<<

#172 ; Amuzaj artistaj travivaĵoj en la Kamero de Arto

>>

Estas malgranda artista ekspozicio en la ĉefa biblioteko de urbo Pori. Estas artverkoj faritaj de Arta Skolo de Pori. Kredeble la artistoj de skolo estas relative junaj.

La rezultoj de koncernaj lokaj amatoraj artistoj estas tiel bonaj kaj interesaj ke mi ne povas ilin ne prezenti iom ĉi tie, kvankam ili certe ne estas ia produkto de nia propra nacio Mueleja Insulo.

Fakte la konstrua laboro de ekspozicio ankoraŭ daŭris post ĉi tiu fotado. Eble mi do poste aldonos kelkaj fotoj pli? Ĝi ne estas nur statika ekspozicio de pentraĵoj kaj aliaj senmovaj objektoj. Oni aranĝas ankaŭ plian aktivecon ĉirkaŭ la sama temo. Ŝajnas esti eĉ tuta aro da diversaj aktivecoj.

La artverkoj temas pri Harry Potter filmoj. La titolo de apude fotita arta ekspozicio estas finne "Taidekammio" aŭ esperante Arta Kamero.

Kredeble junaj knabinoj tre multe ŝatis pentri la apudan bildon de bela vira instruisto de magio en la skolo de magiistoj. Mi vetas ke ili estis ĉiuj enamiĝaj por tiu aktoro de filmo.

Stilo de tia arto nepre estas iom ludema kaj petolema. La filmoj ja estas fabelaj en enhavo. Iom timiga kaj mistera atmosfero estas tute konvena por filmoj pri magio kaj sorĉistoj por infanoj.

La Arta Kamero ne estas nur titolo de ekspozicio. Oni sukcesis konstrui kredeblan kameron en la ekspozicia loko de biblioteko.

Divenu kiu estas la bone lumigita persono en la centra bildo de kamero? Sendube la celo de amo de multaj artistaj knabinoj. Li tamen fakte ne estis tre bona sorĉisto, se mi bone memoras.

Granda araneo ĉe la plafono kredeble estas centra figuro el almenaŭ unu Harry Potter filmo. Finne ĝia nomo estis HÄMÄKÄK, kiu estas ia ludema formo de finna vorto por araneo, "hämähäkki".

La filmoj ja estis intencitaj plejparte por infanoj kaj eble tial la nomoj de multaj estaĵoj estas tradukitaj. Kredeble la celo estis krei amuzaj nomoj. Jes mi konfesas, mi vidis preskaŭ ĉiuj Harry Potter filmoj, kvankam mi ne estas juna.

La tekstoj estas iom ludemaj kaj ili enhavas intencaj misskriboj, kredeble en amuziga celo. En la apuda bildo estas ia serĉa anonco en policista stilo pri Dobby, la originala malgranda estaĵo. Laŭ la serĉa proklamo la plejparte honesta Dobby ŝtelis la okulvitrojn de Harry Potter.

Estas tamen iom malfacile por kredi ke Dobby vere estus tre rapida kaj agresema (laŭtekste "akresema") kiel la proklamo asertas. Miaopinie Dobby ĉiam esprimis altan moralon kaj bonan reputacion, kvankam li estis sklavo. Lia interna animo estas multe pli bela ol lia ekstera aspekto.

En certaj religiaj rondoj la Harry Potter -filmoj ne ĝuis tre grandan favoron. Iuj ekstreme religiaj homoj opiniis ke la filmoj estas malbonaj por malgrandaj infanoj, ke la filmoj kondukas infanoj al herezaj vojetoj.

Mi tamen ne kredas ke tiuj filmoj povus esti danĝeraj por infanoj.

Ĉu iu rigardas amuzan filmon por konstrui sian mondkoncepton sur tiu bazo? Mi ne kredas. Distraĵo estas nur por inspiri kaj distri la animon.

Mi memoras vere timigaj kaj teruraj malnovaj fabeloj el mia propra infaneco. Kompare kun Harry Potter filmoj oni povas nur miri la grandan socian tumulton pri la relative senkulpaj filmoj.

Konvenas kun la stilo de filmoj ke ekzistas perono 9 kaj 3/4 por magiaj vojaĝantoj. Ĉi tie ni kredeble vidas la multajn kofrojn kaj valizojn de junaj sorĉistoj sur la perono kie ekiros la trajno ĝis "Tylypahka", kiel la nomo de skolo estas finne. Normalaj homoj ne havas eniron por ĉi tiu perono, nur sorĉistoj. Kredeble la numero de perono estas escepte ne entjero tial ke normalaj homoj ne rimarku ĝian ekziston.

La muro en la foto ŝajnas malnova brika muro, sed fakte tio estas nur papera tapeto kio estis kolorigita kiel brika muro.

La unua Harry Potter filmo estis tre infana kaj naiva, eĉ laŭ mia gusto. La stilo certe aliiĝis kiam la aktoroj de ĉefaj roloj iom maljuniĝis.

Filmoj estas kolorigita realo. Certe la bona arto produkti bonaj filmoj estas admirinda povoscio. Filmoj povas kaŭzi ke la realo ŝajnas alia.

Mi volas tamen atentigi ke eblas bone ĉarlatani ankaŭ per normalaj fotoj, eĉ se oni tute ne aliigas ilin. Foto montras nur sian propran enhavon. Kio estas ekster la foto? Ĉu la foto rakontas la tutan veron, au ĉu ĝi lasas ion esencan ekster la vidangulo? Ekzemple la apuda foto estas fotita en la biblioteko de Pori kie trajnoj tute ne veturas.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)