<< | #189 ; Ankoraŭ restas multe da eblecoj kaj alternativoj |
>> |
Ĉiuj ordinaraj homoj devas fine morti, tion la homaro lernis jam multaj miloj da jaroj antaŭe. La fama Gilgameŝ certe estis viro tre ekstema, kaj tamen ankaŭ li devis morti. Oni do facile povas konkludi kio estos la fina fatalo de ordinara viro kiel mi mem. Eterna kaj senfina vivo eblas nur por Dioj kaj Diinoj.
La apude fotita libreto estas la finna traduko de antikvaj aventuroj de Gilgameŝ en la Proksima Oriento, kredeble la plej malnova libro de nia mondo. La Biblio, la sankta libro de judoj kaj kristanoj, estas parte ia imitaĵo de tiu rakonto, kaj tial pli juna eĉ en siaj plej malnovaj partoj. Oni trovas informon pri Gilgameŝ en la komputila reto ekzemple en Vikipedio en nia propra lingvo Esperanto: Epopeo pri Gilgameŝ.
Novaĵoj por la Proksima Oriento ne estas tre bonaj nuntempe. Oni atendas grandan militon, unu fojon ree, kvazaŭ ne jam estus sufiĉe da militoj tie. La suferoj de popolo en ekzemple Irako estas nekompreneble grandaj. Gilgameŝ verŝajne estus tre malgaja pri la morna fatalo de sia hejmloko, se li estus ankoraŭ viva.
La alta kulturo de homaro naskiĝis en ekzemple la regiono de nuna Irako, sed la futuro de Proksima Oriento ŝajnas jam tre malserena.
Ankaŭ mi mortos, sed per kurta celilo mi volas min koncentri je vivo. Gilgameŝ ja estas ia religia rakonto. Ĉu do religio havos ion rimarkindan rolon en nia propra nacio Mueleja Insulo?
Nia propra religio ja estas la origina finna natura religio, kiu estis preskaŭ mortigita jam 1000 jaroj antaŭe. Certe mi multe respektas la malnovan finnan naturan religion, kvankam mi ĝin nur malmulte praktikas. La vivconceptoj de Proksima Oriento estas por mi tre foraj kaj strangaj. Gilgameŝ estas interesa libro, sed niaj veraj ĉefaj interesoj estas aliaj.
Eble oni povus trovi la sencon kaj signifon de sia persona vivo en la fikcio, la beletriko, artoj, romanoj kaj poemoj? Tiujn reprezentas apude kelkaj libroj pri la antikva ĉina juĝisto Dee.
La libroj de Robert Van Gulik certe estas idiliaj kaj komfortaj. Ili enhavas kelkaj simplaj desegnaĵoj kaj ofte belan mapon. Juĝisto Dee certe estas tre impresa kaj bona homo kun ekzemple firma karaktero kaj rektanimeco. Oni povas legi pri la aŭtoro en Vikipedio ekzemple en la angla lingvo: Robert van Gulik. Estas ja facile selekti iun alian lingvon en Vikipedio se vi ne legas bone la anglan lingvon.
Se nur la vera vivo estus tiel simple kaj klare. La reala mondo tamen estas komplika kaj malklara, nedifinita. Por la ordinara civitano estas necese batali ĉiutage por sin vivteni. La burokratoj ne helpas. Burokratoj estas nur problemo por la popolo. Optimisma literaturo proponas nur vanan iluzion, mensogon.
Mi konfidas al bona dokumentado. Tamen mi ne povas kredi ke la futuro de nia propra malgranda lando estus en fikcio kaj literaturo. Diversaj rakontoj kaj tekstoj povas ludi nur malgrandan rolon en nia propra civito. Ni bezonas ion konkretan, veran, realan.
Tekniko proponas multaj eblecoj por agi kun la reala mondo, almenaŭ en principo. Tion simbolas la sube fotita libreto. Tio tute ne signifas ke mi revus pri ia kariero kiel maŝinisto de aviadilo. Nur teorio estas atingebla. Aviadiloj estas tre multekostaj aparatoj.
Do nia estonta kariero plejparte ne estos en religio kaj ĝi apenaŭ estos en literaturo, sed tekniko devas esti la bona celo de vivo. Eblecoj estas multaj. La antikva Gilgameŝ surpriziĝus pri la multspeco de moderna teknika mondo. Multaj malnovaj teknikoj certe jam malaperis, aŭ baldaŭ malaperos, sed ekzistas multaj novaj eblecoj.
Ni havas kelkaj kondiĉoj por la bona tekniko de futuro. Niaj bonaj valoroj estas lokaj kaj tial nia propra tekniko ankaŭ devas esti kiel eble plej loka. Malgranda kaj malmultekosta estas bona, sed la teoria bazo devas esti forta kaj bona. La grandaj problemoj de granda mondo ne estas tre interesaj. Ni ne povos savi la klimaton de tuta planedo. Ni ne povos helpi la nehelpeblajn problemojn de granda mondo. La grandaj problemoj de granda mondo estu la respondeco de tutmonda granda kapitalo.
Nian benon kaj konsekron la nova kruela kaj tute vana milito en Proksima Oriento neniam ricevos. Ni tute ne respondas pri la klimato kaj meza temperaturo de planedo. Ni ne povos helpi la kreskantan problemon de amaso de rifuĝantoj. Ni postulas por la popolo tutan liberecon de opinio, vorto kaj penso. Nur por sklavoj oni povas ordoni kion ili rajtas pensi kaj kion diri.
La sento pri justeco por la ordinara popolo certe kondamnas ĉiujn limigojn de libereco de vorto kaj opinio. La ordinara popolo pravas. Nia popolo estu libera kaj forta.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |