<< | #176 ; Progreso bone progresu kaj ni atingu la oran landon de iluzioj |
>> |
Glitkalkulilo estas tradicia perobjekta inĝeniera laborilo por teknika kalkulado, kvankam jam longe eksmoda. Mi ankoraŭ kreskis dum mia juneco en la epoko de glitkalkulilo, sed elektraj kalkuliloj jam forte progresis dum la fino de 1970aj jaroj. Ili fariĝis pli malmultekostaj kaj baldaŭ ili estis jam tute banalaj kaj laŭkutimaj. Homoj samtempe perdis la arton de kalkulado.
Programeblaj elektraj kalkuliloj restis iom speciala kazo. Certe ili estas interesaj. Pli fortaj kaj pli facile uzeblaj komputiloj tamen ne postlasis tiel multe da medio por programeblaj kalkuliloj.
La bazaj principoj de glitkalkulilo tamen estas valoraj. Oni ne plu uzas glitkalkuliloj en praktiko, sed mi multe ĝojas pri la apude fotita libreto (jaro 1972) en la germana lingvo. Glitkalkulilo tute ne estas falsa frukto. Ni esprimu respekton por la historio de teknika matematiko.
Falsaj fruktoj abundas nuntempe en nia granda mondo. Ni tamen volas trovi la plej bonajn verajn fruktojn de homa vivo.
Studado en la Centro de universitatoj en urbo Pori estas iom varia en espero kaj progreso. Estas iom da misaventuroj sed kelkfoje ankaŭ iom da lumradioj. Universitato de Tampere estas malproksime, kaj nur iom ĉeestas.
Unu problemo de universitata studado tamen jam ŝajnas malpli granda, probable solvebla. Temas pri deviga projekta laboro. Ĝi longe estis nur unu granda demandosigno. Hidraŭliko estus verŝajne por miaj magraj ekonomiaj rimedoj neeble multekosta projekta laboro.
Hidraŭliko estas tekniko por la granda mono. Eblas tamen iel kombini la projektan laboron kun la diploma laboro. Mi kredas ke eblus dum la projekta laboro sin ekzerci por la diploma laboro. La temo povus esti ekzemple en areo de elektroniko. Elektroniko estas mia vera eduka fono kaj ĝi estas pli malmultekosta alternativo ol pezaj laborilaj maŝinoj.
Pli akurate mia ideo estus multaj Raspberry Pi 3 komputiloj kun picamera -fotiloj kune, konektitaj per Ethernet-kabloj kaj alia necesa ilaro. La celo estas malmultekosta kaj bona maŝina vidkapablo. ROS aŭ Robot Operating System kaj eble OpenCV (malfermita Computer Vision) programo estus uzitaj en la projekto. Eble mi direktigus la fotilojn per elektraj motoroj kaj Arduino Uno kartoj. Stereoskopa vidkapablo por RPi-komputilo, 3D -modeloj de objektoj el fotoj, vidkapablo en mallumo per IR-LEDoj ... eble?
Ĉi tiu estas nun provizore nur aro da ideoj, sed se mi ricevas aprobon kaj konsenton de grandaj sinjoroj de universitato, mi komencos pli seriozan planadon de projekto. Fakte mi volus ankaŭ poste konstrui la diploman laboron sur ĉi tiu sama bazo.
Aŭtomatigo min interesas, sed mi certe ne volas anstataŭigi homaron per robotoj. Mi nur volas fortigi la homaron. Mi volas proponi pli da eblecoj, pli la kapabloj por la civitanoj. Maŝinoj servu niajn civitanojn, kaj ne kontraŭe. La celo ne nova tekniko devas esti por plibonigi la cirkonstancojn de homa vivo, ne male.
Principe la projekta laboro estus grupa laboro. Mi ne tre multe ŝatas laboron en grupo, se tio ne estas tute nepra pro la grando de tasko. Relative malgrandaj taskoj de skolo ne estas tiaj ke grupa laboro estus racia kaj utila. Certe mi akceptas kunlaboranton por mia projekta laboro, se iu tion volas, sed mi volas progresi en mia projekta laboro laŭ miaj propraj eblecoj kaj laŭ miaj propraj bezonoj al miaj propraj celoj, en mia propra takto kaj laŭ mia propra stilo. Mia ideo, mia ilaro, do sekve ankaŭ miaj reguloj. Temas ja finfine pri ekzameno kiun oni certe devas efektivigi sole.
Ĝenerale oni uzas grupan laboron en skoloj en kreskiga kaj eduka intenco, laŭ ia patosa kaj altfluga pedagogia aŭ ideologia motivado. La vera bezono por laboro en grupo tamen tute ne baziĝas al io ideologio, sed la baza kialo estas la hasta horaro. Unu laboristo ne kapablus produkti la pretan produkton sole tiel rapide. Tial oni devas partigi la laboron al multaj partoj kaj uzi multaj homoj por efektivigi la partojn de laboro. Se unu laboristo kapablas sole plenumi la taskon laŭ horaro, ekzistas ja nenia vera bezono por grupa laboro.
Maldekstre ni vidas foton el la interno de komerca centro de "Puuvilla" en Pori. Certe ĝi estas subtila kaj certe oni bezonas komercon, sed mi ne povas vidi komercon kiel la plej grava homa aktiveco. Tio antaŭe estis parto de malnova kotona fabriko "Porin Puuvilla". Nun ĝi tamen estas multe pli moderna. Ne eblas trovi lokon por la tuta komerca centro en nur unu simpla foto.
Jes, komerco certe havas sian rolon ankaŭ en nia propra malgranda mondo, la kara civito Mueleja Insulo. Ne eblas produkti ĉion mem. Nia propra agadkampo tamen estu tekniko, bona scipovo kaj povoscio.
Mi estas nun sufiĉe esperiga pri la estonteco. Multaj malfacilaj demandoj restas, sed ekzistas ankaŭ kelkaj bonaj eblecoj.
Dekstre ni vidas industrian "Leddar"-sensilon LED-S-45-21 de universitato. Ĝi funkcias per nevidebla IR-lumo, mezuras distancon (ekzemple kelkaj metroj) kaj direkton al objektoj (ekzemple angulo proksimume 20° el orta direkto). Estas taŭga laborilo por grandaj robotoj. Kredeble ĝi estus tro multekosta por nia propra malgranda nacio.
La "Leddar"-instrumento funkcias per iom granda frekvenco, laŭ mia memoro 100 kHz. Ĝi ne estas sentema por alia ĝena lumo. Ĝi funkcias bone en tre variaj cirkonstancoj. Kredeble la ideo estas ke ĝi perceptas bone sian propran IR-lumon de granda frekvenco en la aro de alia lumo kaj kapablas mezuri la tempon kiu pasas por la el objekto reflekta IR-lumo por reveni.
Mi kuplis elektran fonton por la optika sensilo per du dratoj. Tensio +12 voltoj en la viola drato kaj tero en la verda. Signalo por komputilo iras tra USB-konektilo.
Niaj propraj teknikaj solvoj devas esti pli simplaj, pli malgrandaj kaj pli malmultekostaj.
Certe la trategmenta sunhorloĝo ankoraŭ estas bona ideo. Ankaŭ granda astronomia horloĝo estas fajna ideo en principo. Astronomie motivaj strukturoj estos por eterne tre pompa kaj luksa ideo. En praktiko tamen nur simpla kaj malmultekosta nun eblas por mi. Pli da mono alportus pli da eblecoj.
Ni do provizore ne konstruos la pompan "FinnHenge" monton, kiu lasus la famegan britan "Stonehenge" en sia ombro. Estus tre fajne vivi en domo kiu samtempe estas granda sunhorloĝo, sed tio estas provizore nur distanca revo.
Lumo kaj ombro estas mirinda afero. Mi amas lumon kaj ombron. Se mi estas infano de lumo aŭ infano de mallumo, tion mi ne scias, sed lumo tamen estas malmultekosta kaj libera por ĉiuj. Longe vivu senpartie, simetrie kaj proporcie ambaŭ la lumo kaj la manko de lumo!
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |