<<

#195 ; Ankaŭ malgrandaj libroj havos sian propran fatalon

>>

Habent sua fata libelli skribis la antikvaj romanoj (en la urbo Roma) latine. Mi ankaŭ kredas ke bonaj libroj ankoraŭ havos futuron. La komputila reto Internet ne povas solvi ĉion.

Tekniko estas grava temo, sed eblas lerni, evoluigi kaj prilabori teknikon ankaŭ per pensoj, per libroj, papero kaj skribiloj. Komputilo neniam anstataŭigos veran bonan komprenon. Internet neniam anstataŭigos ĉion scipovon kaj povoscion.

Aŭtomatigo ne bezonas signifi ke ni kvazaŭ anstataŭigu la tutan homaron per robotoj kaj aliaj maŝinoj. Maŝinoj povas aŭtentike helpi la homaron, se ni tiel volas. Kion la granda kapitalo volas fari por siaj grandaj fabrikoj kaj la multaj laboristoj, tion mi ne scias. Por la unuopaj civitanoj nova tekniko tamen povas produkti personan utilon.

Fakte libroj estas nuntempe iom nepopularaj. Nur kelkaj homoj indigas malnovaj libroj. Malnovlibrejoj estas jam raraĵoj. Kredeble ne estas tre facile vendi novaj libroj en librejoj. En biblioteko estas ofte haveblaj tre malmultekostaj aŭ eĉ tute senpagaj libroj. Ĉu la avizo de biblioteko estas ke la libroj estas senvaloraj? Senpagaj libroj kaŭzas en praktiko iom da problemoj, troan avidecon kaj ekonomian ekspluaton.

Eĉ kelkaj libroj kaŭzis iom da problemoj por kelkaj homoj. La apude fotita libro de Salman Rushdie, La Satanaj Versoj, eble estis tia libro. Ĉi tio estas malnova libro de biblioteko de urbo Pori. Religio povas esti tro sentema temo por verkisto por trakti libere kaj kritike. La libro tamen ŝajnas artiste tre bona.

Ni ja respektas liberecon de pensoj, liberecon de opinioj kaj la liberecon de vortoj. Libereco de opinio devas esti la baza rajto de ĉiu civitano. Religio povas esti nur persona opinio de homo. Religioj ne estas la samaj. Diversaj religioj estas konfliktaj kaj kontaŭdiraj. Do kiu estus la sola vera religio? Kial unu religio estus objektive pli bona ol io alia religio?

Religio neniel povus esti io ĉie rekonata absoluta objektiva fizika veraĵo de reala mondo. Estas neeble por kontuzi la religian ideon de individuo ĉar nenia religia ideo povas esti alia ol nur la persona opinio de individuo. La personaj opinioj certe ne bezonas esti raciaj kaj io sola absoluta fizika vero. La sola ebleco por vere kontuzi la religian kredon de homo estus kompleta malpermeso por esprimi sian propran opinion, sed tion ni ja ne volas. Ni apogas liberecon de opinioj, ĉiuj opinioj.

Nia civito Mueleja Insulo certe respektas bonaj libroj. Plejparte ni volas uzi, lerni kaj evoluigi teknikon, sed tekniko tute ne ekskluzivas uzon de libroj kaj aliaj tradiciaj metodoj.

Certe mi volus iam skribi kaj verki mian propran libron. Mi tamen timas ke mi ne havas tian talenton kaj energion. Mi provas skribi nur ĉi tiaj kurtaj tekstoj. Ĉi tio estas nenia devo, nenia profesio, nenia fonto de porvivo. La avantaĝo estas ke mi povas skribi kion ajn mi volas, tiam kiam mi mem tion volas. Nenia horplano, nenia ĉefo, nenia kritiko.

La granda mondo ŝajnas nestabila kaj nefidinda. La estonteco estas nekonata. Kredeble grandaj riskoj ekzistas kaj en nia hodiaŭo kaj en nia morgaŭo.

Estas nuntempe tre facile ekzemple transigi informon, tion informon kion oni volas. Ĝi certe povas esti tute falsa kaj erara. Ioj taskoj estas tre facilaj por plenumi per komputiloj rapide kaj fidinde.

Ĉio tamen ne estas sen problemoj. Moderna tekniko ankoraŭ ne solvis la problemojn de homaro. Eble tekniko neniam solvos la problemojn de sufiĉaj vivrimedoj, la senlaborecon kaj la gravan ekonomian neegalecon de homaro?

La konkuro inter individuoj, inter grupoj de homoj kaj inter diversaj nacioj neniam ĉesos. La ideo de konkuro estas ke iuj venkas. Por iuj por venki devas iuj aliaj, fakte tre multaj aliaj, por malvenki. Neniam povos ekzisti kelkaj venkintoj sen amasoj da malvenkintoj. La eterna tragedio de vivo.

Certe estus tre bone se la teamo Porin Ässät - esperante "La Asoj de urbo Pori" - estus kiel eble plej sukcesa en glithokeo, sed ĉiuj ja ne povas venki en ludo. Nur unu venkas.

Ĉu do estus tute seneble ke la vivo iam estus bona por ĉiuj?

Mi ne havas la solvojn.

Ni nur devas batali de tago al alia kaj esperi la plej bonan eblan rezulton. Ekzistas multaj problemoj en la kruela mondo, sed ekzistas ankaŭ kelkaj bonaj eblecoj. Ni devas akcepti la faktojn de vivo. Nia morgaŭo tamen povas esti pli bona ol la hodiaŭo.

Ofte oni aŭdas la lamentadon ke tekniko kaŭzas problemoj, sed bona nova tekniko povas ankaŭ solvi problemoj. Ni bezonas teknikon. Do ni bone lernu por utiligi novan bonan teknikon por plibonigi la mondon.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)