<<

#170 ; Aŭtunaj veteroj jam vere alvenis por Finnlando

>>

En oktobro mi sentas malvarmon unua fojo post somero. Al mi facile frostas la fingroj, eble pro malbona sangocirkulado. La malvarma aŭtuno fine alvenis. La fortaj aŭtunaj koloroj konkeris nian pejzaĝon.

Mi devas tre diligente studadi en universitato dum ĉi tiu studjaro por atingi ekzamenon de diploma inĝeniero. Tial mi kredeble skribos ĉi tie pli malofte ol antaŭe. Belaj fotoj tamen kolektiĝis en mia fotilo kaj mi volas ilin prezenti.

Mi ne konas fungoj de naturo bone. La apuda blanka-ruĝa aŭtuna aperaĵo tamen estas facila por lerni. Finne ĝia nomo estas "ruĝa muŝa fungo". Ĉu do muŝoj aŭ aliaj malgrandaj insektoj ĝin speciale ŝatas?

Kelkaj homoj kredeble kolektas fungoj de naturo por manĝi, sed ĉi tiun belulinon ili tamen volonte lasas resti en paco. Ĝi nome estas toksa.

Laŭ unu libro oni povus manĝi eĉ la ruĝan amaniton sendanĝere, se oni unue ĝin bone kuiras.

La ideo de kuirado de toksa fungo estas ke la veneno de fungo malaperos en longtempa bolanta akvo. Por kelkaj toksaj fungoj tamen eĉ la varmega bolanta akvo ne helpas.

Mi provis unu fojon en juneco kuiri tian toksan fungon. Mia kredo al la "presita vorto" estas iom solida, sed mia kuraĝo ne estis sufiĉe fortika por eĉ povi gustumi la rezulton. Oni jam en skoloj bone instruas ke la fungo estas toksa kaj tial oni ĝin evitu. Novaj manieroj ne estas tiel facilaj por adopti kaj proprigi al si en praktiko.

Mi ne manĝas fungoj libervole. Fungoj estas por mi la rubo de naturo. Eble ili estas iam belaj, sed ili estas nur kiel malestimindaj vampiroj kaj hienoj de herbejo.

Aceroj jam evakuis klorofilon el siaj folioj. Ili eble estas la plej multkoloraj arboj en urbo Pori. La tuta naturo sin pretigas por la malfacila sezono de venonta vintro.

Nun mi ne havas fortoj por daŭrigi pluen, sed ... ĝis alia fojo.

Jes mi daŭrigu la tekston. Somere mi promesis ke mi transportus pli da pingloj de pinglarboj al la formika nesto en la arbareto kiam la pinoj faligas siajn malnovajn brunajn pinglojn. Ili certe jam rezignis siaj malnovaj pingloj, sed la vetero estas malvarma kaj mi ne scias ĉu mi nun havus tiel multe da fortoj. Eble la viglaj kaj diligentaj formikoj elturniĝos per siaj propraj muskoloj, kvankam ili certe estas iom malpli viglaj dum malvarma vetero.

Alia trompita promeso koncernas farbokrajonoj. Mi ne desegnis per miaj tre multaj farbokrajonoj dum somero kvankam mi jam printempe havis kelkaj ideoj. Ĉu mi por la nova jaro 2020 faru la saman promeson?

Kion promeson mi trompu sekvanta? Mi promesis studadi, sed tion promeson mi certe efektivigos.

Inĝenieraj artoj kaj scioj estas tre valoraj, eĉ se ne eblas ilin uzi en labora vivo. Scipovo kaj povoscio estas varoraj eĉ se ne eblas efektivigi ilin en praktiko. Certe en labora vivo estus tre malfacile trovi vere interesaj inĝenieraj taskoj.

Inĝeniero ja ne estas iu sciencisto, kvankam ni studadas multaj sciencaj temoj en skoloj. Inĝeniero ne estas artisto. Inĝeniero ne estas inventisto. Inĝeniero plejparte uzas pretaj partoj kaj aplikas jam bone konataj kaj akceptitaj metodoj. Certe ekzistas kelkaj pli postulemaj inĝenieraj laboroj, sed nur malmultaj.

Kredeble la laboro de normala inĝeniero estas en praktiko teda kaj monotona. Multe da hasto kaj urĝo, multe da sociaj problemoj en laboro, sed nur malmulte da vere valora enhavo, intelekte pli defiaj taskoj.

Mi kredas ke la taskoj estus aŭ trivialaj aŭ tute neeblaj por vere efektivigi. Tial mi ne afliktiĝos kaj ploros se mi neniam ricevos veran laboron kiel inĝeniero. Ĉiuokaze mi estos prudenta kaj bona inĝeniero, respektinda viro de tekniko, kvankam jam iom maljuna.

Studado certe estas interesa okupo, sed la praktika laboro kredeble povus esti nur implika kaj simpla. Unu antagonismo plu por la vasta mondo de absurdaj konfliktoj.

La principoj de tekniko, la scienca bazo de tekniko kaj la bonaj spertoj, sanaj metodoj, ili tamen estas ĉiam tre valoraj, eĉ se ili estas malnovaj kaj nun ne uzitaj en praktiko.

Jaro 2020 sonas tre bela. Mi havas grandaj personaj atendoj por la nova jaro. Dum la jaro 2020 mi sentos min libera kaj forta. Eble mi eĉ transportos multe da brunaj pingloj de pino al la formika nesto en la apuda arbareto.

Ĉiuokaze la ŝtuparoj de Centro de universitatoj en Pori, la eksa kotona fabriko "Porin Puuvilla", estas por mi gravaj. Tiu estas malnova konstruaĵa desegnaĵo sur la muro de restoracio Sofia. Iom malfacila por foti bone, pro la rebrila vitra surfaco kaj multaj brilaj lampoj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)