<<

#173 ; Jam unua duono de duono de lasta studjaro, espereble

>>

La aŭtuno certe estas hasta tempo, sed ni bone notu ke fakte ia vojkolono estas nun atingita. Duono de aŭtuna semestro nome jam pasis en la universitato.

Ni nun nin preparu por la alia duono de unua duono de studjaro. Ni firme daŭrigos pluen sur la vojo de studado. Espereble mi atingos ekzamenon dum ĉi tiu studjaro. Espereble mi estos oficiale diploma inĝeniero dum la venonta somero 2020.

Oni eble povus demandi pri la praktika signifo de multa studado. Ĉu vere eblos labori? Ĉu mi fariĝos pli bona homo tra tiun ĉi vojon?

Tute nova laboro ne estas tre verŝajna en mia aĝo de 61 jaroj. En Finnlando ne valoras por viro esti tro maljuna. Vulgara moro de lando Finnlando estas diskrimini maljunaj en labora vivo. Studado tamen estas la sola prudenta vivo.

Ĉu la urbo Pori estas la plej bona loko por vivi? Ĉu ĝi estus ekzemple la ideala situo por establi propran firmaon kaj komenci labori por mi mem? Probable la sola ebleco por oficiale labori nome estus labori por la propra firmao, se estus ekonomie eble.

Pori tamen ne estas mia naskiĝejo. Mia vera hejmo estas en Suda Ostrobotnio. Se mi vere havus la iom grandan monon por establi novan firmaon kaj por vere labori sukcese, prefere mi laborus en mia hejmloko.

Aŭ eble mi volus studadi kaj labori en la pli granda urbo Tampere? Ĉi tiuj tamen estas nur senŝarĝitaj revoj kaj iluzioj. Fakto de vivo estas ke nun mi vivu nur en la urbo Pori.

La situacio de urbo Pori ne estas tre bona. La etoso estas plejparte iom trista ĉi tie. La ekonomio kredeble kreskas pli bone en pli grandaj urboj, ekzemple ĉe Helsinki, la ĉefurbo. Mi tamen ne volas vivi tie.

Ni tamen ne zorgu pri la ekonomio. Tre malmulte restas por ni malgrandaj civitanoj por fari por la gajno de ekonomio.

Mi tamen volas mencii ke miaopinie ni bezonus ekzemple bonan propran planetarion en Pori. Certe estas tre malfacile multe riĉiĝi per propraj komercaj ideoj.

Trategmentaj sunhorloĝoj per speguloj kaj granda astronomia horloĝo estus ankaŭ tre esperindaj. Ekonomia rezulto tamen apenaŭ estus pozitiva. En la nuna mondo, en la cirkonstancoj de tutmonda komerca imperialismo, ĉio ja devas esti ekonomie tre produktema aŭ alie ĝi estos tute neebla.

Jes, estas aŭtuno, venos vintro. Venos la nova jaro 2020, tre bela jaro, bone sona jaro.

Mi ankoraŭ ne aŭdis pri la fino de mondo dum la jaro 2020, ĉu ne estus bona jaro por tio? Estis ja tre favorata kaj kontentiga fino de mondo ekzemple dum la jaroj 2000 kaj 2012.

Eble la homaro ne plu havas tempon por zorgi pri la fino de mondo? Ni ja havas jam la konstantan histerion kaj teruran angoron pri la monda klimato, pri la meza temperaturo de mondo. Tial ni eble ne plu havas liberaj rimedoj por zorgi aparte pri la fino de mondo?

Mia propra labora kampo estus konstrui la civiton Mueleja Insulo. Studado tamen postulas multe da rimedoj. La vera ekonomia potencialo por konstrui la civiton fakte ne ekzistas. Kion mi do faru?

Ĉar mi ne volas zorgi pri la fino de mondo kaj pri la klimato, mi bezonas ion alian okupon.

La sveda lingvo estas bela kaj iam oni eĉ trovas libroj en la sveda lingvo. Estis nome iom da sveda aktiveco en Pori, ekzemple "Svenska klubben i Björneborg". Tio tamen ne sufiĉas por mi.

Mi certe estas nenies sklavo kaj nenies granda sinjoro, sed mi bezonas trovi tute aliaj vojoj ĝis prudenteco ("Vägar till visdom").

Jes mi devas trovi mian propran solvon. Mi devas konstrui mian estontecon mem.

Ekzistas kelkaj bastonetoj kaj frapiloj por konstrui, kiel apuda foto montras.

Tiuj estas nur superfluaj partoj el tranĉtabuletoj kaj aliaj lignaj partoj kiujn mi uzis por konstrui ujoj por propraj aparatoj.

Ili tamen servu kiel simbolo de pli bona futuro de nia malgranda nacio. Ni decidu ke la venonta jaro 2020 estos bona jaro.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)