbo. Homaj efektivigantoj de malbonaĵoj provizore forlasis ĉi tiun neston resti en paco. Evidente kelkaj homoj malamas formikojn kaj volas detrui ilian neston. Dum mia infaneco en Ostrobotnio oni nomis formikoj per la dialekta vorto "vihalainen", esperante proksimume "malamikulo", aldone al la ordinara finna normlingva vorto "muurahainen". Miaopinie formikoj estis abundaj ekzemple tie kie oni segis lignon eksterdome. Tie estis multe da segaĵo sur tero. Oni bezonis multe da hejtligno ekzemple por hejti domojn.

Min neniam tre multe ĝenis nek formikoj nek ciganoj nek eksterlandanoj. Espereble oni ankoraŭ rajtas nomi eĉ formikoj kiel formikoj? Estus ja multe pli simple se la vortoj havus klaran unusencan signifon. Dekadenco kaj disfalo de okcidenta kulturo estas jam evidenta. Pli bone ni nomu objektojn simple per iliaj propraj nomoj. Nomo ja servas nur por distingi la objekton. Kiel io nomo povus esti malbona! Nomo ja estas nur nomo! Nomo estas miaopinie bona se ĝi bone distingas la objekton. Feko estas feko kaj urino estas urino. Ni estu kiel eble plej praktikaj. Ni ne provu por esti tro subtilaj. Praktika utilo estu pli grava ol dandemo kaj snobemo.

Formikoj kredeble kviete dormas en sia nesto, sed ni pli grandaj varmsangaj estaĵoj devas diligente labori eĉ dum vintro. Ni ne bezonas batali kontraŭ formikoj, sed ni certe devas batali tra la vivo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)