<<

#183 ; Amuza poemo por la urso, (kredeble) de urbo Pori

>>

Urso ja estas la insignia animalo de urbo Pori. Jen ni havas poemon por urso. Mi vidis ĝin paseme dum promenado en urbo Pori. La nomo de promena strato de urbo kredeble estas Kävis kiun vi vidas en la suba foto.

Mi ne scias ĉu la poetino eble havis ĉi tiun urbon speciale en sia menso kiam ŝi skribis la apudan poemon por (nur iom) malbona urso. La urbo tamen uzas la poemon publike kaj tial mi opinias ke la poemo estas por la urbo kaj por la insignia urso de urbo.

Mi kredas ke la dialekta poetino Heli Laaksonen vivis iom pli sude ĉe la okcidenta marbordo de Finnlando. Ĉi tio do apenaŭ reprezentas la lokan dialekton de urbo Pori. Tio ankaŭ certe ne estas dialekto de mia propra hejmloko Ostrobotnio.

Mi ne estas ia poeto. Mi certe ne estas tre bona tradukisto. Mi provas sube nur simple klarigi kion la poemo diras.

Mi tuj konfesas ke mi iom manipulis la foton por ke ĝi aperu pli bela kaj kompakta, sed la enhavo de teksto estas sentuŝita.

Teruro! Urso!

Tio ankoraŭ estas nenia speciala
ke la urso envenas
sed ĝi ŝlosas la pordon post si
transigas min flanken
kiel mi estus sandviĉa biskvito kaj
devigas min malkovri kie estas
la notoj de alvoka krio por la brutaro
postulas min interŝanĝi
kapridan bokon por la kukaĵa kringo de Viipuri
krome ĝi montras por mi sian langon 
tia senhontulo.

Evidente la urso estis iom malafabla por la poetino. Ĝi tamen ne mortigis kaj manĝis ŝin, tion ni atenteme notu. Ĝi nur montris la langon kaj kondutis iom malbone. Kiel bonan konduton oni rajtus postuli el urso, sovaĝa animalo!

Evidente la urso havis kringon de urbo Viipuri kune. Interŝanĝo de kaprido kontraŭ nura kukaĵo certe ne estas sincera komerco. Kiom da ekonomia scipovo oni tamen moderece povus atendi el sovaĝa animalo?

Eble la poetino vivis en kamparo? Brutaro ŝajnas por ŝi konata. Mi tamen ne estus tiel certa kiom gravaj kaj unikaj estas la "notoj" por alvoki bovinoj. Ĉu oni devus estis kantisto en opero por povi alvoki bovinojn?

Laŭ mia memoro la vortoj de alvoka krio por la brutaro estis nur simple io kiel "Ptrui ptrui ptrui-ii! Mustikki, Mansikki, ... [nomoj de koncernaj bovinoj] ... Heluna, ptrui-ii!"

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)