<<

#188 ; Baldaŭ ni ricevos la bone sonan novan jaron 2020

>>

Mi esperas ke ĉi tio artikolo estos mia lasta esperanta teksto por la iom malbele ŝajna jaro 2019. Ni jam fervore atendas la belan jaron dudek-dudek, la bele sonan jaron. Io ŝajnas manki el la nombro 2019, sed la ronda kaj mola 2020 estas jam perfekta.

Apude vi vidas foton de Tekunkorpi ĉi tie en la urbo Pori, urboparto Vähärauma. Mia propra ombro estas en la dekstra flanko de bildo. La Suno estas iom malalte - eĉ en sudo - kaj tial la ombroj estas longaj.

Mi fotis en la 27-a tago de monato decembro kiam estis iom da frosto. La ĉielo delonge estis klara kaj ni havis iom da sunbrilo. La Julo tamen ne estis tre blanka ĉi tie en la okcidenta Finnlando.

Tre malmulte da neĝo sur la tero. La mallongaj verdaj herboj estas klare videblaj sub la malmulta neĝo. Oni ĝenerale atendas ke la vetero baldaŭ denove plivarmiĝos kaj estos nuboj, malhelo, pluvo, vento kaj malsekeco.

Hidraŭliko tamen ne lasas nin en paco eĉ dum Julo. Ĝi estas por mi tro multekosta temo. La apude fotita kompakta aparato, elkavatoro aŭ ŝovelmaŝino, sendube estas bela kaj forta, sed mi preferas elektronikon. Surprize fajna elektroniko estas multe pli malkara ol grandaj laboraj maŝinoj.

Nature la tradicia maŝina tekniko estus grava afero, sed estas nerealisme por mi. En praktiko eblas agadi nur kun la plej malmultekosta tekniko, elektroniko, simpla optiko kaj elektro-mekaniko. Nia propra civito devas provizore esti kvieta kaj pacienca. Ni venkos, sed ni bezonas pli da tempo por atingi bonaj rezultoj.

La norda naturo dormas atendante printempon kaj novan kreskan periodon. Ni tamen ne rajtas dormi. Jam estas grava tempo de laboro, studado kaj grandaj revoj. Ni ja volas atingi nian idealan oran landon de promesoj, la El Doradon.

Certe jam estus konvena tempo por pensi pri bonaj promesoj por la nova jaro 2020. Ĉu mi estos fiera diploma inĝeniero jam en la fino de venonta jaro? Ĉu estos la fino de mondo dum la jaro 2020? Ĉu mi povos ekzameniĝi antaŭ la fino de mondo? (Ĉar poste povus esti malfacile...)

Mi promesas por diligente labori dum la venonta jaro. Mi promesas serioze strebi por plenumi la ekzamenon en la universitato. Mi promesas por provi kiel eble plej bone lerni la sistemon ROS kaj teknikon de "maŝina vidkapablo" per Raspberry Pi karta komputilo.

Eble mi sukcesos. Mi tamen estos gaja ĉiuokaze. Mi laboros meze de interesaj temoj. Mi sentos ke mia propra vivo vere signifas ion. Mia vivo havos grandan valoron. Ekzistas multe da defiaj taskoj, multe da temoj por studadi kaj lerni. Studadi kaj lerni, provi kaj eksperimenti, plani kaj evoluigi, konstrui kaj plibonigi, kiu alia povus esti la vera senco de homa vivo, vivo de inĝeniero kaj vera konstruisto, vivo de bona viro de tekniko!

Ĉi tiuj paĝoj ja fakte estas por la sendependa mikronacio Mueleja Insulo. Mi tamen estas la sola oficiala civitano de tiu lando. La futuro de nia kara civito restas sur miaj ŝultroj. Estas mia respondeco por prirespondi pri la metioj kaj industrioj de nia ŝtato. Mi devas multe studadi, pensadi kaj projektadi por evoluigi pli bonan estontencon por nia popolo.

Apude vi vidas vintran foton de greka teatro kiu situas ĉe la proksima lageto ĉi tie en Vähärauma. Ni ja renkontis la grekan teatron jam antaŭe. Malplena estas la greka teatro dum vintro kaj malplena ĝi estis ankaŭ dum somero. Mi neniam vidis ĝin en vera uzo. Mi vere esperas ke mi ankoraŭ iam vidos iom da vera agado ĉe ĉi tiu fama greka teatro.

Ĉu nia propra nacio estas same angora kiel tiu greka teatro, en principo tre bona, sed fakte tute malplena kaj por ĉiam sen vera uzo? Ĉu nur melankolio estus la fatalo kaj sorto de nia propra civito? Certe ne, ni havos pli bonan kaj favoran naturon, pli fortan vivon. Ni progresos, ni batalos.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)