<< | #158 ; Mi havas grandaj atendoj por fortaj FET-transistoroj |
>> |
Apude estas foto de FET-transistoroj tipo IRF740. Mi intencas uzi tiuj FET-transistoroj ekzemple kiel fortigiloj por peli iom pli grandan stepper motoron, eĉ la monstron The Big Sucker per "bipolar half coil" -metodo. Ni nome ne havas H-ponton tiel fortan.
La fabriko anoncas por tiuj modernaj N-kanalo FEToj VDSS = 400 V, ID = 10 A kaj la rezistanco de FET povas esti iom malgranda RDS(on) = 0,55 Ω, la plej granda efekto estas limigita 125 W.
Nur malmulte da elektra efekto estos perdita en la FET kiam ĝi lasas kurenton pasi. Se la kurento estas ekzemple 2 A estos la perdo de tensio trans la FET 1,1 V kaj la perdo de efekto en la FET nur 2,2 W. Eble ĝi eĉ ne bezonus plian malvarmuman platon? La efekto nome estos nur duono de tio se eblas uzi la motoron nur dum duono de tempo.
La FET do povas senprobleme doni multaj amperoj da kurento por la kargo. Ĉi tiuj ne estas la plej fortaj FEToj, sed ili estas sufiĉe fortaj por miaj intencoj kaj relative malmultekostaj. Por unipolar-tipa fortigilo ni bezonas 4 FEToj kaj por du H-pontoj de bipolar-motoro ni bezonus sume 8 FEToj.
Kiel fonto de elektra efekto mi eble unue uzos multaj paroj de grandaj ordinaraj 1,5 V baterioj paralele, tensio sume proksimume 3 voltoj sen kargo. La rezistanco de duono de bobeno ("bipolar half coil") de granda bipolar-motoro estas nur duono de omo, tio estas la problemo. En serio kun la FET la rezistanco de duono de bobeno do estus proksimume 1 Ω.
Mi esperas ke la monstra motoro eĉ iom vere funkcias, sed mi ankaŭ esperas ke la interna rezistanco de baterioj estas tiel granda ke la kurento estos sekure malgranda. Se tia tutaĵo funkcias eĉ kurtan momenton, mi estos kontenta. Mi certe ne volas bruligi pli bonan fonton de elektra efekto pro la tro granda kurento. Ĉi tiuj FEToj estas jam sufiĉe fortaj, sed kia alia malmultekosta fonto de elektro povus sekure kaj konstante doni ekzemple kurenton 4 ... 5 amperoj je nur 2 ... 3 voltoj da tensio? Du bobenoj de motoro nome devas labori samtempe.
... La artikolo estos poste daŭrigota ...
Kaj fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |