<<

#187 ; Mia jula donaco por la spektantoj de youtube.com, la DEMO-teko

>>

Jes, finfine ni havas sufiĉe bonaj (?) filmoj en youtube.com pri la malgrandaj elektraj motoroj de nia kara malnova DEMO-teko. Mi ja gvidas la motorojn per programo de Arduino Uno -kunigebla mikroregilo. Apude ni havas novaj fotoj pri la tri partoj de DEMO-teko.

La demonstr(aci)a teko neniam kapitulacios por la malamiko de malbona mondo, ĝi bravege batalos ĝis la fino!

Ĉi tie la filmoj en Internet:

  1. Ordinara DC-motoro kun PWM-gvido DEMO 1
  2. Unipolar Stepper -motoro 28BYJ48 DEMO 2
  3. Du diversaj malgrandaj servo motoroj DEMO 3

Bona atingo, ĉu ne? Mi faris iom da eraroj en parolo en filmoj, sed kiu estus perfekta. Ni regantoj de mikronacioj ĝenerale ne estas tre humilaj kaj hontemaj. Ni grandaj regantoj tute ne bezonas esti seneraraj. Ni ja estas ĉiuokaze perfektaj eĉ se ni faras kelkaj eraroj!

Ekzemple fazoj de Luno en la tria filmo estis en la kontraŭa direkto. Ĉi tie en nordo ja ŝajnas ke la fazo de Luno komencas kreski el la dekstra rando de Luno post nova luno. La Luno bonvolu korektigu la erareton kiun mi faris kaj afable ŝanĝu la ordon de siaj fazoj. Certe estas pli facile por la Luno por ŝanĝi siaj propraj fazoj ol por mi, la granda reganto de sendependa nacio por korektigi miaj filmoj!

Nenia granda forto en ĉi tiu malbona mondo iam kapablos min certigi pri tio ke ne estis bona ideo, por konstrui la DEMO-tekon.

La demonstra teko estis tre bona ideo, bona por lerni kaj bona por eksperimenti. Elektraj motoroj estas gravaj. Se mi ne estis konstruinta la DEMO-tekon, mi estus nun teknike multe pli stulta kaj mallerta.

En la universitato estas nur malmulte da eblecoj por tia praktika laboro. Tial estas grave labori mem.

La laboro kun la DEMO-teko certe donos por mi bonan soklon por grimpi pli alten, ĝis pli postulemaj taskoj, kiel ekzemple la diploma laboro.

Mi efektivigis ioman mezuradon por la elektraj motoroj ekzemple per simpla osciloskopo, sed se mi korekte memoras, restis ankoraŭ kelkaj enigmoj aŭ misteroj kiujn mi nepre devus klarigi.

Restas ankoraŭ bezono por pliaj DEMO-tekoj. Eble la DEMO-tekoj de futuro tamen estos iom aliaj, pli flekseblaj. Ili ne bezonas esti tiel pretaj ke ili funkcius tuj kiam oni ilin levas el teko. Mi volus ekzemple pli bone testi diversaj "stepper" motoroj. Estas almenaŭ 4 gravaj dratoj en paŝa motoro por mezuri samtempe kaj mi bezonus osciloskopon kun 4 kanaloj por vere bone mezuri tiajn. Certe bona osciloskopo kun kvar kanaloj ne estas tute senpaga.

Kaj certe neniam estis eksterlandaj tranĉtabuletoj de bela ligno uzitaj pli bone ol por konstrui la fajnan DEMO-tekon.

Iom pli da informo pri la motoroj de DEMO-teko sur ĉi tiuj paĝoj, kun osciloskopaj fotoj:

Nu, certe mi devas konfesi ke la tekniko por konstrui la DEMO-tekon estis provizore iom primitiva kaj mekanike mankhava. Ni tamen lernos pli kaj pli kaj poste ni konstruos pli bonaj aparatoj. Bona inĝeniero ĉiam povos lerni novaj artifikoj. Longe vivu elektro-mekaniko kaj malgrandaj elektraj motoroj! Longe vivu la luksa ideo de demonstra teko!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)