<< | #141 ; La koloroj de lumo, ĉiam ege streĉa temo |
>> |
Radioinĝeniero mi probable neniam fariĝos. Elektromagnetaj radioj tamen estas interesaj. Almenaŭ mi povas ludi per lumo, per diversaj koloroj, lumo kaj ombro, per la eterna mistero de lumo. Suno ne brilas ĉiam, sed eblas krei kaj mezuri lumon per tekniko.
Por mi la lumo kaj la koloroj estas nekomprenebla miraklo. Laŭ mi estus multe pli nature kaj kompreneble se ĉio en nia mondo estus nur malluma, malhela kaj tute nigra, sen ia ajn brilo. Kial ekzistas lumo kaj eĉ koloroj, kurioze, strange!
La libro ARDUINO PROJECTS BOOK por Arduino Uno mikroregilo enhavas inter alie la apude fotitan ideon por mezuri la koloron de lumo. La baza ideo estas uzi travideblaj koloraj plastaj membranoj. La libro estis en THE ARDUINO STARTER KIT kiun mi fotis en la artikolo #90.
Mi esperas ke mi povos dum somero efektifigi ion similan. Mi tamen intencas uzi la korelativan pli malgrandan mikroregilon Arduino Nano.
Eblas ankaŭ foti per lumo. La moderna rimedo por foti uzas elektronikon anstataŭ kemiaj filmoj de lumsentema emulsio. Jes, elektroniko komencis vere konkeri fotilan mondon laŭ mia memoro proksimume antaŭ 15 jaroj kiam la pli malmultekostaj aparatoj aperis en vendejoj. Certe ekzistis jam antaŭe uzeblaj kaj bonaj elektronikaj fotiloj, sed ili estis unue iom tro karaj por mia malgrasa poŝo.
Apenaŭ oni plu vidas vendejoj de fotiloj en la centro de urbo. Mi iom sopiras malnovtipaj vendejoj de fotiloj, kvankam mi ne havas monon por aĉeti ion novan fotilon. Ili havis tiel allogan montrofenestron plena je longaj objektivoj. Longaj fotilaj objektivoj estas tradicie tre enviindaj, kvankam mi apenaŭ havus veran bezonon por ili.
La fota angulo proksimume 20° estas jam sufiĉe malgranda por foti stelaj konstelacioj de ĉielo kaj tio signifas nur 2 aŭ 3 fojoj pli longan fokusan distancon ol la norma objektivo kun fota angulo proksimume 50°. Por pli malgrandaj objektoj oni prefere uzu veran astronomian teleskopon.
Mia plej promesa ebleco por mem foti en futuro estas la CMOS- fotila karto de malgranda komputilo Raspberry Pi. Maldekstre vi vidas ian alternativon por la ujo por la fotilo de RPi. Estas la malgranda fotilo ene en la ujo, sed ĉi tiu individuo tamen estas bedaŭrinde difekta kaj ne fotas.
Mi tre multe rekomendas ke la vendistoj ne permesu por la klientoj por tuŝi por tiaj elektraj erupcioj sentemaj CMOS-komponantoj se ili ne estas tre bone terkonektitaj kaj tial sendanĝeraj.
Tia malgranda CMOS-karto nome kostas proksimume 35€ kaj ĝi do ne estas tute ĉipa por la malluksa budĝeto de studento.
Kiam mi pagas ekzemple 35€, tiam mi volus ricevi ion funkciantan solvon, sed en ĉi tiu kazo tio ne okazis.
Jes, la vivo kontinuas, kvankam tagoj estas somere tre tedaj kaj enuigaj. Mi devas kredi kaj fidi al futuro.
Ekzameniĝi, plenumi la ekzamenon de diploma inĝeniero, tio devas esti la celo.
Mi apenaŭ estos pli bona viro se mi ricevos la novan titolon. Universitato kaj aliaj skoloj estas iom problemhavaj. Bona edukado ne estas tiel simpla afero en praktiko. La praktika signifo de eĉ universitata edukado estas dubinda. Mi opinias ke teknika edukado estas jam en serioza krizo en Finnlando kaj oni bezonus tre viglaj antaŭfaroj por plibonigi la futuron de lando kaj ĝiaj loĝantoj. Politikistoj de Finnlando, ne preterdormu!
Mono ja estus multe pli grava por inĝeniero ol universitata edukado. Mi povas nur revi pri pli bona estonteco. Mono donus multe da novaj eblecoj. La kerno de malgranda komputilo Raspberry Pi funkcias laŭ mia opinio iom tro varmega, eĉ +70°C da temperaturo. Tial mi bezonas ventumiloj por la ujoj de RPi. Mi ankaŭ volas havigi malgrandaj montriloj kiuj pli bone konvenas kun la grando kaj stilo de RPi, eble 5 aŭ 7 colaj montriloj. La diametro de karto de RPi estas proksimume 5 coloj ... pardonon ... ĝi estas nur proksimume 3½ coloj.
La nepra diploma laboro de ekzameno atendas. Estos sendube malfacile elturniĝi, sed mi volas almenaŭ forte provi sukcesi en la diploma laboro. Mi metas nun grandaj atendoj kaj esperoj en la komputila programo Mathematica kiu estas rekte uzebla en Raspberry Pi kaj en la matematika komputila lingvo Wolfram Language. Eble mi povus uzi Machine Learning en la laboro? Eblas ankaŭ uzi eksteraj komputilaj servoj en la "nubo" de Internet.
Eĉ en nia propra lingvo Esperanto ekzistas artikolo en Vikipedio pri Nuba komputado. Mi mem ne estas granda subtenanto de koncepto "nuba komputado", sed en laboro oni ja devus aperi moderna, juneca kaj senantaŭjuĝa?
Ekzistas artikoloj en Vikipedio en la angla lingvo pri Mathematica kaj ankaŭ pri Wolfram Language
Raspberry Pi kun la fotilo estas la plej bona ebleco kion mi vidas. Mi do volas esti baldaŭ preta por batali kiel eble plej efekte kun la iom postulema diploma laboro. Malfacilaĵoj sendube abundos survoje, sed alian pli bonan vojon kiu eble gvidus ĝis ekzameno mi tute ne vidas. Mi devas nur kuraĝe krii "Alea jacta est!"
kiel la fama Romioano Julius Caesar
kaj energie antaŭeniri trans la rivero Rubicon
.
Kompetenco kaj bona scipovo estas centraj valuoj en nia mondo. Ni volas esti kiel eble plej bonaj spertuloj kaj ekspertizistoj. Ni ne sopiras ian socian, ekonomian aŭ politikan hegemonion. Estroj kaj ĉefoj ne gravas. Ni ne volas esti grandaj ĉefoj kaj direktoroj. Direktoroj eble estas tre gravaj por si mem, sed ni tute ne bezonas direktoroj en nia propra civito Mueleja Insulo.
Ĉu ni malvenkos en la kruela batalo de vivo? Ne ne ne, certe ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |