<<

#175 ; La Piceo de Ulvila en la centro de urbo Pori

>>

En la antaŭa artikolo #171 ni jam renkontis la memoraĵan Kverkon de antikva Teljä. Proksime al Kverko de Teljä situas la apude fotita memoraĵa Piceo de Ulvila en la centro de urbo Pori.

La memoraĵa ŝtono de tiu piceo de Ulvila estas en multe la sama stilo kiel la ŝtono por la kverko de Teljä. Ĉi tie oni tamen mencias la komunumaj viroj de Pori kaj Ulvila, anstataŭ la pli distancaj homoj de Kokemäki. Kaj oni citas ke la piceo estas por la memoro de antaŭaĵo de urbo [kredeble ĉi tie signifa Ulvila/Pori]. Do la urbo Ulvila estas pli loka afero ol la pratempa komerca loko Teljä.

Ankaŭ la piceo estas plantita en la jaro 1958 kiam la urbo Pori atingis la respektindan aĝon 400 jaroj. Kaj certe la jaro 1958 estas notinda ankaŭ pro tio ke tiam mi naskiĝis.

Certe Ulvila estas jam denove urbo, kvankam ĝi perdis la rajtojn de urbo pli ol 460 jaroj antaŭe.

Estis iom malfacile foti bonan foton de piceo. La Suno brilis kaj la ĉielo estis hela sed parto de piceo restis en ombro.

Mia vera propra hejmloko ja ne estas ĉi tie, sed certe mi respektas historion de Finnlando kaj la memoron de antikva urbo Ulvila.

Piceo estas por mi multe pli bone konata arbo ol kverko. Kverkoj ne kreskis en mia iom norda hejmloko, Ostrobotnio. Eble la klimato estis tro malvarma aŭ la tero tro senfrukta. Aŭ eble ambaŭ alternativoj pravas.

Arbaro estis grava objekto en mia frua vivo. Mi vivis en mia infaneco kaj juneco multaj gravaj jaroj meze de arbaro. Kaj certe mi nun vivas meze de arbaro ĉi tie en urbo Pori, Vähärauma, Tekunkorpi. Tial la apude fotita luda dometo de lokaj infanoj ĉe subĉiela sporta vojeto ĉi tie en urboparto Vähärauma ŝajnas iel hejma kaj komforta.

Ĉu oni tamen kapablas vivi nur simplan vivon en agrabla arbaro? Certe nuntempe oni devas havi interrilatojn kun iom pli ol nur amuze kurbaj trunkoj de arbo kaj sekbranĉoj de arbaro. Oni nome devas labori per komputilo, aŭ almenaŭ lerni aŭ hipokriti.

Nura komputilo tamen ne sufiĉas. Oni bezonas ankaŭ bonaj programoj. Por malriĉa studanto la problemo de bonaj programoj ofte estas ke ili estas tro multekostaj. Ekzemple la matematika programo Matlab estas multe uzata en la universitato. Eblas ĝin uzi senpage dum studado, sed kion oni faru post universitato? Ĉu la tuta laboro por lerni uzi la grandan programon estos perdita se oni ne trovas laboron?

Bonŝance ekzistas la libera, senpaga, sed kun Matlab laŭ reklamo pli ol 90% analoga programo GNU Octave. Tion mi lernis dum universitata kurso de "Machine Learning". La programo Octave estas iom granda, sed Matlab estas eĉ timige masiva kaj sendube kreskas plue. Temas pri tre komplika kaj forta programo. Bedaŭrinde nia inĝeniera mondo estas komplika.

Alia libera kaj facile uzebla komputila programo por matematikaj "Linear Programming" -taskoj estas LPsolve . Ĝi estas angle nomita "Mixed Integer Linear Programming (MILP) solver". Tion programon mi renkontis en la finnlingva kurso kies nomo povus esti angle "Operation Research" kaj la instruisto de kurso sendube parolus tre bonan anglan lingvon se tio estus bezonata.

Bonŝance ekzistas kelkaj bonaj senpagaj komputilaj programoj haveblaj en la komputila reto. Kapitalismo ankoraŭ ne venkis tute. Ankoraŭ restos iom da bona espero por la malriĉa homaro. Mi certe volas favori liberaj kaj senpagaj programoj. La programoj estu senpagaj en nia lando.

Naturo estas por ni grava afero, sed oni ne povas vivi sole per arboj kaj herboj. Ni bezonas teknikon, sed nia propra tekniko estu komprenebla kaj nefermita. Tekniko estas por la tuta homaro. Komputilaj programoj mi vidas kiel parto de tekniko. La tekniko kun komputiloj kaj programoj apartenas por civitanoj. La scipovo kaj povoscio de homaro ne povas esti nur la privata havaĵo de grandaj entreprenoj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)