<< | #149 ; Finiĝu, finiĝu la varma somero, ni jam enuiĝas kaj tediĝas |
>> |
Nuntempe oni kutime skribas nur modernaj Facebook tekstoj, sendas modernaj Twitter -avizoj aŭ plenumas aliaj modernaj komunikaj agoj en la komputila reto. Mi eĉ ne scias ĉiuj tiaj modernaj alternativoj, nek volas scii. Mi estas diferenca ol la junularo. Mi estas maljuna lernanto de malnova skolo.
Mi ne ŝatas tiuj novtipaj grandaj kaj pezaj paĝaroj kiel Facebook. Ili situas ie en la komputila reto kaj ne sur mia komputilo. Oni devas skribi ilin On-line en la reto kaj ne eblas verki nur Off-line sur mia propra komputilo. Mia simpla kaj malpeza paĝaro ne postulas ian apartan database nek apartan server, sed funkcias ekonomie kaj oportune sur mia propra aparato, ankaŭ tute sen komputila reto. Ĝi estas ekonomia kaj facila solvo por malgranda nacio.
Mi nur bezonas aparte transigi kopion de novaj paĝoj el mia komputilo ĝis la paĝaro en la reto Internet kiel FTP-transigo (mallongigo de File Transfer Protocol) per iu FTP-programo (mi uzas la programon FileZilla kiu eble estas ia parenco de famega terura filma monstro Godzilla?) ĉiam post ŝanĝoj kaj - HO HOJ - la samaj ŝanĝoj rapide aperos ankaŭ en la reto.
Mi tute ne havas tiuj novaj "WhatsUpoj" kaj aliaj. Nek volas ekhavi. Kion veran utilon por mi alportus nova selfie ĉiutage? Interhoma komunikado ne povas esti tiel komplika kaj postulema afero ke ĝi ĉiam postulus novaj kaj novaj rimedoj, tiel ke la malnovaj rimedoj tute ne plu funkcias.
Mi skribas nur ĉi tiaj simplaj retaj paĝoj. Miaj paĝoj estas tute intence eĉ pli simplaj ol la grandaj aŭtoritatoj de HTML akceptas (mallongigo de HyperText Markup Language). Ili tamen funkcias. Simpla kaj malgranda estas sufiĉe bona. La enhavo estas la plej grava. Kiu funkcias, estas bona. Ne povas esti difekta se funkcias. Kial ripari tiun, kiu ne estas difekta.
Ĉu iu geniulo volus inventi novaj floroj por la naturo tial ke la malnovaj floroj ne estas sufiĉe variaj kaj belaj? Laŭ mi la floroj de naturo tamen jam estas tre variaj kaj belaj, eĉ en Finnlando, kvankam la nombro de specoj ĉi tie ne estas tiel granda kiel en landoj de pli varma vintro.
Elektroniko estas konata por mi ek de juneco kiel praktika hobio. Mi jam uzis komputiloj por 40 jaroj. Mi programis komputilojn dum 40 jaroj. Mi diligente konstruis elektronikaj cirkvitoj kiel hobio. La komputilan reton Internet mi komencis uzi en 1997. Ĉi tiaj simplaj HTML-paĝoj mi preparis almenaŭ 20 jaroj.
Televidilon mi neniam havis sed mi tre multe ŝatas filmoj. Lastatempe mi rigardis multe da malnovaj filmoj en youtube.
Kaj tamen mi estas ia reprezentanto de malnova skolo. Inteligentan telefonon mi ne havas. Mi relative malmulte uzis Internet. Mi volas esti produktanto de informo. Certe oni devas multe uzi la komputilan reton en universitato por studadi.
Komputila reto estas necesa kaj ofte utila. Mi tamen volus esti sendependa, libera kiel somera papilio en facila vento.
Somero en Finnlando estas jam kvazaŭ kiel senskuiĝe forta institucio, kiel sekure stabila stato, akceptita normo kaj standardo, bone konata konstanto de naturo, daŭra miraklo, eterna mirindaĵo, senfina varma sezono.
Tamen la gravaj defioj de aŭtuno baldaŭ nin atendos. Somera fluemo ne povas daŭri eterne. Insideme kaj ruze ŝtele la fortaj ventoj kaj malvarmaj pluvoj de aŭtuno nin atakos.
Ni estu jam ege singardaj kaj malriskemaj. Ni nin preparu por la atako de malicaj burokratiaj fortoj, la mornaj potencoj de mallumo. Ni ne preterdormu, ni ne trinku tro multe. Ni viglu, ni kontrolu kaj gardu nian propran plej bonan estontecon.
Mi povas nur esperi ke mia plej bona estonteco min atendas en la universitato. La dua jaro de studado estas tre grava. Mi volus ekzameniĝi jam post 2-jara studado. Nome ne plu eblus kontinuigi studadon en Pori se la ekzameno ne eblas en 2 jaroj.
Diploma laboro min atendas en la sekvanta printempo. La signifo de diploma laboro estas tre granda. Estus tre bedaŭrinde se ĝi malsukcesus.
Oni tamen devas vivi sian propran vivon. Ne valoras esti en angoro. Kio okazos, tio okazos. Oni devas kontentiĝi kun la plej bona rezulto kion oni povas mem atingi. Certe eblas fariĝi bona inĝeniero ankaŭ sen universitato.
Apude estas simpla plano kaj skemo por la fortigilo por Unipolar-stepper per FET-transistoroj.
Alta tensio (ekzemple 5V) en la eliro de mikroregilo ekzemple en G1 kompare al la tero GND kaŭzas ke la FET permesas la kurenton pasi tra la bobeno B1 de motoro. La tensio ja estas tiam pli malalta, preskaŭ nulo, en B1, tiel ke la elektra kurento povas flui el pozitiva (+) poluso tra la bobeno de motoro kaj tra la FET ĝis GND.
Same alta tensio en G2 kaŭzas ke la kurento pasas tra la bobeno B2 kaj tiel plu. Oni uzas nur duonon de bobeno kiam oni uzas la mezan draton de bobeno. La protektaj diodoj permesas negativan kurenton de bobeno pasi sen difektigi la pli sentemaj elektronikaj partoj de cirkvito.
Mi ankoraŭ ne scias ĉu la sama principo estus uzebla kun bipolar half coil. Eble la mezaj dratoj de bobeno pli bone estus je tero? La situo de transistoroj estus ja tiam alia. Mi devas mediti kaj eksperimenti.
Elektraj motoroj estas interesaj. En universitato oni evidente opinias ke elektraj motoroj estas tro simplaj por noblaj akademiuloj. Mi tamen ne kredas ke ĉiuj diplomaj inĝenieroj aŭ eĉ doktoroj de tekniko konus la motorojn tre bone kaj detale. Ĝenerale oni opinias ke motoroj estas jam evidentaj, tute klara afero, sed en praktiko oni tamen ne konas ilin detale kaj profunde. Por plej multaj inĝenieroj elektraj motoroj estas nur pretaj partoj kiujn ili plukas el breto laŭ bezono.
Mi kredas ke mi jam havas bonan H-ponton por mia pli malgranda bipolar-stepper kaj ĝin mi do ne bezonas uzi per mezaj dratoj de bobenoj.
La alia bipolar motoro, la monstro MINEBEA tamen postulas specialaj aranĝoj. Mi ankoraŭ ne havas eĉ bonan fonton de elektra energio por tiu nekonata monstro. Ĝi eble bezonus sume proksimume 4 ... 5 A @ 2 ... 3 V.
La moderna mondo estas plena je malfacilaĵoj, sed kompreneble ni amikoj de Mueleja Insulo jam tamen scias ke ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |