<< | #143 ; Venu baldaŭ aŭgusto, la sanga batala kampo de honoro |
>> |
Ankoraŭ daŭras la longa kaj tre enuiga monato julio. La komenco de monato julio estis en Finnlando iom pli malvarma ol antaŭe, sed varmegaj veteroj estas jam antaŭvideblaj.
Mi volas fervore trasukcesi tra la varmego kaj atingi la monaton aŭgusto, por komenci veran studadon en universitato. Mi ne tre multe ŝatas varmegan veteron, sed mi ne volas morti kiel la malbela ronĝulo en la suba foto.
Histerio pro klimato estas nuntempe tre favorita temo por politikistoj. Por finnaj individuoj tamen estas nenion por fari. Estas tre vane kulpigi civitanoj pro klimato. Se oni vere volas fari ion por klimato, do la respondeco restas antaŭ ĉio sur la registaroj de plej grandaj landoj. Individuo ne havas ian efekton.
Kelkaj homoj kredas ke pli altaj impostoj savos la mondon. Mi ne kredas al impostoj. La intenco de impostoj estas kolekti pli da mono por la burokratoj. Impostoj neniam savos la mondon. Impostoj nur savos la bonfarton de burokratoj. La naturo de nia planedo ricevos nenian utilon pro pli altaj impostoj.
Mi esperas ke mia dua kaj lasta jaro de studado en universitato baldaŭ komencos. Sangaj kampoj de gloro kaj honoro nin atendas. Ĉarmon de noveco mi jam perdis en la universitata centro de Pori. Studado estas nur laboro. La aktuala demando estas simple: "Ĉu mi sukcesos ekzameniĝi aŭ ne?"
Universitato ne respektas malgrandaj elektraj motoroj, sed mi tamen volas plibonigi miaj artikoloj pri la demonstra teko. Certe mi volus ankaŭ eksperimenti kun pli granda paŝa motoro - eble la alia tipo bipolar - kiu konsumas pli multe, ekzemple unu amperon da elektra kurento. Tio ja postulas pli fortaj fortigiloj, kaj en la okazo de bipolar -tipa motoro, du fortaj H-pontoj.
Tekniko kaj naturo, ĉu ili estas kunigeblaj? Tion demandon ni eble povus pensadi kiam ni rigardas la apudajn fotojn de artaj verkoj en la eksterdoma artekspozicio de Arta Skolo en Pori. La materialoj de ĉi tiuj artverkoj estas malnovaj. Oni povus eĉ diri ke la materialo estas nur malnova rubo.
Arto, eble tro postulema temo por mi por kritiki. Mi kredas ke mi povas identigi la belecon de floroj, sed mi ne estas tiel certa pri moderna arto. Ĉu la celo de arto ne estas beleco? Kiam artisto uzas ekzemple malnovan teknikon en sia artverko, ĉu estas la intenco moki teknikon? Ĉu tekniko estus ridinda? Ĉu la arto estu komprenebla por ĉiuj, inkluzive maŝinaj inĝenieroj?
Mi eble komprenas la ideon de "fluganta segilo", kvankam tio ne estas la nomo de apuda verko. La vera finna nomo estis "mä oksalla ylimmällä" kiun oni povus traduki "mi sur la plej alta branĉo". Tiu nomo aludas ke la malnova segilo estas kiel birdo kun flugiloj kaj sidas sur alta branĉo de arbo. Estas nome parto de vortoj de konata malnova finna kanto.
Fluganta segilo povus aludi al kiel eble plej granda produktiveco ekzemple dum konstruado de domoj. Kiel eble plej efektiva produktado ja estas sankta afero en nia kapitalisma mondo.
La novaĵoj rakontas ke oni jam atendas pli malbonaj ekonomiaj tempoj en Finnlando. Espereble la venontaj malgrasaj jaroj instruos por la politikistoj ke manko de labora forto ne estas ia vera problemo en Finnlando. Mi konjektas ke robotoj havos pli kaj pli grandan rolon en fabrikoj de granda kapitalo. Homoj estas multekostaj kaj ne tre efektaj laboristoj.
Mi kredas al spiritoj de prauloj kaj spiritoj de naturo. Mi kredas al multaj dioj kaj diinoj de naturo. Mi kredas firme ankaŭ al multaj dioj kaj diinoj de ĉielo.
Tamen mi ne kredas al fantomoj kaj mi certe ne kredas al la apude fotita terura nigra estulo. Ĉu ĝi eble estas forlasita somera kato? La nomo de verko estas "The Abandoned". La verko tamen estas multe pli granda ol norma kato.
Mi sekve klarigu kio estas "somera kato". Kelkaj homoj prenas junan katon por sia somera vilao kaj post la somera ferio ili lasas la katon por vivi sole en naturo. Estas kruele. Tiaj oni nomas someraj katoj.
Kato tamen estas malgranda superflua rabobesto en naturo kaj ĝi ne apartenas al la naturo de Finnlando. Vintre estos malfacile por la forlasita kato por saviĝi viva. Kato estas origine besto de pli varmaj landoj. Sovaĝaj katoj kaŭzas somere damaĝon por la nestoj kaj idoj de malgrandaj birdoj. Se oni ne povas vivteni katon kiel favorato post somero, estus pli bona alternativo mortigi ĝin sensufere.
Ĉiuokaze certa fakto estas ke fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |