<<

#185 ; Entuziasmigaj pejzaĝoj de mem konstruitaj aparatoj kaj fotado

>>

Baldaŭ estos Julo, Kristnasko por la kristanoj. La granda vintra festo por infanoj kaj komercistoj. Min tamen multe pli multe interesas la multaj eblecoj de fotado.

Por mi provizore ne eblas ĉiuj fotoj, ekzemple la apude kun sono de granda frekvenco klakigitaj bildoj de homa korpo. Eblecoj tamen abundas.

Por mi la Julo espereble jam estos hasta tempo de studado por la projekta laboro kaj samtempe por la diploma laboro de universitato. La temo estos esence la sama por ambaŭ laboroj. Ekzistas kredeble da tempo almenaŭ ĝis somero, sed estas multe da nova laboro por plenumi. Komence min interesas antaŭ ĉio por sufiĉe bone lerni la sekvantajn computilajn teknikojn kiujn mi singarde nomas nur angle:

Povas ja okazi ke mi ankoraŭ poste devas ŝanĝi la planojn. Ekzistas tamen nenia tempo por perdi, proksimume nur duono da jaro da tempo restas. Poste estus iom problemhave, ĉar fakte mi devus kontinui studadon en alia urbo Tampere se mi ne ekzameniĝos dum ĉi tiu studjaro en Pori.

La origina plano estas ekzemple du Raspberry Pi 3 (RPi) komputiloj kun la sistemo Raspbian kaj picamera fotiloj. Du fotiloj por stereoskopa vidkapablo, espereble. La tria Raspberry eble havos sistemon Ubuntu kaj ROS. Ĝi direktos la tutan orkestron de RPi-komputiloj. La konekto inter la komputilaj kartoj estos per drata Ethernet. Ĉiu fotilo bezonas sian propran RPi-komputilon, sed mi kredas ke sufiĉas nur unu montrilo. Ni uzos la fotilojn tra la reto per unu Ubuntu-komputilo, espereble.

Mi kredas ke "client/server" arkitekturo kun Python-programado en la komputila reto povus proponi la solvojn kiujn mi bezonas. Aŭ eble mi unue uzos ion pretan pli facilan solvon? Eble mi estos pli saĝa kiam mi pli bone konos la sistemon ROS?

Ĉu povus esti por mi tro malfacila la celo, tro ambicia kaj glorama la pretendo? Nu, eble, sed mi kredas ke ĉiuokaze tio estas la plej grava agada kampo por miaj lastaj aktivaj jaroj. Tiuj estas la fruktoj de scipovo kiujn mi nepre volas aletendi. Mi tute ne povus ne provi ĉi tiujn ege interesajn temojn. Ĉi tio estas la vojo irinda kaj la pado irenda. Almenaŭ mi devas ĝin provi. En alia okazo mi ne plu kuraĝus eĉ rigardi mian propran bildon en la spegulo de banĉambro, mi devus min mem tiel multe honti.

Sube ni vidas foton de RPi de universitato kun fotilo (la nigra rondo) en la sama ujo. Mi ne havas tiaj ujoj, la miaj estas iom aliaj. Tamen mi opinias ke la RPi komputilo kaj la fotilo en la sama, iom varma ujo, ne estas tre bona solvo.

Speciale mi opinias ke la IR-vario de tiu fotilo nepre devus esti ekster la varma ujo. Mi ne estas certa ĉu por mi eblos utile foti per varmaj radioj (IR- aŭ InfraRuĝa lumo), sed la fermita ujo de RPi estas miaopinie por mia intencita uzo iom tro varma.

Mem konstruitaj aparatoj estas la plej bona ideo kiun mi trovis. Ili ja konsistas el pretaj partoj kiujn mi ne kapablas mem produkti. La kunmetaĵo tamen povas esti mia propra ideo. Elektroniko estas la plej facila kaj malkara teknika arto por mi.

Mem konstruitaj aparatoj donas por ni pli bonan panoramon por la tekniko. Bone funkciantaj mem konstruitaj aparatoj atestas ke ni estas bonaj inĝenieroj. Niaj propraj aparatoj estas tre gravaj. Ni konstruos tiel praktike la gravan scipovon de nia civito Mueleja Insulo. Grandaj fabrikoj ja efektive produktas diversaj partoj, sed ili vere ne saĝiĝos nin en praktiko se ni ne mem uzas ilin en niaj propraj konstruaĵoj kun niaj propraj programoj.

Maldekstre ni vidas ion por mi pli detale nekonatan aplikon de Raspberry en la klasejo de universitato dum konstruado. La plasta ujo estas iom granda, sed certe plasto estas fakte tre bona materialo por la ujo de komputilo. Ĝi estas tolerema kontraŭ malsekeco. Ĝi bone izolas elektron. Ĝi estas korodimuna, nek putrema nek korodiĝas.

Jes, tre entuziasmigaj estas la pejzaĝoj de nova tekniko. Windows -komputiloj eble mortigis la ĝojon de konstruisto, sed ekzistas ja ankaŭ aliaj alternativoj. Malmultekostaj komputilaj kartoj kun malmultekostaj aliaj partoj kaj komponantoj proponas multe da novaj eblecoj por avida konstruisto.

Ni konstruistoj ne plu ploru, tekniko ne mortis. Bill Gates ne sukcesis en sia malica plano.

Ni esperos kaj ni laboros. Ni diligente lernos kaj tial ni neeviteble iom post iom progresos. La estonteco ŝajnas kiel eble plej favora.

Mi bezonas ankoraŭ multe da pensado kaj multe da eksperimentado, multaj eraroj kaj multaj afliktiĝoj. La progreso eble estos nur malrapida, sed ni kuraĝe kaj brave antaŭeniru.

Nia propra nacio Mueleja Insulo ja meritas sian propran povoscion kaj scipovon. Veraj praktikaj produktoj en grandaj kvantoj ni apenaŭ povos produkti, sed ni multe lernos kaj evoluigos. Ni estos saĝaj kaj kontentaj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)