<< | #184 ; Decembro, la monato samtempa de atendo, ĝojo kaj malespero |
>> |
La vidaĵoj en decembro estas iom pli vastaj ol aŭtune, kaj fizike kaj spirite. La foliaj arboj jam antaŭ longe perdis siajn foliojn. En arbaro la videblecoj estas tial pli bonaj ol somere, speciale proksima al la tera surfaco kie multaj junaj foliaj arbetoj vivas.
En la apuda foto ni vidas Pripoli malantaŭ la arbaro ĉe la proksima lageto ĉi tie en urboparto Vähärauma en la urbo Pori. Oni tie dehakis iom da arboj kaj junaj foliaj arboj ne plu ombrumas tiel multe la konstruaĵon. Estas iom da glacio sur la lageto sed la frosto estas nur milda.
Dekstre ni havas iom pli bonan foton pri la reĝo de Svedujo, Johano III (la tria) kiel juna viro. Lin ni ja renkontis jam en la antaŭa artikolo #179. Kiel Duko de Finnlando li fondis la urbon Pori en la jaro 1558 kiam li estis juna viro, 400 jaroj antaŭ mia naskiĝo. La statuo estas iom malhela kaj tial ne estas tiel facile foti ĝin kontraŭ relative hela fono en relative malforta lumo.
Studado en universitato ankoraŭ kontinuas. Estas iom malfacile trovi eblecoj por studadi veran konkretan teknikon. Tio estas la granda tragedio de edukado. Multe da burokratio, multe da reklamado, multe da tumulto, sed nur parum lanae
kiel oni diras latine.
Mi ne tre multe ŝatas Simulink de Matlab. Ĝi havas grandan rolon en la studado ĝis diploma inĝeniero, sed post la universitato mi apenaŭ povus ĝin uzi. Tial mi sentas ke la klopodoj kun la nepra Simulink estas plejparte nur perdita kaj malŝparita tempo kaj energio.
Mi komencis studadi por povi ankoraŭ iam agi kun io reala, io konkreta, io vera. Nuntempa studado tamen proponas tre malmulte da realaj aferoj. Komputiloj estas la sola reala por studantoj.
Studado de tekniko estas problemhava en praktiko. Mi volus evoluigi pli realisman studadon de tekniko, sed tio apenaŭ eblos. Tekniko estas grava afero en la nuntempa socio. La civitanoj meritas veran partoprenon en la tekniko, ĉar alie ili ne plu estos veraj civitanoj. Mono ne povas esti la sola sankta valoro en la socio kaj la riĉeco de persono tute ne povas esti la laŭleĝa mezuro de homa spirita valoro.
Ĉu la granda kapitalo venkos? Ĉu la ĉiam pli kapablaj laj lertaj robotoj kaj aŭtomatoj tute anstataŭigos la homajn laboristojn? Ĉu por ordinaraj civitanoj restos nur seka osto en sia mano? Ĉu ordinaraj civitanoj estos nenecesaj kaj superfluaj en la civito de futuro? Ĉu nur grandaj entreprenoj, la granda kapitalo kaj riĉuloj estas gravaj kaj bonaj?
Aŭtomatigo certe estas glavo kun du klingoj. Oni ne volas publike diskuti la venontan kaj ĉiam pli grandan problemon de sufiĉa porvivo por ordinaraj civitanoj en la estonteco. Politikistoj volas vidi nur la akutan (fakte tre mildan kaj eĉ plejparte dubindan) mankon de homa labora forto. Politikistoj volas vivi en la pasinteco.
Jes, aŭtomatigo estas kiel duklinga glavo, sed robotoj kaj aŭtomatoj estas proksimume la sola temo kiun ankoraŭ eblas studadi utile kaj prudente. En aliaj direktoj mi vidas nur nepenetreblan brikan muron. Ia direktoro mi ja tute ne volas esti. Mi volas esti bona konstruisto, bona inĝeniero en la vera senco de vorto.
La apude fotita bone lumigita malnova - sed tre fiera kaj bela - brika muro apartenas por Ullan Pakari ĉi tie en Vähärauma. Fakte ĝi estas vando, intermuro, en la komforta loka bakejo-manĝejo-kafeterio.
Jes, muroj kaj intermuroj estas impresaj kaj imponaj. Tamen ni devas trovi la bonan vojon ĝis nia propra Eldorado, la ora lando de revoj, la ora lando de tekniko. Laboro en alia firmao estas plejparte neebla, sed ni tamen volas trovi nian propran ireblan vojon. Vivo estas komplika, sed ni neniam kapitulacios. La batalo de vivo daŭros.
Certe mi renkontos survoje multaj misaventuroj kaj repuŝoj. Tamen la loka mondo estas la plej bona, la sola ebleco por pli bona vivo. Granda mondo estas por la granda mono. Nia propra avantaĝo estas iom alia ol la utilo, profito kaj gajno de granda kapitalo kaj la grandaj entreprenoj. Ni estas nur malgrandaj viroj kaj malgrandaj virinoj, sed nia malgranda loka mondo estos por ni la plej bona. La burokratoj volas kompreni nur la grandan mondon de granda mono. Ni devas trovi nian propran padon.
Mi konfidas al lumo, optiko, fotiloj, elektraj motoroj, bonaj mekanismoj, bonaj strukturoj, kaj tiel plu. Interesaj temoj abundas. Ekzistas nenia manko de eblecoj, nur manko de mono.
Mi vere kredas ke la reston de mia - jam iom maljuna 61-jara - vivo mi uzos por studadi interesan teknikon. Tio apenaŭ eblos en universitato. La linio de universitato estas alia ol la mia. La linio de universitato estas ekzemple Simulink, la kara tute fermita kaj mallibera komputila programo. Nia propra linio estos nefermita, libera kaj malkara. Nia linio estas vera, reala kaj konkreta.
La civitanoj meritas veran praktikan partoprenon en tekniko. La civitanoj tute ne povas esti nur ekster la nuna socio, kio esence estas la socio de tekniko.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |