<< | #164 ; Ni ne zorgos pro niaj propraj klimataj enbataĵoj |
>> |
Se mi havus sufiĉan monon, mi tuj aĉetus por mi grandan aŭton kaj mi uzus ĝin senzorge, tute sen rimorso kaj pento. Mi sendube uzus multe da fosilia brulaĵo, dizelo aŭ benzino. Venu diluvo kaj eĉ la fino de mondo tuj post mia generacio! Tio ne plu estas mia problemo.
Mi nek scias la tiel nomitan "klimatan enbataĵon" de ĉi tiuj paĝoj, nek eĉ volas tion lerni kaj scii.
La nacio certe bezonus propran aŭton kaj propran domon, aŭ eble tiel grandan aŭton ke oni povus uzi ĝin ankaŭ kiel domo, por loĝi, vivi, ami, studadi, dormi, manĝi, ripozi. Estas tute eble uzi grandan aŭton ekzemple por kuiri kafon kaj por gustumi kukaĵoj sidante kun bona amikino apud tablo. Idilio de kafotablo en turisma aŭto.
La intenco de homa vivo estas nur vivi. Individuoj jam havas sufiĉe da zorgoj kiam ili ĉiutage batalas tra sia vivo. Ne povas esti tasko kaj devo de individuo por respondi pri la klimato de mondo. Kia perversa ideo.
La tradiciaj malnovaj bonaj valoroj kaj teniĝoj estas pli bonaj ol multaj saketoj plenaj da novaj ideoj.
La monon kaj la aŭton mi tamen ne havas. Mi povas nur revi kaj esperi pri pli bona persona kaj nacia ekonomia futuro.
Ŝajnas tamen jam klare ke la futura ekonomio de Finnlando ne estos tre favora. Oni ĝenerale atendas pri pli malbonaj tempoj. Baldaŭ ne plu kuraĝas konsumi normale eĉ tiuj homoj kiuj ankoraŭ havas laboron kaj monon. Kaj certe tio ankoraŭ plu difektigas la situacion ĉar la ekonomia postulo kaj mendado en la enlanda merkato disfalas.
La monato septembro eble estos ankoraŭ iom varma aŭtuna monato, sed la malagrable malvarmaj fingroj de frosto jam alproksimiĝas multaj spinoj kaj vertebraroj.
Mi ne plu provos publikigi miaj tekstoj sur la retaj paĝoj de universitata centro. Eble estis interesa eksperimento, sed mi opinias tiun forumon iom tro limiga. Mi havas ankaŭ cetere sufiĉe da aliaj tekstoj por skribi. Mia propra linio estas iom alia ol la linio de universitato. La universitato kredas kaj fidas al junularo, sed mi ne estas junulo.
La finna socio volas vivi ian "amerikan revon", sonĝon pri eterna ekonomia kresko kaj pliiĝo de vivnivelo, sonĝon pri eterna juneco kaj senlima feliĉo, sed la ĉiutaga realo de malriĉa popolo estas iom alia.
La propra nacio, impona celo. Batalo de vivo kaŭzas ke estas malfacile vere bone atingi tiun celon. Ekonomiaj malfacilaĵoj eble detenos por ĉiam la veran efektivigon de pompa nacia ideo. Por la politikistoj estas grave ke la popolo liberigu kiel eble plej malmulte da karbondioksido, sed normalaj vivrimedoj por malriĉa popolo ne estas tiel agrabla temo por pompaj burokratoj kaj grandaj ŝtatistoj.
Ĉu ni do detenu nian spiradon por produkti kiel eble plej malmulte da CO2 al la aero de grandaj sanktaj ŝtataj grandsinjoroj? Ĉu ni humile petu pardonon pro nia propra ekzisto? Ĉu ni subiĝe, submetiĝe kaj rezigneme hontu nian vivon? Ĉu ni humile hontu nin mem? Certe ne.
Ni ĝuos pri nia propra vivo. Burokratoj kaj riĉuloj ne posedas nian vivon. Inteligentaj inĝenieroj ne estas sklavoj de stultaj politikistoj. Anstataŭ ni estas herooj de nia propra vivo. Nia menso estas libera por vagadi sur ĉiuj kampoj de humanismo kaj tekniko. Ni trovos nian propran futuron. Politikistoj kaj burokratoj flaru la malbonegan odoron de feko.
Restas multe da libroj por legi, multe da taskoj por plenumi, multe da lernotaskoj por lerni, multe da belaj floroj por admiri.
Kaj certe ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |