<< | #162 ; Jam komencos la aŭtuna sezono de nova studjaro 2019-2020 |
>> |
La pluka sezono por vakcinioj jam komencas en arbaroj. La ruĝaj iom acidaj sed bongustaj beroj baldaŭ estos maturaj kaj pretaj por manĝi. La somero estis iom seka, kvankam lastatempe jam iom pluvis. Multaj beroj de naturo, kiel ekzemple mirteloj, restis ĉijare iom malgrandaj pro sekeco de vetero, manko de pluvo.
La nivelo de akvo en la proksima lageto estas laŭ mia takso almenaŭ 20 centimetroj pli malalta ol normale ĉi tie en urbo Pori, urboparto Vähärauma. La fundo de lageto estas videbla ĉe la bordo de lageto kiel la suba foto montras. Iom da algo flosas en surfaco. Certe ekzistas iom da fiŝoj en la lageto kvankam ĝi estas sen kontakto kun aliaj akvaj sistemoj. Mi mem iam vidis malgrandaj timemaj fiŝoj ĉe la bordo.
Tie oni iam lasis hundoj naĝi, kvankam ĝenerale naĝado estas malpermesita por homoj en la grundakva areo kie oni povas preni puran trinkakvon. Fajrobrigado iam sin ekzercas en flosado kun speciala vesto en tiu lageto, ĉe la kontraŭa bordo, apud la pli granda vojo, supozeble sen haŭta kontakto kun la akvo. La hundoj fakte naĝas tie relative malofte. Mi vidis tie dum multaj jaroj nur kelkaj naĝantaj hundoj. Kaj surprize ankaŭ unu naĝantan nudan homon. La sinjorino sunumis ĉe ĉi tio bordo kaj la sinjoro naĝadis en la lageto.
Espereble estas nun facile por malgranda hundo por lerni naĝi en tiu malprofunda bordo dum varma vetero. Estas komforta hela sablo sur fundo en tiu loko. La fundo do portas bone. Oni multe promenigas hundojn en la najbara arbaro, sur la subĉielsporta vojeto. Por multaj homoj hundoj estas laŭ moderna diraĵo same gravaj membroj de familio kiel homoj. Mi ŝatas hundon se ĝi ne bojas, mordas kaj maĉadas min. Bedaŭrinde kelkaj hundoj ĉi tie ŝajnas opinii ke ili posedas la tutan arbaron.
La varma somero daŭras ankoraŭ. Oni eĉ prognozas escepte varman veteron por la fino de somero por Finnlando, eble eĉ pli ol +25°C da temperaturo ie kelkfoje? Oni eĉ parolas pri "Indiana somero" kiu kredeble signifas eksterordinare varman someran finon.
La floroj de somero estas ankoraŭ belaj kaj multaj burdoj laboras diligente sur kampoj. Nenio do ankoraŭ estas perdita.
Nenia paniko pro arbaraj brulegoj de Brasilo, kiujn mi vidis en novaĵoj. Tutmonda klimata ŝanĝo eble estas malbona afero por multaj, sed nenio restas por finnoj por fari. Finnlando tute ne povos savi la mondon. Pli grandaj landoj portu la respondecon. La estonteco estos kio ĝi estos, paniko ne helpas. Histerio pro klimato estas nur stulte kaj vane.
La usona aŭtoro Mark Twain iam diris ke "ĉiuj parolas pri la vetero, sed neniu tamen faras ion por ĝi". Bone, nenio estas por fari. Oni adaptiĝu kaj alklimatiĝu.
Estas jam tamen tre aktuala tempo por sin prepari por la postulemaj studadoj de aŭtuno. Praktike ne eblas por mi sin anonci por kelkaj nepraj kursoj de universitato, sed principe la lasta momento de normaj anoncoj jam ĉeestas. La universitato de Tampere (TUNI) estas en ioma procezo de modifo. Du aŭ tri altlernejoj en la urbo Tampere kombiniĝas al unu.
Mi selektis "Operations Research" kiel ekstra aldona kurso en la universitato. Ĝi estas ia branĉo de matematiko por servi la praktikaj celoj de ekonomia vivo. La temo estas interesa teorie, kvankam ĝi ne apartenas al mia nepra programo.
Mi fakte estas programisto laŭ malnova profesio. Teknikan programadon mi tamen ankoraŭ ne praktikis profesie. La malnovaj profesiaj programaj taskoj estis nur ekonomiaj kaj administraciaj, sed mi volas vidi min kiel honesta viro de tekniko. Mia vera fono de vivo estas en tekniko, mi estas jam inĝeniero kaj mi longe havis teknikon kiel hobio. Sekve tekniko estu mia profesio estonte.
Eblecoj de salajra laboro estas magraj, sed malgraŭ ĉio mi volas fariĝi tre bona diploma inĝeniero. Laŭ la origina - eble iom optimisma - plano mi devus ekzameniĝi dum la venonta studjaro.
Se tio ne eblos, mi devus kontinui studadon en la tute alia urbo Tampere, en la "kampus Hervanta", la teknika parto de universitato de Tampere. Ni kelkaj studentoj de aŭtomatigo en la Centro de universitatoj en Pori estas iom speciala kazo.
Normale oni certe povas studadi ĝis DI aŭ diploma inĝeniero en Pori ankaŭ dum pli multaj jaroj, sed ni kelkaj studentoj de aŭtomatigo reprezentas alian fakultaton, nome teknikan fakultaton, kaj por ni la reguloj estas aliaj ĉar Pori ne havas la fakultaton de tekniko.
Mi nur miras ĉu mi vere en praktiko kapablus transloĝiĝi ĝis Tampere. Estis jam sufiĉe malfacile ricevi loĝejon en Pori antaŭ kelkaj jaroj. Certe Tampere povus esti ankaŭ bona afero por mia propra futuro kaj samtempe por la futuro de nia nacio. Mi ne tre multe priĝuis pri la urbo Pori. Laŭ rezulto de popolopinia enketo la plej multaj finnoj volus prefere loĝi en la urbo Tampere.
Ĉio ne estas tre bone en mia vivo, sed ĉi tio verŝajne estas la sola kaj la lasta fojo kiam mi ricevas veran oficialan eblecon por studadi en universitato. Mi estos jam 61-jara dum venonta aŭtuno. Mi certe jam devas pensi pri la nepra diploma laboro de ekzameno kaj min prepari por ĝi. Mi intencas uzi ĉi tiun eblecon kiel eble plej bone. Nia fajna civito Mueleja Insulo bezonas bonaj inĝenieroj kaj mi certe volas esti unu el ili (fakte mi estas la sola civitano).
La futuro de nia propra nacio do ŝajnas ... eble ne tute perfekta ... sed sufiĉe bona. Mondo estas kruela loko de sanga batalo kaj severa konkuro, sed tion ni ne povas helpi. Vivo estas nur kruela ludo kaj nenio finfine saviĝos viva.
Optimisme ni iam trovos nian propran lokon kaj propran rolon en ĉi tio malbona mondo, malgraŭ la teruraj brulegoj kaj incendioj en la tropikaj arbaroj de Brasilo. Tiuj evidente kaŭzis severan migrenon por multaj finnaj politikistoj. Ni tamen estu prudentaj realistoj. Ni ignoru aferojn de Brasilo kaj ni sin koncentru en niaj propraj taskoj.
Lokaj valoroj, loka sinteno, loka agado. Brasilanoj zorgu mem pri la aferoj de Brasilo. Kaj ekzemple la imponaj kaj memŝatemaj germanoj bone memoru ke ili mem jam antaŭ tre longe bruligis siajn proprajn arbarojn al cindro. Ĉu ili do pretekste ke estus tute senkulpaj? La tre riĉaj G7-landoj certe bruligas multe da fosilia karbo kaj produktas vane kolosaj kvantoj da karbondioksido al nia komuna aero. Imperialismo de klimato, nova fenomeno.
Kaj certe ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |