<<

#156 ; Neniam estos tro multaj fotoj en nia mondo

>>

La fotilo por RPi ("picamera") estas ja nenia novaĵo. Mi tamen devas ankoraŭ pensi kaj eksperimenti kiel fiksi la fotilon plej bone. Mi ja volas direktigi la fotilon kiel eble plej libere kaj eĉ per komputila programo. Mi kredas ke la origina nomo de fotilo de Raspberry Pi estas angle Sony IMX219 module.

La fotilo estas nur malgranda karto sed la nuna 8 Mpixel fotilo estas tre akra en vidkapablo. Mi bezonas nur malgrandan parton de tia furioza distinga kapablo. Pli malnova modelo de tia fotilo estis "nur" 5 Mpixel aŭ 5 milionoj da punktoj, sed por mi ĝi estus egale bona.

Ordinare la fotilo de RPi fotas per tia akreco kia estas la nombro de punktoj en la montrilo, sed eblas eĉ pli granda diferenca kapablo, eĉ 3280 x 2464 punktoj. Estas ja 3280 * 2464 = 8081920 , do sume proksimume 8 milionoj da punktoj. Por miaj intencoj jam ekzemple 640 * 400 punktoj estus iom granda foto, kvankam ĝi havas "nur" 256 miloj aŭ proksimume kvarono de miliono da punktoj. Nunaj fotiloj tamen estas tiaj kiaj ili estas kaj ni kontentiĝu je tio.

Miaopinie plej grave por bonaj fotoj estas sufiĉa lumigado de celo kaj forta limigo al la plej esenca objekto. Mi tute ne havas iaj artistaj aspiroj. Mi nur volas dokumenti bone kaj friske perobjekte.

La plej komuna kaj simpla solvo por fiksi la fotilon de RPi estas uzi la kovrilon de norma RPi-ujo kiel en la apuda foto.

La vera fotilo estas la aparta malgranda karto je fino de plata blanka kablo. Estas konvena truo en la kovrilo de ujo - en la RPi-simbolo de frambo - kaj certe eblas foti tra la truo se nur la direkto estas oportuna. Sed ĉu la direkto rekte supren vere ĉiam estas tre bona? La normala ujo ja kuŝas sur horizontala tablo kaj la fotilo do rigardas konstante rekte supren.

La bona direktado de tia fotilo tamen estas ioma problemo. La plej interesaj objektoj por foti ofte ne situas en la plafono de ĉambro rekte super la fotilo.

La malpeza ujo de RPi havas multaj iom rigidaj kabloj kaj la fotilo estas ofte iom nekonvena por direktigi bone se ĝi situas en la kovrilo de ujo.

Bona direktado de fotilo certe postulas almenaŭ unu akson aŭ prefere du perpendiklaj aksoj kaj motorojn tiel ke eblas gvidi la direkton de fotilo el komputila programo. Tial ni bezonas iom pli da konstruado por povi bone uzi la fotilon.

Ekzistas kelkaj pretaj ujoj (apuda foto) por la malgranda fotila karto de RPi. Eble oni povus fiksi ilin al io konvena loko kaj eble oni eĉ povus ilin mane celumi tiel ke la fotita objekto estas bone videbla. Mi tamen prefere konstruos mian propran solvon.

Bedaŭrinde la bona solvo ne povas esti tre malgranda kaj kompakta. Ni bezonas pli da spaco en la ĉirkaŭaĵo de Raspberry Pi.

Mi konstruos ian platformon el ligno de tranĉtabuletoj por la RPi kun direktigebla fotilo. La fundo de platformo estas el bambuo kaj iuj partoj estas akacio. La ideo estas kunigi ĉion necesan tiel ke eblas movigi kiel unu tuto.

Multaj kabloj bezonas en praktiko pli da spaco pro la konektiloj kaj tion ni devas atenti en konstruado. La ujo mem estas malgranda sed en praktika uzo ĝi tamen bezonas pli da spaco.

Ankoraŭ ne eblas direktigi la fotilon per komputila programo, sed estas du aksoj kaj du servomotoroj en la stativo kiun ni vidis jam antaŭe en la teksto #139.

Mi volus mezuri akurate kiom granda estas la fota angulo horizontale kaj vertikale. Por diversaj disigaj kapabloj la anguloj povas esti iom aliaj. La fokusa distanco de fotilo estas fiksita kaj ia "zoom"-funkcio do ne ekzistas en la fotilo.

Ĉi tio konstruaĵo certe ne estas la lasta vorto en ĉi tio kampo. La komputilo tamen meritas fotilon kaj la fotilo devas esti facile celumebla. La ujon de komputilo mi volas ŝirmi kontraŭ la riskoj kaj danĝeroj de mondo kaj estas prudente konstrui la tutaĵon kune, kiel unu interligita tuto.

La fota angulo de fotilo estas iom granda. Ĝi eble estas bona por malgrandaj distancoj, sed mi volus ankaŭ ian telefotilon. Ĉu mi eble povus kunigi la fotilon kun unu parto de normala binoklo kaj uzi la tutaĵon kiel teleobjektivo? La fotilo ja jam havas objektivon de malgranda fokusa distanco, sed eble mi povus uzi ian "okularian projekcion" kun la lorno por foti bone lumigitaj celoj? Mi povus celumi tion konstruaĵon mane.

Lumeco ja estas tre grava kvalito kiam ni fotas. En kia obskuro kaj krepusko ankoraŭ eblus foti? Oni ja povus uzi LEDoj por lumigi proksiman iom malgrandan celon. Se oni volas foti en tuta mallumo, oni povus uzi la alian tipon de fotilo por RPi, la NoIR-fotilon kiu ne havas IR-filtrilon kaj oni povus uzi IR-LEDoj por lumigi ion proksiman celon per nevideblaj IR-radioj. Tiam estus ja prudente konstrui la LEDojn en la sama libere direktigebla fundo kiel la fotilon mem tiel ke la LEDoj lumigas al la sama direkto kion la fotilo fotas. Distancaj objektoj apenaŭ eblus lumigi per la relative malforta LED-lumo de malgranda efekto.

Ekzistas ja multaj problemoj en fotado. Ekzemple tre brila lumo ŝajnas blanka sendepende de ĝia vera koloro. La Suno aperas blanka por la homa okulo sed la vera koloro de Suno estas proksimume flava aŭ eble verda? La verdaj plantoj de nia planedo Tero adaptiĝis al la domina koloro de Suno por maksimuma utilo kaj plej bona efekto. Blanka ja ne estas ia vera koloro, ĝi estas ĉiuj videblaj koloroj kune. Nigra ankaŭ ne estas ia koloro, ĝi estas nur manko de lumo.

La vojo ĝis vere bona kaj uzebla solvo estos ankoraŭ longa, sed mi firme kredas ke ĉi tiu estas la ĝusta vojo. Ni estu kiel eble plej sendependaj kaj liberaj. Ni konstruu nian futuron mem. Longe vivu nia propra nacio, hura, hura, hura!

Plej facile oni fotas per picamera el komanda vico de Raspbian dispona sistemo ekzemple ĉi tiel:

raspistill -o image.jpg

Apude ni vidas foton per ĉi tiu picamera en iom malgranda grando 328 * 246 punktoj. Ĉi tio estas nur malgrandigo. La originala foto estis 3280 * 2464 punktoj kaj la grando de datumo proksimume 4,68 MB. Kredeble la JPG-formato savas iom da spaco kompare al la 8 Mpixel fotilo. Mi kredas ke la origina kruda grando de foto povus esti 16 MB, 2B kaj 2^16 eblaj koloroj por ĉiu punkto? La origina foto tamen ne estis tre akra. La fota angulo estas horizontale proksimume 60°, do iom granda por miaj intencoj.

Problemo de RPi fotilo estas ke oni devas - almenaŭ en normala interna doma lumigado - fokusigi la objektivon de fotilo mem mane por akiri kiel eble plej bonaj fotoj por diversaj distancoj. Se la distanco de celo estas nur 20 centimetroj aŭ se la distanco estas 2 metroj, la sama reguligo de objektivo ne estas la plej bona por ambaŭ kazoj. Estas iom ĝene aliigi mane la fokusigon de malgranda objektivo.

Unu mia fotilo estis origine reguligita en fabriko tiel ke ĝi ne produktis akraj fotoj por eĉ ia normala distanco. Fakte oni bezonus apartan laborilon por reguligi la objektivon kaj la mekanismo estas iom malfortika. Prefere oni ne reguligu ĝin ofte. Pli bone oni selektu ĉu oni volas foti proksiman aŭ distancan objekton. Tamen se la fotilo vere fotas malbone, ĝi bezonas iom da singarda reguligo.

Sed fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)