<< | #155 ; Ĉu la Hat -ĉapo por RPi estus bona solvo? |
>> |
La tuta nomo de ĉi tiu produkto estas laŭ vendisto "Raspberry Pi 3 Smart Temperature Fan / RGB LED / DS1302 Real Time Clock Hat Board". La "Hat" estas ia ĉapo por la komputila karto Raspberry Pi.
La Hat -karto do estas por RPi kaj ĝi enhavas multaj funkcioj. Hat estas karto kiun oni povas almeti super la karto de RPi. Ĝi ekzemple enhavas "inteligentan" ventumilon por malvarmumi la komputilon. Eble tia Hat -solvo estus bona por la ventumilo de iom tro varma RPi?
Normale RPi scias la aktualan daton kaj tempon nur tiam kiam ĝi povas legi la informojn el Internet. Sen konekto kun la komputila reto ĝi devas uzi malnovan informon. RTC tamen helpas. Real Time Clock povas subteni la informon pri dato kaj tempo eĉ tiam kiam la komputilo estas sen reta kontakto aŭ estingita.
La RGB LEDoj supozeble kapablos produkti multe da diversaj koloroj. Netravidebla kovrilo super la Hat eble ne estus la plej bona ideo.
Mi devas eksperimenti per ĉi tiu Hat kaj provi ĉu estas konvena kaj utila por miaj intencoj.
Ĉi tio ujo bezonas ioman modifon. Eble estas pli bona ideo direkti la kablon de fotilo antaŭen kaj konstrui la direktigeblan stativon de fotilo super la ujo de RPi tiel ke la iom malabunda longo de plata kablo inter la fotilo kaj RPi sufiĉas pli bone.
La fotilo estas tipo NoIR, sed la koloroj de apuda foto de ilia Majesta Moŝto, la tre respektinda reĝo Sameli la kvara, ofte nomata "la impertinenta", ne estas tre strangaj. Eble iom pli da ruĝa koloro ol normale? Li cetere estas plejparte tute sendanĝera. Fakte estas mia propra foto.
La NoIR modelo de fotilo nome vidas pli da ruĝa lumo kaj eĉ iom da infraruĝa (IR) lumo. Mi ne scias certe, sed eble la mem por nuda homa okulo nevidebla IR estos videbla en la foto kiel ruĝa koloro? En bona normala lumigado la diferenco tamen supozeble estas relative malgranda.
Bedaŭrinde la nova Hat ne funkcias senpere post muntado. Evidente ĝi bezonus iajn pliajn teknikajn agojn por komenci labori normale. Mi tamen ankoraŭ ne trovis instrukciojn en Internet. La firmao ELECROW evidente tute ne konas ĉi tiun sian propran produkton RAA04036B.
Jes, certe la produkto estas por hobiistoj, sed la elektra skemo kaj iom da instrukcioj tute ne vundus la pagantan kaj honestan klientaron.
Nu, fakte mi bezonas nur la ventumilon por malaltigi la temperaturon de RPi. Mi ne bezonas "inteligentan" ventumilon. Mi bezonas nur normalan ventumilon.
La ventumilo tamen certe funkcias sole. Oni povas ĉiam fidi en simplaj elektraj motoroj! Elektraj motoroj estas niaj amikoj!
Mi nur muntis la ventumilon sur la alia flanko de karto kaj konektis la dratojn de ventumilo rekte al GPIO-pintoj. La ruĝa konduko (uza tensio +5 voltoj) rekte al pinto #4 de GPIO kaj la nigra konduko (minus - aŭ GROUND) al la najbara pinto #6 de GPIO.
La kovrilon de ujo mi ne plu povas uzi, sed ĝi ne estas nepra en praktiko. La uzado de RGB LEDoj kaj RTC ankoraŭ estas por mi tuta mistero, sed mi bone sukcesos ankaŭ sen iliaj (eblaj?) mirakle grandaj virtoj.
La ventumilo mem estas forta kaj efekta. Bone. Tio provizore sufiĉas por mi. Kompato tamen ke la firmao Elecrow tiel malmulte zorgas pri siaj klientoj. Oni ankoraŭ vendas ĉi tiun Hat -karton en vendejoj kaj ĝi ne estas ia antikvaĵo.
Kaj fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |