<<

#163 ; Jam septembro, mia propra monato

>>

Kion pensas la malnova sed ankoraŭ vivanta papilio de varma somero ĉe la bordo de granda rivero, sur la malsekaj ŝtonoj de urbo Pori? Ĉu ĝi meditas pri la mallonga daŭro de sia propra vivo, aŭ eĉ pri la efemereco de ĉio vivo?

Ĉu ĝi havas firman religian konvikton, aŭ ĉu ĝi estas nur pagano, ateisto? Kien iras malnovaj, eluzitaj papilioj post morto?

Ĉu ĝi pensas pri la krueleco de naturo, pri la senutileco de ĉio? Ĉu ĝi supozas ke ĝi estus kiel tute nevidebla sur la plurkoloraj ŝtonoj?

Aŭ ĉu ĝi jam fiere sentas plenumiĝon de sia vivo? Eble ĝi estas malgraŭ ĉio kontenta je vivo. La Suno ja brilas kaj la vetero estas ankoraŭ varma. Multe da kultivitaj bone akvumitaj floroj tute proksima.

La frukto de siaj koksoj kaj lumboj eble jam estas sekura? Eble ĝi estas certa ke la infanoj daŭrigos ĝian laboron. Eble trankvileco plenigas ĝian menson.

La korpo de apuda senkapa morta sciuro sur asfalto en la urboparto Vähärauma supozeble ne plu pensas ion. Vespoj frandadas per ĝiaj generaj organoj. Ĉu ĝi eble estis honesta subtenanto de natura religio kiel mi mem estas?

Kredeble la sciuro mortis en trafika akcidento. Aŭto eble veturis super ĝia kapo. La malgrandaj sciuroj estas tre rapidaj kaj ege memcertaj, sed kelkfoje ili tamen eraras.

Fiere tamen rigardas la kapitano de pirata ŝipo al horizonto. Same fiere rigardu ni al la futuro, kvankam ni ne estas krimuloj.

Batalo de vivo estas reala. Nenia korfavoro ekzistas, sed ni tamen povas vivi honeste tiom kiom ni vivos, same honeste kaj kruele kiel malnovaj piratoj kaj korsaroj. Ni ĉiuj certe almenaŭ iom estas la forĝistoj de nia propra vivo. Ĉiuj ni kapablas fari propraj decidoj kaj rezolucioj, niaj propraj elektoj.

La monato septembro estas la mia. Mi estos 61-jara en fino de ĉi tiu monato. Studado ne estas sen problemoj, sed mi kontinuos. Mi estas fiera same kiel la statuo de pirato, kio ŝajnas esti la bildo de fama filma kapitano Jack Sparrow. Oni ne forgesu la gravan titolon kapitano.

Mi estas fiera pro la studado en universitato kaj mi estas fiera pro la sube fotita formika nesto. Mi havis ĉisomere certan rolon dum la konstruado de tiu nesto. Vidu la konusojn de piceo. Tre pompa nesto. Bona atingo.

Estis kredeble la lasta varma tago de somero kiam mi fotis la neston de formikoj, pli ol +25°C je la unua tago de septembro. La Suno vespere ankoraŭ lumigas la supron de nesto. Espereble la formikoj estas felicaj kaj kontentaj.

Multe restas por fari. Estos novaj tagoj, malvarmaj kaj iom varmaj. Estos frosto, pluvo, neĝo, vento, sunbrilo. Estos bonaj tagoj kaj iom da ne tiel tre bonaj tagoj.

Estos novaj papilioj, novaj vespoj kaj novaj sciuroj. Kaj certe estos multe da novaj diligentaj formikoj.

Kaj certe .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)