<< | #180 ; Nebulaj vidaĵoj sur la malnova Ponto de Pori |
>> |
En ĉi tiuj fotoj ni rigardas okcidenten sur la ponto "Porinsilta", la ponto de Pori. La novembra tago estas nuba kaj nebula. Ne pluvas, sed estas nebulo en aero, tre malgrandaj gutoj de akvo ŝvebas en la aero kaj tio limigas la videblecojn en pli grandaj distancoj.
Mi devas superi la ponton de Pori por iri ĝis la Centro de universitatoj en la norda bordo de rivero Kokemäenjoki, en la malnova kotona fabriko "Porin Puuvilla".
Nur iom da ponto estas videbla en ĉi tiuj fotoj, kelkaj nitoj en tabuloj en randoj de fotoj. Mi kredas ke la origino de ponto estas proksimume en la 1920aj jaroj, se mi ne eraras.
Estis pli malnova, kredeble ligna, ponto tie antaŭe. Nun mi ne memoras la nomon de malnova ponto. Aha, nun mi tamen memoras, estis Charlota.
La pli nova ponto estas ŝtala, konsistas el ŝtalo de firmao KRUPP, sed oni ne veldis ĝin. Oni produktis ĝin per pli malnova tekniko, per nitoj. Tia malnova konstrua tekniko postulas iom pli multe da ŝtalo kaj la rezulto estas iom masiva, sed ponto ja rajtas esti masiva, ĉar ĝi ne bezonas movi.
Estas eĉ tre dezirinde ke normala ponto ne movu. Se ponto klare movas, kvankam tio ne estas la plano, kredeble la ponto jam rompiĝas. Ni ja esperas ke pontoj daŭros kaj estos fortikaj dum almenaŭ cent jaroj.
Cetere oni rimarku ke la kolorriĉa ŝipo ĉe la suda bordo de rivero ne estas vera velŝipo. Ĝi estas flosanta restoracio. La altaj mastoj estas nur ornamaĵoj por plezurigi la klientojn. La plej malaltaj pontoj de urbo Pori permesas nur malpli ol 4 metroj da alto por boato super la nivelo de akvo. Do ne eblas velveturi per normala velboato el maro ĝis la urbo. Ekzemple la masto de meza velboato por familio povus esti 9 metroj alta.
Krome mi kredas ke la profundo de akvo en la rivero povus esti problemo jam por mezgranda bona velboato kiu havas ankaŭ bonan kilon sub la fundo. Velboato ja bezonas profundan kilon por povi taki kaj boardi, por esti kapabla velveturi preskaŭ kontraŭ la vento. Bona kilo povus esti ekzemple 2 metroj sub la surfaco de akvo kaj mi ne estas certa ĉu estas tiom da profundo en la rivero.
Iom nubilaj estas la vidaĵoj. Distance la detaloj malaperas. Tio estas la situacio ankaŭ ĝenerale en la vivo. La futuro estas malbone videbla. Oni devas vivi unu tagon pofoje, kvankam la celo estas ie distance, en la netravideblaj nuboj.
Eble mi estas jam freneza kaj mensmalsana, sed mi konfidas al iom bona estonteco. Mi estas maljuna kaj malriĉa. Mi probable jam perdis mian veran hejmon por la sangavidaj finnaj burokratoj. Mi havas nek propran aŭton nek alian propran trafikilon. Ĉio ne estas tre bone.
Eblecoj por taŭga salajra laboro en servo de alia firmao estas jam por mi malgrandaj. Maljunaj viroj ĝenerale havas en Finnlando malfacilaĵoj por trovi novan okupon. Estas certe tre malpermesite diskrimini negroj, sed neniu malpermesas por entreprenoj diskrimini maljunuloj. Tio estas nur la moro kaj kutimo de lando.
Argumentoj pro la bona persona estonteco apenaŭ ekzistas. Estus multaj nefaritaj gravaj taskoj kaj laboroj por efektivigi. Eble mi malsukcesos en kelkaj taskoj. Kaj tamen mi estas trankvila kiel rinocero sur savano. Nia kara nacieto prosperos.
Mi certe ne estas sole kun la problemoj de porvivo kaj profesia laboro. Eble milionoj da homoj en mondo estas en analogia problema situacio. Mi kredas ke oni ĝenerale bezonas ion tute novan solvon por la akiro de porvivo por ordinaraj civitanoj. Oni devas nepre akcepti la fakton ke ĉiuj ne plu povas enspezi same bone en Finnlando. Bonaj enspezoj eblos nur en grandaj entreprenoj kaj oni ne plu bezonos tiel multe da laboristoj. Aŭtomatigo konstante antaŭeniros kaj tradiciaj laboraj okupoj malpliiĝos. Aliaj devas trovi ion novan karieron.
Mondo de grandaj entreprenoj estas jam iom fremda por mi. Mi ne trovas lokon en ilia muldilo. Mia nova labora vivo probable povus komenci nur en mia propra nova tre malgranda firmao, se eblus ekonomie, se mi havus iom da mono. La komenco de nova malgranda firmao estus tre alia ol la agado de granda kaj preta firmao.
Granda produktiveco ne eblas en la komenco de tute nova malgranda firmao. Enspezoj estas tre magraj, aŭ eble eĉ tute neekzistantaj. Doktrinoj de malnovaj grandaj firmaoj ne validas. Bedaŭrinde oni instruas nur la malnovajn doktrinojn en skoloj, kvazaŭ ĉiuj ankoraŭ povus ekhavi okupon en grandaj entreprenoj. Nova entreprenisto estas kiel orfa diablo, satano sen gepatroj.
La "ruĝa" bremsa agado de tradicia labora forto nur malhelpas la tutan situacion. Estas tre bedaŭrinda malĝusta nocio ke la tradicia socialisma politiko pretekste ke helpus tiujn kiuj ne havas laboron. Ĝi nur malhelpas.
Eble por la nova malgranda firmao neniam eblos produkti multe, sed kio alia solvo estus por la porvivo kaj vivrimedoj de multaj homoj kiuj ne plu povas trovi dignan laboron en jam ekzistantaj firmaoj? Ekzistas jam tre multe da produktoj de grandaj entreprenoj en la merkato. Superregas nenia manko de produktoj de pompaj fabrikoj, sed estos severa manko de porvivo por la ordinara popolo.
Granda kapitalo, pompaj korporacioj kaj sangavidaj burokratoj bezonas nur grandaj solvoj. Granda mono bezonas nur la grandan mondon. Granda mono ne bezonas ordinaraj civitanoj, sed la ordinaraj civitanoj bezonas sian propran vivon. Mi kredas ke lokaj malgrandaj solvoj estus por ni pli bonaj. Ni certe bezonas ion tute alian solvon ol la granda kapitalo. Lokaj valoroj, loka agado, malgrandaj solvoj en nia propra malgranda mondo. Ni bezonas diversecon, propran kulturon kaj limojn. Ni devas protekti nin kontraŭ la granda mondo de granda mono. Homoj pli gravaj ol mono. Propra nacia kulturo pli grava ol internacia kulturo.
Ĉu nur la granda kapitalo, bombastaj entreprenoj kaj pompaj korporacioj estus gravaj? Ne! La ordinara popolo certe bezonas eblecon por normala vivo, sendepende de tio ĉu ili laboras por la granda mono aŭ ne.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |