<<

#148 ; Kuraĝe antaŭen, ĝis iom pli grandaj elektraj motoroj

>>

En mia infaneco en la kampara skolo de vilaĝo Alavalli en la komunumo Jalasjärvi en Ostrobotnio la apude fotita libro (origino 1943, finna traduko 1949) certe reprezentis unu el la plej bonaj fontoj de teknika informo. La ideo estis mem konstrui malgrandaj elektraj motoroj. Post la dua monda milito evidente ĉiuj knaboj volis esti malgrandaj elektraj inĝenieroj.

Elektra motoro estas ege interesa aparato. Tiuj malnovaj memkonstruitaj motoroj postulis de sia juna konstruisto iom pli da teknika kapablo ol kiom mi havis. Do fakte mi kiel juna knabo ne sukcesis konstrui mem elektran motoron. Metalaj laboroj ne estis tiel simplaj en la tradicie nur lignon uzanta agrokultura ĉirkaŭaĵo.

Tiaj memkonstruitaj motoroj estis tamen tre simplaj kaj relative krudaj aparatoj kompare al modernaj fabrike produktitaj elektraj motoroj. Nuntempe iu apenaŭ plu konstruas mem malgrandaj elektraj motoroj. Modernaj pretaj motoroj estas multe pli bonaj kaj krome ili estas relative malmultekostaj.

Efekto de memkonstruitaj motoroj kredeble estis nur malgranda. Por multaj junaj konstruistoj estis probable jam granda atingo se la motoro eĉ vere iom rotacias sen kargo. Ĝenerale oni tute ne atendis ke tia simpla motoro efektivigu vere utilan laboron.

Tamen en la moderna mondo multaj diversaj malgrandaj elektraj motoroj de bona kvalito estas facile haveblaj.

Mi jam iom provis testi kaj eksperimenti kun kelkaj modernaj malgrandaj elektraj motoroj en mia DEMO-teko. La moderna ideo estas uzi elektraj motoroj per malgranda komputilo aŭ mikroregilo. Eĉ mikroregilo estas multe pli komplika aparato ol elektra motoro, sed tiaj komputiloj estas nuntempe fakte tute kutimaj kaj relative malmultekostaj.

Simple la moderna maniero estas uzi komputilon. Punkto. Komputiloj estas la novaj negroj.

Certe ankoraŭ restas iom por labori kaj dokumenti en mia origina demonstra teko de mikroregila gvido de malgrandaj elektraj motoroj. Ekzemple mi devas pli bone trakti la malgrandan unipolar -tipan motoron.

Nun mi tamen volas ankaŭ pritrakti iom pli grandaj motoroj. Precipe stepper motoroj estas interesaj.

Jen la pli nova Samsonite teko kun la pli nova malgranda elektra motora projekto. La bruna ligno estas akacio, partoj de malnova tranĉtabuleto same kiel antaŭe. Akacio ja ne kreskas en la naturo de Finnlando. Do por mi ĝi estas iom fajna materialo.

La plej granda 2,3 cola (NEMA 23) MINEBEA bipolar -tipa stepper motoro, The Big Sucker, estas ankoraŭ tro severa defio. Mankas la elektra informo por tiu motoro. Mi devas unue eksperimenti. La motoro estas relative peza kaj eble forta, sed mi ne scias kiom da efekto oni povas sekure uzi. Mi ja ne volas detrui la motoron aŭ sian fonton de elektra energio. Nur duono da omo da rezistanco por la duono de bobeno signifas teknikaj malfacilaĵoj. Por mi bone sufiĉas se la motoro funkcias eĉ kun malgranda efekto ĉar mi ankoraŭ ne bezonas grandan forton.

Laŭ vendisto la apude fotita monstro MINEBEA estas "hybrid" motoro tipo bipolar de granda torda kapablo, pezo 0,5 kg. La rezistanco de bobeno de ĉi tiu monstro estas nur 1Ω, 200 paŝoj por unu turno, sed pli multe oni bedaŭrinde ne scias.

La elektro por stepper motoro ja ne estas pura DC kiam la motoro funkcias kaj la DC-rezistanco de bobeno do ne rakontas la tutan veron, sed oni povas almenaŭ supozi ke kun bobeno de nur 1 Ω DC-rezistanco la kurento tra la motoro povus esti multaj amperoj jam je tensio de 2 aŭ 3 voltoj. La teknika malfacilaĵo estas la granda kurento jam je tiel modesta uza tensio.

Oni apenaŭ volas uzi apartan reostaton por limigi la tension kiam kurento estas multaj amperoj, per unu bobeno. Aŭ ĉu iu ŝatas la ideon ke tia reostato konsumus pli multe da efekto ol la bobeno de motoro? Ĉu oni volas malŝpari plejparton de elektra energio en reostatoj kiel senutila varmo?

Mi iam aŭdis la onidiron ke ĉio estas jam en Internet, sed mi dubas tion. La fama komputila reto Internet ne konas ĉi tiun motoron.

Unu bobeno estas la dratoj de koloro ruĝa, nigra, flava. La alia bobeno estas dratoj blua, blanka, oranĝa. Oni ja facile trovas dratojn de sama bobeno. Kiam oni faras kurtan cirkviton en la dratoj de sama bobeno (sen uzo de ekstera elektra energio), estas la akso pli malfacila por turnigi mane. La motoro nome funkcias tiam kiel generatoro de elektro kaj ĝi devas vere labori se la kurento povas pasi. Alie ĉi tiuj motoroj estas iom facilaj por turnigi sen elektra fonto.

Mi volas jen kolekti la esencan informon pri la aliaj miaj pli grandaj, 1,7-colaj (NEMA 17) stepper motoroj. La mezuro 1,7 coloj validas por la centroj de diametre kontraŭaj fiksaj truoj ... pardonon ... fakte por la diametro de la tuta kvadrata fronta fiksiga plato de motoro. La malnovtipa mezuro 1,7 coloj egalas proksimume 43 milimetroj.

La fakto nome ŝajnas esti ke kun ĉi tiuj motoroj mi estonte laboros. Krome ili estas belaj. Estus aĉeteblaj aliaj motoroj kies uza tensio aŭ kurento estus pli granda, sed mi bezonas nur relative facilaj kazoj. Grandan efekton mi fakte ne bezonas. Unu ampero da kurento devus sufiĉi por la sekvantaj motoroj, per konvena uza tensio.

Jen la informo por la dekstre fotita Unipolar-tipa motoro, normaj 200 paŝoj por unu turno de akso:

Japan Servo KH42HM2-802 ; Pezo: 200 gramoj
Tensio: 6V ; Kurento: 0,54A ; Rezistanco: 11,2 Ω
Inercio de rotoro : 42 gcm2
Forto por teni : 1,29 kgcm 

Kaj jen la informo por la maldekstre fotita alia Bipolar-tipa motoro, 400 paŝoj por unu turno de akso, 6 dratoj:

Vexta PX243M-01A ; Pezo: 190 gramoj 
Tensio: 4V ; Kurento: 0,9A ; Rezistanco: 4,4 Ω
Inercio de rotoro : 16 gcm2
Forto por teni : 0,8 kgcm 

400 paŝoj por unu turno de akso estas iom multe. La 6 dratoj en bipolar-tipa motoro signifas ke en la bobenoj estas ankaŭ meza drato.

Mi provas esti kiel eble plej honesta inĝeniero, sed estus por mi iom malfacile praktike uzi la informojn "Inercio de rotoro" kaj "Forto por teni". Mekaniko kaj mekanismoj ne estas en praktiko tre simpla afero se oni volas esti akurata.

Baziĝe sur tiuj supraj informoj oni povus supozi ke la normaj elektraj efektoj de tiuj 1,7-colaj motoroj estas proksimume 3,2 W kaj 3,6 ŭatoj, per unu bobeno. La praktika mekanika efekto de tiaj motoroj estas sendube iom pli komplika afero. La vera plej bona avantaĝo de stepper motoro tamen apenaŭ estus kiel eble plej bona efekto, sed preciza funkciado. Stepper estas iom speciala motoro. Bona eco ankaŭ estas ke ĝi ne havas brosiloj.

Ordinara DC-motoro sendube estas multe pli bona en efekto, sed la rotacia rapido kaj angulo de turno estas pli facilaj por reguligi per stepper -motoro. Por la elektraj aŭtoj oni do selektu nur ordinaran DC-motoron.

Nature ni ĉiuj jam bone scias ke .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)