<<

#178 ; Baldaŭ venos la bone sona nova jaro 2020

>>

Breto por ĉapeloj estas bona inventaĵo. Bonŝance la Centro de universitatoj en urbo Pori komprenas la gravecon de belaj ĉapeloj. Mia larĝranda bruna ĉapelo certe estas impona. Ĝi estas la ĉapelo de ĝentilulo.

Kiel mi tion scias? Nu, mi precipe petis el vendisto por aĉeti la ĉapelon de ĝentilulo kaj tio estas la ĉapelo. Kredeble vendistoj scias kiel la ĉapelo de Gentleman aperas. Kiel studanto de universitato mi estas tre fiera pri mia kapo, eble ĉe kulmino de mia tuta vivo. La ĉapelon de doktoro mi apenaŭ iam atingos, sed la ĉapelo de ĝentilulo estas la mia.

Mi ne estas ia vere bona fotisto de naturo. Kelkfoje mi tamen trovas ion naturan objekton indan por foti. La apude fotita sciuro estis timema kaj la lumo estis vespere jam iom malforta. Tial la rezulto ne estas tre bona. Por mia natura foto ĝi tamen estas mezebona.

Sciuroj estas komforte ŝajnaj animaloj, kvankam iuj diras ke ili estas nur ratoj kiuj havas densan voston kaj kiuj hazarde loĝas en arboj. Povus ja esti ke eĉ sciuroj estus iom maloportunaj se ni devus vivi tute flanko ĉe flanko.

Jam estas monato novembro, plej ofte unu el la plej deprimiĝaj monatoj de norda jaro. La noktoj estas longaj kaj iom malhelaj. Naturo plejparte jam dormas la vintrodormadon. Ni animaloj nur provas trasukcesi en plena vekiteco ĝis nova printempo kaj somero.

Niaj plej bonaj konsoloj dum la fino de aŭtuno kaj la komenco de vintro estas Julo (kristnasko por kristanoj) kaj la nova jaro 2020. La nomo de nova jaro estas ĉijare speciale pompa. Mi certe estos gaja se mi povas vivi en la jaro 2020. Bone sona jaro du-nulo-du-nulo.

Je fino de jaro estas aktuale havigi al si kalendaron por la venonta jaro. Ĉi tie eblas aĉeti la kalendaron de urbo Pori. En tiu kalendaro estas pentraĵoj pri malnovaj lignaj domoj en la urboparto "Kuukkari".

En la kovrilo de kalendaro estas la somera bildo de "Pumpila forumo". La malnova pumpilo de pura akvo jam ne funkcias, ne plu eblas pumpi akvon. Antaŭe oni tamen kredeble portis puran akvon tie el pumpilo ĝis hejmoj.

Mi kredas ke la origino de nomo de urboparto "Kuukkari" estas simple la finna esprimo "Kuudes kaupunginosa" - esperante "la sesa urboparto [de Pori]".

Same mi kredas ke la origino de nomo de alia malnova urboparto "Viikkari" estas la finna esprimo "Viides kaupunginosa" - esperante "la kvina urboparto [de Pori]".

Oni povus opinii ke nomoj estas nur nomoj, sen plia signifo. Nomoj tamen eble estas gravaj por homoj. Ni supozas ke ni scias ion profunde kiam ni scias la nomon de objekto.

La nomo de nia propra nacieto tamen estas Mueleja Insulo kaj la finon vi kredeble jam memoras.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)