<< | #160 ; Ĉu mi eble fariĝos kiel vintra LED-roboto? |
>> |
Mi havas malnovan grizan vintran palton. Sendube ĝi jam aperas tre melankolia. Kiel mi povus fari ĝin aperi pli ĝoja?
Bonsanĉe ekzistas pretaj konstruaj serioj por triki LEDoj kaj aliaj amuzaj komponantoj en normalaj vestoj.
Se mi vintre estos tre ludema kaj brava, mi eble trikos multe da ĝojaj LEDoj en mia malnova griza palto kaj mi aperos kiel kristnaska arbo kiam mi promenas tra la arbaro.
Bedaŭrinde la dekstre fotita paketo "LilyPad" estas iom kara. Ĝi kostas 159€.
Por tiu alta prezo mi sendube povus aĉeti bonan novan vintran palton kiu aperus moderna eĉ sen briletaj kaj trembrilaj multkoloraj LED-lumoj.
... La artikolo estos poste daŭrigota ...
Kaj finfine la pli malmultekosta produkto alvenis, prezo 19,20€, do multe pli humanisma kosto ol por "LilyPad". Laŭ informo eblas konstrui 3 projektoj. Mi jam akiris iom da propra sperto pri ĉi tiaj produktoj. Ĉiuj ĉi tie sube fotitaj partoj tial ne apartenas al la sama produkto.
Kaj fakte la iom brila drato en la serio kondutas elektron. La malgranda mezurilo de rezistanco atestas en la apuda foto ke la elektra rezistanco de ioma longo de tiu drato estas 27,5 Ω.
Ekzemple la elektra rezistanco inter miaj sekaj manoj estas proksimume miliono da omoj. Se mi provas mezuri la rezistancon de mia malseka lango, la valuo estas proksimume 500000 da omoj.
La kontakto por la drato tamen ne estis tre bona. Eble la rezistanco povus esti eĉ iom pli malgranda se la kontakto estus pli bona.
Kredeble la dratoj bezonas esti nur mallongaj. Ekzemple rezistanco 50 omoj kaŭzas por elektra kurento de 20 mA perdon de elektra tensio U = R*I = 50 Ω * 20*10-3 A = 1 V
.
Tiu perdo de 1 volto certe estas iom granda, sed ĝi ne bezonas esti io katastrofo. Duono de tio tamen estus pli bona celo. Tiu kurento 20 mA estas jam granda kurento por kelkaj LEDoj. Prefere la dratoj tamen estu mallongaj. Ni ja ne volas perdi la elektran efekton de malgranda baterio en la dratoj. Oni bezonas almenaŭ 2 dratoj inter la baterio kaj la LED-lumo. Eble oni povus laŭ bezono uzi multaj dratoj paralele por malgrandigi la suman rezistancon de dratoj se estas escepte longaj dratoj.
Kredeble la ideo estas uzi la LED-lampojn nur en relative mallumaj cirkonstancoj kaj tial ili ne bezonas esti tre brilaj.
Mi ankoraŭ ne scias certe kiel mi uzu ĉi tiujn malgrandajn lampojn. Ĉu nur la malnova palto estu la sola viktimo de miaj kruelaj eksperimentoj? Ĉu mia malhela sveda hara ĉapo aperus pli bela en la loka arbaro kun trembrila multkolora LED-lumo? Tiu impona hara ĉapo uzas haroj de sveda kuniklo. Eblas uzi en 3 aliaj pozoj. La malhelaj "oreloj" de ĉapo povas esti supre, poste aŭ sube kiel en la suba surprize belega foto.
Ĉi tiu hara ĉapo estas tiel varma ke eblas ĝin uzi pli longan tempon nur dum la plej malvarma vetero. Mi ja produktas varmon kiam mi promenas kaj mi ne volas ŝviti el kapo kaj frunto. Do mi fakte uzas ĝin tre malofte, en la banĉambro nur unu fojon kiam mi fotis la apudan foton el spegulo. Ĉu mia rigardo estas inteligenta?
Estas multe da spaco en la sveda kunikla hara ĉapo por kaŝi la elektronikon, baterion kaj konektilojn. Eble eĉ du projektoj en la sama hara ĉapo?
Grandaj ŝipoj sur la maroj de mondo ja montras ruĝan lumon al sia maldekstra flanko kaj verdan lumon al sia dekstra flanko. Eble la sama principo estus bona por la sveda kunikla hara ĉapo?
Bedaŭrinde la produkto havas nur limigitan sortimenton da koloroj por LEDoj. Eble ĉi tiu estas ia "hara ĉapo" -vario? Finne oni ofte nomas kiel "hara ĉapo" modelo tiuj bazaj produktoj kiuj estas la plej malmultekostaj kaj simplaj. Ordinara vira popolo nome antaŭe multe uzis simplaj haraj ĉapoj ekzemple en kamparo. Mi kredas ke la plej malmultekostaj haraj ĉapoj estas el haroj de ŝafo, ordinara kampara kruda materialo.
La dekstra foto, en pli bona lumigado, donas pli realisman koncepton pri la bruna koloro de sveda kunikla hara ĉapo.
La ĉapo ripozas sur la mapo de tera globo. La oreloj de ĉapo estas supre kune ligitaj, kiu estas la normala pozo por la oreloj de hara ĉapo.
Fakte felĉapo eble estus pli bona nomo, la oficiala esperanta nomo. La nomo "hara ĉapo" estas nur mia propra rekta traduko el la finna "karvalakki". La kosto de tiu felĉapo estis pli ol 60€, do ne tre malalta.
Pli bona mezurado de elektron kondukanta fadeno/drato produktis la rezultojn: tuta longo de drato 6,2 metroj, suma rezistanco proksimume 398 Ω kaj do rezistanco per unu metro da drato proksimume 64 Ω/metro.
La rezistanco ja estas multe pli granda ol por normalaj elektraj dratoj, sed ĉi tiu drato estas trikebla, maldika kaj tre fleksebla. Certe nur uzebla por malgrandaj elektraj kurentoj kaj por malaltaj tensioj. Ĝi havas nenian izoladon. Tial oni triku la fadenojn aparte kaj sur izolanta materialo. Eble bona celo estus ke la suma rezistanco de dratoj de projekto estu maksimume 20 Ω, do nur 10 Ω por unu drato inter la baterio kaj LED.
Kredeble la artikolo estos poste daŭrigota ...
Kaj fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |