<< | #186 ; Jula ferio komencos kaj mi strebas por ĝin utiligi por studado |
>> |
Tradicie oni atendas ĉi tie en Nordo "Blankan Julon", iom malvarman veteron, iom da frosto tiel ke nova blanka neĝo bele kaj idilie kovras la malhelan teron. Ĉi tio deziro tamen apenaŭ efektiviĝos ĉijule. La vetero estas ankoraŭ nefrosta, malseka, nuba kaj estas iom malhele eĉ dum tagmezo. Nenia neĝo antaŭvidebla ĉi tie en urbo Pori sur la okcidenta marbordo de Finnlando.
Ankoraŭ restas kelkaj tagoj ĝis Julo. Apude ni vidas la forumon de Pori en la 21a tago de decembro en la iom malbele aspekta jaro 2019. Feliĉe ni baldaŭ ricevos novan jaron 2020 kiu ŝajnas multe pli bela. Sabato estas eble iom pli vigla bazartago ol aliaj tagoj de semajno. Nature ni atendas ankoraŭ pli da vendistoj en la vendoplaco ĵus antaŭ Julo.
La ĉiamverda piceo certe estas la tradicia arbo de Julo. En multaj familioj malgranda piceo ornamas la hejmon. Mi tamen neniam havis piceon endome. Oni povas ja ĝui pri belaj piceoj ekzemple en naturo, sen mortigi ilin.
Ĉi tie en urboparto Vähärauma, en distanco de ĉirkaŭ 5 kilometroj el centro de urbo, estas multe da oportunoj por ĝui pri piceoj de naturo. Survoje al Tekunkorpi mi vidis multaj belegaj piceoj en arbaro.
Oni dehakis iom da grandaj arboj en la apuda arbareto, proksima al Winnova kaj Pripoli, eble plejparte por nova parkejo de aŭtoj. Tial Pripoli estas nun vintre bone videbla trans la arbaro en la apuda foto. Ni vidis pli distancan foton de sama Pripoli trans la lageto en la iom antaŭa artikolo #184.
Somere tamen la multaj malgrandaj foliaj arboj havos novajn grandajn foliojn kaj kredeble preskaŭ tute kovros la grandan domon en la fono de bildo.
La mondo do ankoraŭ ne estas preta, oni ankoraŭ konstruas ion novan, eĉ ĉi tie en Vähärauma. La nuna Winnova estis antaŭe mia malnova inĝeniera skolo. Nun mi provas studadi en la loka lernejo de universitato de Tampere por fariĝi diploma inĝeniero.
La Julo fakte signifas iom malmulte por mi. Mi ne bezonas julaj donacoj. Julo tamen estos bona libera tempo por sin koncentriĝi por la novaj defioj de studado.
Mi esperas ke mi kapablos dum jula libertempo fari kelkaj kurtaj sed bonaj "filmoj" (ĉu pli bone "videoj"? Mia esperanta vortaro el jaro 1982 estas jam iom malnova) pri la malgrandaj elektraj motoroj de mia DEMO-teko por la ĝenerale atingebla servo de komputila reto youtube.com
. Ni renkontis DEMO-tekon ekzemple en la artikoloj #114 kaj #142.
Evidente oni ne tre multe ŝatas elektraj motoroj en teknika universitato, eble ili estas tro primitivaj kaj simplaj por la altaj sanktaj akademiuloj, sed elektraj motoroj estas unu konstante grava fakto de praktika moderna teknika vivo. Mekaniko estos pli fortika ol tuta homaro kaj ĉiuj universitatoj kune. Elektraj motoroj neniam mortos! Longe vivu malgrandaj elektraj motoroj!
La tombejo por sovetaj soldatoj situas iom proksima en la apuda arbareto, en ombro de altaj malnovaj piceoj, ĉe oportuna herbejo kaj la lageto kiun mi ofte fotis. Ni renkontis la printempan tombejon kun floroj de printempo jam ekzemple en artikolo #125 en forta printempa lumo.
Vintre oni tamen kutimas kovri la tombon per picebranĉetoj, per verdaj pinglaj branĉoj de piceo, kiel en la apuda foto. Klare oni ankoraŭ memoras kaj prizorgas la tombon. La floroj de tombo ja ne estus tre belaj dum frosto kaj neĝo. Ordinaraj someraj floroj nur malbone elportas eĉ kurtan froston.
Jes, iom varma vintro kontinuas, sen neĝo. Tamen nenia histerio pri la klimato de mondo superregas. Ni travivos. La klimato estos kio ĝi estos. Ploro, kondolenco, lamento kaj plendo tute ne helpas. Ekzemple Finnlando estas multe tro malgranda lando por savi la klimaton de tuta mondo. La granda mondo ricevos tion kion ĝi mem meritas. Ni ne povos helpi.
Mi klopodos dum jula libertempo por bone lerni la sistemon ROS, Robot Operating System. Ĝi estas jam 10 jaroj aĝa, bona, stabila kaj populara programa sistemo por uzi robotoj. Ĝi sendube havos bonan futuron. Eblas ĝin lerni kaj uzi ekzemple per la malgranda karta komputilo Raspberry Pi.
Mi esperas ke ROS havos gravan rolon en la estonteco de nia malgranda nacio Mueleja Insulo. La vojo ĝis bonaj atingoj sendube estos longa kaj ŝtona, sed ni estos pretaj por ricevi la defiojn. Ni havu kiel eble plej bonan futuron. Ni kresku kaj nin fortigu kiel impresaj malnovaj ĉiamverdaj altaj piceoj de norda arbaro.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |