<<

#182 ; Nun jam certe estas neĝo, vintro kaj venos julo

>>

Oni ne plu bezonas ŝajnigi vintron. La neĝo estas vera kaj efektiva. Mi kredas ke je la fino de monato novembro jam ekzistas neĝo sur la tero en la tuta lando Finnlando. Neĝo estas en nordaj landoj la tradicia insigno de julo (kristnasko por la kristanoj).

Ni ja ĉiam volas BLANKAN JULON. (Al la koloro de homa haŭto aluda flanka rasisma signifo tute sen malbona intenco!)

Por ni, la subtenantoj de origina finna natura religio estas la tempo de julo iom speciala pro la vintra solstico, kio estas vera natura fenomeno de Suno. Suno povas esti por ni iu dio. Suno estas vera. Ĉiuj niaj propraj dioj de naturo estas veraj kaj realaj.

La tiel nomata "kristnaska viro" ne estas vera, sed li estas la favorita amuza jula figuro. Almenaŭ finnoj kredas ke la "kristnaska viro" loĝas en Finnlando, ĉe Korvatunturi, en la nordorienta parto de lando, proksima al la limo kontraŭ Rusujo.

La origina finna "kristnaska viro" ne estis tre amuza estaĵo. Pli akurate ĝi estis hara kaj furioza "jula boko" aŭ "jula kapro". Ĝi estis terura ulo. La tutmonda merkata ekonomio certe preferas la pli modernan varion kiu kutime alportas multe da komfortaj donacoj por servemaj infanoj kaj ankaŭ eble ion por sufiĉe bonaj plenaĝuloj.

Mi ne volas ĉi tie trakti skeptike la kredeblecon de sistemo de transporto kiun Korvatunturi uzas dum julo. Iu stultulo ja provas ĉiujule ruinigi la principan bazon de julo, kiu estas la granda festo de merkata ekonomio, uzante kelkaj kretenaj ekspertizaj argumentoj. Ni tamen tute ne degnas al tio. Julo estu la sankta granda festo de vendistoj. Oni ne rajtas suspekti la principan bazon de sankta tutmonda merkata ekonomio.

Apuda foto prezentas komputilan sistemon en la Centro de universitatoj en Pori. Universitato de Tampere posedas tiujn ilojn.

Tie estas dekstre sur la tablo la malgranda komputilo Raspberry Pi 3B kun la dispona sistemo Ubuntu Mate, kiu estas ia vario de Linux. La ideo estas uzi ROS aŭ Robot Operating System kun tiu komputilo. ROS ebligas por ni uzi multaj aldonaj iloj kun nia propra programo. Se ni nome sukcesos munti, programi kaj uzi la sistemon.

Mi kredas ke ROS estus tre grava por la estonteco de nia malgranda nacio Mueleja Insulo. Bedaŭrinde estis iom da malfacilaĵoj por munti la sistemon.

Mi volus uzi la disponan sistemon Raspbian en mia propra Raspberry Pi. Mi nome volus uzi almenaŭ du fotiloj samtempe por akiri stereoskopaj fotoj. Raspbian estas io vario de Debian kiu estas iom alia Linux ol la vario Ubuntu.

Eble mi ankaŭ devas munti la disponan sistemon Ubuntu Mate por mia propra RPi por povi bone uzi ROS? Ĉiuokaze ROS estas tre grava tekniko por lerni kaj testi. Mi volus gvidi ankaŭ kelkaj malgrandaj elektraj motoroj kun ROS por celumi la fotilon. Mi esperas ke mi poste povos sukcese uzi ROS en mia diploma laboro.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)