<< | #177 ; Ni verŝajne konservos nian propran kulturon eterne |
>> |
En mia infaneco dum la 1960-aj jaroj estis ĉevalo ankoraŭ kutima vidaĵo en kamparo en mia hejmvilaĝo en Ostrobotnio. Oni ankoraŭ uzis iom da ĉevaloj en agrikulturo kiel ŝarĝobrutoj, por tiri kargoj kaj agrikulturaj aparatoj.
Dum la 1970-aj jaroj la situacio jam rapide aliiĝis, eksplodmotoroj ( ĉu pli logike "bruligmotoroj"? Ĉar la motoro ja ne vere eksplodas! ) anstataŭigis fortojn de ĉevaloj, traktoro fariĝis la norma kampara forta laborilo. Aparatoj kaj maŝinoj kutimiĝis, tekniko konkeris la kamparan mondon.
Mi iam legis ke dum la 1700-aj aŭ dum la 1800-aj jaroj, kiam ĉevaloj estis tre vulgaraj en urboj, oni ie zorgis pri la risko ke la tuta mondo eble dronos en la tre multa fekaĵo de ĉevaloj. Tio minaco klare ne realiĝis. Ni ja nuntempe fakte ne naĝadas en la fekaĵo de ĉevaloj en urboj.
En mia infaneco oni ĝenerale kredis ke traktoro tute preterlasos ĉevalojn, ke la ĉevaloj rapide tute malaperos. La ĉevaloj tamen ne malaperis. Certe la nombro de ĉevaloj malkreskis kaj la fekaĵo de ĉevaloj estas jam tre rara spektaklo kaj en kamparo kaj en urboj.
Plej ofte ĉevalo estas nuntempe iom speciala kazo. La apude fotitaj ĉevaloj reklamas bieron de Sinebrychoff en urbo Pori. Certe ekzistas pli efektaj metodoj por transporto de biero. Ili ne estas laŭ mia kompreno tipaj finnlandaj ĉevaloj. Certe mi ne estas ia specialisto. Mia sperto pri ĉevaloj limiĝas al ioma agrikultura uzo dum juneco. Mi rajdis nur malmulte kaj sen selo, por konduki la ĉevalon Tanu al paŝtejo.
En certaj rondoj ĉevaloj estas granda hobio. Kredeble estas iom da mono en la ĉevala sporto. Viroj iam parolas pri la bona ŝanco de rapidiraj ĉevaloj kaj malrapidaj virinoj. Ĉu estas pli bona kombinaĵo ol rapida virino kaj malrapida ĉevalo? Mi estas nur diletanto en ambaŭ tiuj kampoj.
La apude fotita finna "MAAMME KIRJA" de Sakari Topelius - esperante "La libro de nia lando" - estis ankoraŭ kutima libro en skoloj dum mia infaneco. Ĝi reprezentas ekzemple la tradician post-militan finnlandan nacian kulturon de proksimume 1950-aj jaroj. Ĝi reprezentas la Finnlandon de mia infaneco, la valoran iom pli malnovan nacian historion de Finnlando.
Zacharias Topelius origine skribis la libron en la sveda lingvo proksimume en la jaro 1875. Ĝi estas leglibro por la unuaj skoloj de junuloj. Dum la jaroj la libro iom aliiĝis, multaj skribantoj disvolvis la enhavon. La 10-a svedlingva eldono el jaro 1903 kredeble estis jam iom alia ol la origina libro. La 21-a eldono en la finna lingvo el jaro 1915 estas kredeble jam iom moderna finna eldono. Ĉi tiu 52-a eldono el jaro 1950 estas kredeble identa al la 47-a eldono el jaro 1944. Pli novan enhavon ĝi do ne havas.
La tiam juna artisto Jörn Donner skribis en 1967 la alian libron, "la novan libron de nia lando", kiu estas tute alia, malgraŭ sia nomo. La libro estis skribita por plenaĝuloj. Laŭ mi oni rigardis tiam la libron de Donner kiel ia sakrilegio, ŝoko, ofendo kontraŭ la tradicia finna kulturo. Fakte li origine skribis en la sveda lingvo kaj tio estas traduko de lia teksto.
Nuntempe, pli ol 50 jaroj post la libro de Jörn Donner, la mondo ŝajnas jam iom alia. La teksto de Donner estis tre moderna en 1967, sed jaroj pasis kaj nia situacio multe aliiĝis. Kredeble junaj homoj nun havus malfacilaĵoj por kompreni la tutan enhavon de teksto kaj la signifon en tiamaj cirkonstancoj.
Ĉu la origina libro de Finnlando, la libro de Z. Topelius, la 52-a eldono presita 1950, do estas tute maljuniĝita kaj eksvalidiĝita? Laŭ mi ĝi estas valora kaj digna prezentado de historio de Finnlando. Ĝi tute ne estas difekta. Bonaj naciaj valoroj neniam eksvalidiĝos. Finnlando eble forlasos sian nacian historion, sed ni en nia propra civito Mueleja Insulo certe ĝin konservos.
La notinda konkursanto en la konkuro de fosaditaj kukurboj reprezentas la plej novan kulturon. Amatoroj de amuzaj filmoj eble identigas la unu-okulan figuron kion la apude fotita fosadita kukurbo reprezentas.
Ĉu estas pli bona ol "MAAMME KIRJA"? Apenaŭ estas. Tradiciaj lokaj naciaj valoroj estas nia favorito.
La tradicia loka nacia kulturo neniam tute malaperos. Ĉevaloj ne malaperis. La libro de Finnlando ne malaperis. Eblas konservi la valoran tradician sintenon, la dignan nocion pri historio. Ni havu liberecon de opinioj, liberecon de pensoj, liberecon de vortoj kaj ankaŭ liberecon de tradiciaj kulturoj. Tio ja ne signifas ke ni ĉiuj nepre devus opinii, paroli kaj pensi tute same.
La konversacia ĉirkaŭaĵo estas nun surprize netolerema en Finnlando. Praktika fakto tamen estas ke en Finnlando la kulturo tute ne estas unueca. Ĉiuj homoj certe ne opinias same eĉ en la relative malgranda lando Finnlando. Kelkaj homoj tamen faris eĉ ekploran peton por la polico (kutime la tiel nomata "anonco pri krimo") pri la opinioj de iuj aliaj finnoj. Temas plejparte pri religio, "homosekseco" (aŭ ĉu eble pli bone "samsekseco"? Mia vortaro estas iom malnova), nacia ideologio kaj la tiel nomata "kolera parolo".
Do ŝajnas ke laŭ la mirindaj novaj leĝoj de Finnlando la propra opinio de civitano povas esti krimo! Nekredeble! Certe la spirita etoso kaj atmosfero estas tre strikta kaj netolerema. Ni ne forgesu ke propra opinio devas esti la baza rajto de ĉiu civitano. Leĝoj de lando servu la popolon, kaj ne kontraŭe. La propra opinio de civitano tute ne povas esti kriminalaĵo. Ni havu la liberecon de opinioj kaj vortoj. Ni akceptu la grandan diferencecon de opinioj, ĉar ĝi estas la fakto de praktika mondo.
La granda mondo certe tuttempe ŝanĝiĝas. Sufiĉas tamen bone la granda mondo por multaj diversaj kulturoj. Histerio pri klimato havas siajn proprajn subtenantojn kaj ankaŭ historio de Finnlando estas respektata de multaj. Nia lingvo ja estas internacia, sed nia ideologio certe restas firme nacia. Nacia ideologio neniam malaperos. Lokaj valoroj rezistos kaj estos fortikaj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |