<<

#190 ; Memoroj de pasinta jaro kaj kelkaj pensoj pri futuro

>>

La Julo jam pasis sed ankoraŭ ne estas tro malfrue por rememori la pasintan jaron 2019. Kaj la futuro ja estas ĉiam aktuala temo. Por ĉi tiu artikolo mi kolektis kelkaj malnovaj fotoj kiujn mi ne uzis antaŭe, sed kiujn mi volas memori.

En la apude fotita artista ŝildo ni kredeble vidas - el maldekstra flanko dekstren - simbolojn de Porin Puuvilla, la ponto de Pori (trans la rivero Kokemäenjoki) kaj la preĝejo de centra Pori. Tiuj eble estas la plej famaj grandaj tradiciaj konstruaĵoj en urbo Pori.

Kredeble la urbo Pori havis relative bonan futuron en Finnlando ekzemple 60 ... 70 jaroj antaŭe. Pri la nunaj futuraj spektakloj de ĉi tiu urbo mi ne estus tiel certa. La urbo progresas nur tre malrapide kaj nenia subita plibonigo estas antaŭvidebla.

La bona futuro de nia propra nacio Mueleja Insulo apenaŭ estas en la provinco Satakunta ĉe la okcidenta marbordo de Finnlando, kie la urbo Pori estas la plej granda kun proksimume cent miloj da loĝantoj. Pori estas unu el la plej grandaj urboj de lando, sed la plej rapida ekonomia kresko okazas ie alie.

Kredeble la ĉefurbo Helsinki estus la loko de plej bonaj ekonomiaj eventualoj en Finnlando. Mi tamen multe malestimas la ĉefurbon de Finnlando kaj tute ne volas havi ion kun ĝi por fari. La apuda reklamo de PORI DANCE COMPANY bone esprimas miaj sentoj por Helsinki. Por tiu urbaĉo la angla vorto SHITSTORM (ŝtormo de kako aŭ feko) estus vere konvena fatalo. Kvankam tio apenaŭ estis la origina intenco de tiu artista VAN HELSINK reklamo. La prezentadoj de tiu nobla artverko okazis ĉe la ledaĵa fabriko de Friitala.

Mia plej favora hejmo certe estus en la provinco Suda Ostrobotnio kie mi naskiĝis en la jaro 1958. Estus tamen provizore multe tro malfacila pretendo ekonomie kaj profesie.

La plej malhela sezono de norda jaro do jam preteriris. Mi estis tre bona kaj afabla la tutan jaron, sed mi tute ne ricevis donacoj por la Julo. Tamen post kelkaj monatoj ni havos novan printempon kaj nia vivo estos fizike pli facila.

Studado kaj tekniko estas la plej gravaj temoj de vivo. Bedaŭrinde plejparte nur teorio kaj eksperimentado en malgranda skalo eblas. Se mi havus la monon, abundus tre bonaj eblecoj por labori por mi mem. Mi ne kredas - kiel jam maljuna viro - en ebleco de laboro por iu alia entrepreno. Junuloj eble havas bonan futuron en labora vivo.

Speciale mi malamas en universitato la devon por lerni fermitaj komputilaj programoj, kiuj estos neutilaj post universitato. Ili reprezentas nur vanan laboron kaj vanan penon ĉar la programoj estas tro multekostaj por aĉeti. Nur liberaj malfermitaj programoj estas vere utilaj por malriĉulo.

Certe mi volus atingi la ekzamenon de diploma inĝeniero. Mi tamen travivos eĉ se la ekzameniĝo en universitato ne eblos. Ĉiuokaze nia kara nacieto Mueleja Insulo havos sian futuron.

Mi atentigis kelkaj interesaj aparatoj en la laboratorio de Centro de universitatoj (en Porin Puuvilla). Unu el ili estas la apude fotita bela mikroskopo. Ni tute ne uzas tiun mikroskopon, sed mi kredas ke eblus foti malgrandaj objektoj kun ĝi. Mi ja volas vidi min mem kiel bona viro de optiko kaj optikaj aparatoj kaj tial mi revas ankaŭ pri mikroskopoj. Kaj tute nature la mikronacio certe meritus posedi sian propran mikroskopon!

Ekzistas ja relative malmultekostaj modestaj USB-mikroskopoj kiujn oni povas uzi kun komputilo. Pligrandigoj ekzemple kelkaj dekoj aŭ kelkaj centoj da fojoj estus realismaj. Sed kion mi fakte en praktiko faru per mikroskopo? Somere eblus ja foti malgrandaj partoj kaj detaloj de plantoj per tia aparato. Tia laboro certe estus sen scienca signifo, sed povus enhavi personan signifon.

Mi ja somere kolektis kaj sekigis iom da plantoj de naturo. Ĉu mi eble somere entuziasmigus por foti malgrandaj detaloj de fanerogamoj per propra modesta mikroskopo kaj komputilo? Certe interesa ebleco por futuro, kvankam sen vera scienca signifo. Estus tamen interesa hobio. La celoj ja ne bezonas esti tre ambiciaj.

Teleskopo certe ankaŭ estus tre interesa optika aparato, sed eblecoj por foti la ĉielon de steloj kaj planedoj per malmultekosta tekniko ne estas tre bonaj. Somere estas tro hele dum noktoj kaj dum jaro estas nur kelkaj dekoj da bonaj klaraj noktoj. Mia malnova granda revo estis hobia robota observatorio, kiu funkcius plejparte aŭtomate. La diametro de objektivo (spegulo) de teleskopo povus esti proksimume 40 cm. Pli granda spegulo nur malofte estus rimarkinde pli bona en ĉi tieaj iom mankhavaj cirkonstancoj. Sed tia bona aparato estus ja kara por konstrui.

Ĉu mi iam sukcesos por mem konstrui bonan roboton? Tion eblecon la anĝeloj ankoraŭ meditas. Se la anĝeloj konsentos, mi eble povos konstrui ĉijare stereoskopan fotilon el relative malmultekostaj komponantoj. Mi kredas ke estus akceptebla diploma laboro. Alian diploman laboron mi apenaŭ povus trovi.

Ekzistas multaj bonaj eblecoj en ĉi tiu malbona mondo. Eĉ malmultekosta tekniko povas esti interesa kaj fruktodona.

Certe povas esti malfacile por la universitato por kompreni la elegantecon de malmultekosta kaj relative simpla tekniko.

Mi apenaŭ havos vere bonan karieron en la universitato. Miaj propraj celoj kaj la celoj de universitato estas tro aliaj. Mi devas trovi mian propran vojeton kaj miaj propraj solvoj. La finna industrio evidente ne bezonas min kaj tial mi ne povas bezoni la finnan industrion.

Miaj pli ambiciaj aspiroj estas plejparte tro simplaj por la sankta teknika universitato. Mi ne servas bone la industrion de Finnlando. La celoj estus tute realismaj por efektivigi se mi havus la monon, sed bona ekonomia rezulto apenaŭ eblus.

Sunhorloĝo kun speguloj tra la tegmento de domo estus tre bona ideo. Granda elektro-mekanika astronomia horloĝo estus interesa. La granda sankta monto FinnHenge estus multe pli bona ol Stonehenge de angloj. Astronomie motivaj strukturoj sendube ne produktas multe da nova mono, sed ili havus grandan spiritan signifon.

Nuba estas la futuro de ĉi tiu knabo. Tiel diris la fama verda jedi-majstro de filmo StarWars. Nuba kaj nebula estas la futuro de nia nacieto.

Nebula estis la vetero kiam mi fotis la malnovan kotonan fabrikon Porin Puuvilla trans la rivero (la suba foto). Kaj tamen la vetero estos iam pli bona kaj oportuna. Ni trovos nian futuron.

Ni studados kaj ni lernos. Ni planos kaj efektivigos kaj ni iom post iom progresos.

Nia propra kara malgranda civito Mueleja Insulo certe meritas sian propran bonan scipovon kaj povoscion. Tion ni nepre iam akiros.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)