<<

#169 ; Jes, jam pasis 61 longaj jaroj en mia vivo

>>

En fino de monato septembro estas mia naskiĝtago. Mi fariĝas jam 61-jara. Kiel donaco mi aĉetis por mi mem mezurilon de lumeco.

Kaj laŭ malnova finna proverbo "Ĝojo sen brando estas nur ŝajnigo". Botelo de brando en poŝo donas bonan senton de sekureco, eĉ se oni ne volas trinki. Eĉ 60% de alkoholo ne estas tiel multe konsidere mian tre altan aĝon de 61 jaroj. La fama Koskenkorva ja estis la hejmvilaĝo de mia patrino Armi en Suda Ostrobotnio en la komunumo Ilmajoki kaj tio fakto permesas por mi la rajton por gustumi alkoholon.

Lumeco estas grava kvalito. Min plej multe interesas la plej malhelaj cirkonstancoj kiam ankoraŭ eblas fari ion. Bedaŭrinde en urbo preskaŭ neniam estas tre malhele.

Lumeco de 1 Lux fakte ne estas tre malhela, almenaŭ se la ĉirkaŭaĵo ne estas nigra kaj sen reflekto de lumo. Normale eblas bone iri kaj veturi piede kiam la lumigado estas nur 1 Lux. Sendube tamen estas malfacile en malforta lumigado se la tero apud piedoj estas "nigra" kaj oni devas rigardi al relative helaj distancaj lampoj.

Mi havas ĉi tie sur mia skribtablo proksimume 50 Lux vespere kiam la Suno ne brilas. Iam mi sopiras pli da lumo kiam mi legas libron. Apuda lampo kapablas facile okazigi lumecon de multaj centoj da Lux, kiu tre bone sufiĉas por legi libron.

La mem lumigita montrilo de komputilo certe estas bone videbla eĉ en malhelo. La plejparte nigra klavaro de komputilo tamen povas esti malbone videbla en manko de ekstera lumo.

Bedaŭrinde la mezurilo ne povas mezuri la plej malhelaj lumecoj. Fotiloj laboras kiel iaj mezuriloj de lumeco, sed estas malfacile akiri akurataj mezuroj pri "natura" heleco. La moderna fotilo adaptiĝas al lumaj cirkonstancoj aŭtomate. La fulma lumo de fotilo ja estas alia afero.

La vendejo "clas ohlson" en la komerca centro de "Puuvilla" estas unu el la malmultaj vendejoj kie eblas aĉeti 3 mm maŝinaj ŝraŭboj kaj M3 ŝraŭbingoj. Normale 4 mm ŝraŭboj kaj M4 ŝraŭbingoj estas la plej malgrandaj en vendejoj.

Nuntempe mi ofte bezonas eĉ 2,5 milimetraj maŝinaj ŝraŭboj. Grando de ŝraŭbo tute ne estas sensignifa detalo por konstruisto. Konstruisto bezonas bezonaĵoj. Ŝraŭboj por ligno certe estas aliaj. Mi tute ne malestimas ŝraŭboj kaj ŝraŭbingoj. Ili estas grava inventaĵo. Ŝraŭbo sendube estas inventaĵo de inĝenieroj.

La studado daŭrigu ĝis infinito, en kaj ekster universitato. Mi jam konsumis multe da plumoj kiel la apuda foto atestas. Mi volas skribi sur papero, la tradicia stilo de studado. Mi estas viro de malnova skolo.

Propra roboto, kiel la sube fotita "TurtleBot" en la universitata centro de Pori, ŝajnas provizore iom tro ambicia aspiro, sed diploma laboro certe jam estas tuttempe en miaj pensoj. Mi volas eksameniĝi dum unu jaro.

La fotilo de Raspberry Pi estas esperdona aparato. La plej promesa kaj sufiĉe malmultekosta ideo nun ŝajnas du RPi-komputiloj kiuj laboras kune. Ambaŭ komputiloj havas propran fotilon. Mi volus foti pretaj stereoskopaj bildoj, do 2 bildoj de sama objekto el iom aliaj lokoj. Eblas determini la distancojn al sufiĉe proksimaj objektoj per stereoskopa bildparo kiam ni scias la distancon inter la fotiloj.

Antaŭe mi pensis ke oni bezonas ankaŭ du montriloj, se estas du RPi-komputiloj, sed eble unu montrilo estus sufiĉa por la du fotiloj se unu komputilo gvidas la alian per Ethernet-kablo kaj SSH & VPN estas en uzo. Mi ankoraŭ ne konas tiujn teknikojn tre bone. Multe da aferoj por lerni kaj eksperimenti.

Jes, lumo kaj lumigado estas interesa sed malfacila temo por trakti precize. Lumeco en naturo estas tre varia kaj malfacila por diveni. Estas iom malfacile taksi la lumon per propraj okuloj. La homa senso de lumeco tute ne estas rekta kaj objektiva. Niaj okuloj adaptiĝas bone al variaj cirkonstancoj.

Diversaj koloroj, rebriloj kaj speguliĝoj de lumo, ombro kaj obstaklo, malfacila tutaĵo por trakti objektive, precize kaj perfekte.

La malluma sezono eble donas eblecoj por propraj optikaj eksperimentoj. Lumo de Suno estas por mi traktebla nur en sunhorloĝo, prefere kun speguloj. Lumeco en rekta sunlumo estas multaj miloj da Lux, eĉ tra la vitroj de mia malpura fenestro almenaŭ 4000 Lux.

Eble mi povus mezuri en malalta vespera lumeco (multe malpli ol 1 Lux) la lumon kiun kelkaj brilaj LEDoj kaŭzas ekzemple en distanco de 10 cm?

Ni tamen volas kredi kaj konfidi al la estonteco de nia propra nacio Mueleja Insulo. Kaj certe mi studadas en universitato precipe por la avantaĝo kaj por la feliĉo kaj kiel eble plej bona prospero de nia propra nacio. Tion ni neniam forgesu.

Lokaj valoroj! Lokaj ideoj! Loka agado! Klimato estos kio ĝi estos, ni adaptiĝu kaj alklimatiĝu. Ni ne vane ploru la neeblan.

La batalo de vivo ankoraŭ kontinuas. Ni ripozu nur en Valhalla, la vera hejmo de ĉiuj nordaj herooj, kiam la batalo finfine estos finita. Ĝis tiu momento torente fluu la varma sango de niaj malamikoj, cindriĝu la loĝejoj de persekutantoj, spadoj kaj glavoj klaketu kune kaj akregaj sagoj flugu en aero tiel ke ili mallumigos la brilon de Suno. Vivo estas milito. Vivo estas batalo. Ni neniam kapitulacios. Ni tostu por nia propra sano, KIPPIS!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)