<<

#174 ; Venu vintro, mordu nin frosto, neĝo falu sur tero, ni elportos

>>

Jes, la venonta vintro nin ne detruos. Ni estos ege fortikaj kaj toleremaj. Aŭtuno ne povos elĉerpi nian vivforton. Ni nur kantetas por la malvarma regno kaj fortaj ventoj. Ni jam vidis multe pli malbonan. Ni jam scias ke eblas saviĝi viva kaj trasukcesi malgraŭ la malfacilaĵoj.

La granda mondo estas sendiskute senracia kaj erara. En Finnlando la politikistoj kaj burokratoj volas obtuzi la liberecon de vorto. Ĉu la finna popolo ne estas sufiĉe bona por la leĝdonantoj de Finnlando? Ĉu la origina finna popolo havas eraraj kaj maljustaj opinioj? Ĉu la devenaj civitanoj de Finnlando malpravas en sia propra afero?

La opinioj de ordinaraj civitanoj neniam povas esti eraraj. La rektanimeco de ordinara popolo estas la plej alta valuo. Se la leĝo de lando estas alia ol la nocio de juro por la ordinara origina popolo, la leĝo estas erara, difekta kaj oni devas ripari la leĝon. Oni nome ne povas ripari la popolon.

La nesto de formikoj en la apuda arbareto aperas nun relative bona, kiel la apuda foto indikas. Venu vintro, la formikoj espereble trasukcesos.

Mi unue ne havis fortoj por kolekti pingloj de pino. Mi tamen observis ke iu denove difektigis la neston kaj tial mi decidis reen iom protekti la formikojn, por helpi por ripari la difektojn de nesto.

Mi ja ne estas formiko kaj mi ne kapablas konstrui la neston same kiel formiko, sed mi povas proponi la konstruan materialon.

Ni estos atentemaj. Se iu reen difektigas la neston de formikoj, ni elmetos multe da nova konstrua materialo por niaj sespiedaj insektaj amikoj. Ni malgrandaj nacioj, ni devas batali kune kontraŭ la minacoj de malbona mondo.

La malgranda ZYXEL, rapida Ethernet konektilo kun 5 portaloj, povas esti la futuro de nia malgranda nacio Mueleja Insulo. La kosto estis nur 35€ sed la promesoj de estonteco estas ege grandaj.

Nia kara nacieto certe bezonas propran komputilan reton kaj ĉi tio povas esti la komenco de io grandega.

Komunikado inter komputiloj estas interesa temo. Mi iam pensis kiel konstrui propran simplan kaj malmultekostan solvon por komunikado, sed ekzistas jam pretaj malmultekostaj solvoj. Propra solvo sendube estus en praktiko pli multekosta kaj ankaŭ pli malrapida.

Torditaj paroj de konduktiloj estas sufiĉe bona decido. Mi ja ne konstruas solvoj por la plej malfacilaj industriaj cirkonstancoj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)