<< | #171 ; Mi neniam estos verkisto sed tamen heroo de vivo |
>> |
Oni eble povus diri ke la nomo de antikva antaŭaĵo de urbo Pori estis Teljä. La finna popolo ankoraŭ memoras tiun malnovan komercan lokon ekzemple en nomoj de kelkaj lokoj, kvankam mi kredas ke tre malmulte da konkretaj artikloj restas.
La situo de tiu notinda antikva komerca loko Teljä estis ĉe la bordo de maro antaŭ longe. Nuntempe la maro estas iom pli distanca ĉar la tero ankoraŭ leviĝas el maro en la okcidenta marbordo de Finnlando post la glacia epoko.
Sube estas fotita
Apude estas ankaŭ foto de aliĝa memora ŝtono por la kverko. La kverko estas proksimume same aĝa kiel mi mem. Oni nome plantis la kverkon en la jaro 1958. La iom malfacile legebla teksto de memora ŝtono atestas:
Mi mem ne aprezas komercon tre multe, sed sendube komerco jam estis grava afero por la antikvaj finnoj dum la ora epoko de komerco en Teljä.
Fakte la situo de antikva urbo Teljä estis ĉe la nuna urbo Kokemäki. Mi kredas ke la pli proksima antaŭaĵo de urbo Pori estis la iom pli juna urbo Ulvila, kiu ricevis oficialajn rajtojn de urbo en la jaro 1365 kaj kiun la urbo Pori preterlasis en 1558, 400 jaroj antaŭ mia naskiĝo. Ni estis tiam ankoraŭ la orienta parto de Svedujo.
Certe komerco ĉiam havas sian propran rolon en nia mondo. Mi nur volus akcenti tion kiel grave estas ke ni mem produktu kiel eble plej grandan parton el tio kion ni nepre bezonas. Ni ja ne volas dependi tre multe de produktoj de distancaj fremdaj landoj. Ni ja volas akcenti la signifon de nia loka mondo, nia loka kulturo kaj niaj propraj lokaj valoroj.
Mi konfidas al bonaj malnovaj bazaj valoroj. Parte la mondo de ideoj estas nuntempe jam erara kaj erariga. Mi kredas ke iuj el la plej novaj leĝoj en Finnlando ne estas kunigeblaj kun la nocio de justeco por la ordinara finna popolo. Ekzemple tiel nomata "kolera parolo" estas oficiale krimo. Miaopinie kolero devas estis baza rajto en ĉi tiu freneza mondo.
Eble bizare, sed penslibereco, vortlibero kaj libereco de opinio ŝajnas jam minacita en Finnlando. Tradicie oni opiniis ke en Finnlando estas libereco de pensoj kaj vortoj, sed politikistoj kaj burokratoj volas nuntempe decidi pri la opinioj de popolo. Antaŭe ne ekzistis "malĝustaj" opinioj, sed nuntempe oficiale evidente jam la situacio estas alia.
Ĉiuj opinioj tamen estas opinioj, ĝustaj opinioj, egale bonaj kaj korektaj. Mi ŝatas miaj propraj opinioj kaj miaj propraj opinioj estas la plej bonaj por mi, sed mi certe tute ne asertas ke opinioj de aliaj estus absolute eraraj aŭ falsaj. Tiuj fremdaj opinioj nur ne estas miaj opinioj. Kredeble ili tamen estas tute korektaj opinioj por tiuj aliaj homoj.
Ĉinio ne estas nuntempe mia favorito. La firmao Huawei eble spionas nin? Mi devas tamen konfesi ke la apude fotita nova brakhorloĝo estas interesa.
La mateno estis iom frosta kaj tial la reklamo eble ne aperas kiel eble plej bela.
Mi kredas ke la horloĝo indikas almenaŭ tagon kaj monaton, temperaturon de aero, tagon de semajno, nombron de paŝoj kaj takton de koro, aldone al horoj, minutoj kaj sekundoj. La ciferplato eble havas 24 horoj. Tial oni vidas tuj ĉu estas mateno aŭ vespero. Ŝajnas ke oni bezonas ŝargi la akumulatoron de tiu brakhorloĝo ĉiu dua semajno. Espereble io mezurilo indikas la bezonon de ŝargado.
Ĉu la komunistaj politikistoj en Pekino jam ricevos informon eĉ pri la batado de koro en la dekadenca kapitalisma okcidenta mondo?
Miaj zorgoj fakte estas iom pli malgrandaj ol tio. Lastatempe mi konstruis plejparte lignan ujon por la 5" montrilo de Raspberry Pi 3. Tion projekton mi komencis en artikolo #167. La laboro ankoraŭ ne estas preta. Eblas tamen bone uzi la komputilon.
Mi kolorigis la origine blankan supron de ujo en iom militarisma stilo. Mi uzis nur akvofarboj. Ĉu do temas pri komputilo por la batala kampo, komputilo por peza militservo? Certe ne, tio malpeza komputilo estas intencita por facila interna uzo.
Hela koloro de uja rando ne estas bona kiam mi rigardas ekzemple la aventurojn de masiva privata detektivo Nero Wolfe en la reta Internet paĝaro youtube.com. La malgranda 5-cola montrilo nome estas iom obskura.
Kiam mi rigardas filmon, mi volas vidi la filmon. Tiam la rando de montrilo ne tre multe min interesas.
Filmoj Nero Wolfe estas tre bonaj miaopinie, bonaj koloroj, interesaj bildaj anguloj, distraj individuaj personoj. Antaŭe kiel junulo mi legis kelkaj libroj pri Nero Wolfe, interesaj krimaj libroj. Mi kredas ke temas pri la 1940aj aŭ 1950aj jaroj en Usono.
Cetere la baptonomo de Nero Wolfe, la antaŭnomo "Nero" signifas "geniulo" en la finna lingvo. Estas do facile por finnoj por kompreni ke li estas la plej bona privata detektivo en la mondo.
Mi devas tamen jam konfesi ke nur malofte mi plu ekprenas libron por ĝin vere legi, kvankam mi certe multe respektas librojn. Mi havas nuntempe tiel multe da aliaj projektoj por plenumi.
Certe nia mondo daŭre ŝanĝiĝas.
Oni povus eble demandi ĉu la nova mondo eĉ plue bezonas ordinaran parton de homaro? Aŭ ĉu la nova mondo estas nur por robotoj kaj por la granda kapitalo?
Ekzistas ja multe da kialo por zorgo. Ordinaraj civitanoj havos malfacilaĵoj por trovi sian propran lokon en la nova mondo. Ni tamen estu optimismaj. En nia propra malgranda mondo civitanoj estas la plej gravaj, pli gravaj ol mono. Ni volas kaj povas esti la herooj de nia propra vivo.
...
Mi ja estas nenia muzikisto kaj tute ne komprenas klasikan muzikon profunde, sed ...
Poste mi volas ankoraŭ aldoni pri la loka majstro-komponisto, profesoro Selim Palmgen ke li fakte naskiĝis tre proksime al la loko de sia nuna supre fotita statuo en la parko en la centro de urbo Pori.
La apuda foto prezentas la memoraĵan ŝildon, kie kredeble estas bildo de lia malnova ligna naskiĝa domo. Nune la pli granda domo en la sama loko certe estas tute alia, pli moderna.
La Selim Palmgen -societo volas afable rememorigi nin en la memoraĵa ŝildo el jaro 1995, ke la almenaŭ loke fama komponisto naskiĝis 16.02.1878 en la domo kio antaŭe situis ĉe tiu sama loko.
Mi estas certa pri tio ke la fantomo de Selim Palmgen estas kontenta en la centro de urbo Pori, kvankam lia naskiĝa domo ne plu ekzistas. Li havas tie sian propran statuon, sian propran memoraĵan ŝildon kaj kredeble ankaŭ sian propran straton. Li havas sian propran societon kaj kredeble lia muziko bone vivas en Finnlando. Li ripozu kaj kuŝu en paco.
Kaj certe fine
KVERKO DE TELJÄ
kiun, kiam Pori fariĝis 400 jara
1958, komunumaj viroj de Kokemäki
kaj Pori plantis por la memoro de
fora antaŭaĵo de urbo
Apropå Selim Palmgren
..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo