<< | #140 ; La elektronika historio kaj futuro de nia nacio |
>> |
Somere estas tre malfacile superi la belecon de naturo kaj floroj. Ĉisomere mi plejparte lasas la belajn florojn resti en naturo kaj nur iom fotas.
Por honesta inĝeniero troviĝas tamen ankaŭ aliaj belaj kaj interesaj aferoj ol la somera naturo.
En mia juneco dum la 1970-aj jaroj elektroniko certe jam ekzistis kaj mi studadis iom da elektroniko en Ostrobotnio. Radioaparatoj estis interesaj kaj specialaj tiam. Nuntempe ĉiuj ja havas ian malgrandan radioaparaton en sia poŝo kiel telefono.
Mia labora kariero estis iom alia, sed malmultekostaj Z-80 hejmaj komputiloj mi trovis dum la 1980-aj jaroj. Astronomio kiel hobio estis por mi grava afero. Mi volis kalkuli la movojn de planedoj kaj tio eblis eĉ per simpla komputilo.
Krome mi ankaŭ revis pri astronomia teleskopo aŭ bona gvidebla fotilo kiun oni povus kontroli per elektroniko. Mi volis foti la ĉielon, planedojn kaj stelojn.
Ekzistas ja jam multe tre bonaj pretaj komplikaj elektronikaj aparatoj. Apenaŭ eblus konstrui tute mem ion vere utilan novan elektronikan aparaton. En praktiko oni produktas aparatojn ie malproksime en grandaj fabrikoj de granda mono. Elektroniko kiel hobio apenaŭ plu eblas laŭ tio simpla maniero kion mi lernis kiel junulo en skolo.
Z-80 ne plu estas tre moderna solvo.
Normaj Windows-tipaj komputiloj estas jam tro malfacilaj por uzi en privata eta elektronika hobio.
Elektroniko kiel hobio tamen ne estas tute morta. Mikroregiloj kaj malgrandaj kartaj komputiloj donas por mi novan bonan esperon.
Ne indas provi konstrui komputilon mem, sed eblas uzi komputilon kiel unu parto en miaj propraj aparatoj.
Ne indas konstrui ĉion tute mem, sed eblas uzi pretaj partoj kaj amasigi la tutaĵon el pretaj partoj. Ili ne bezonas esti tre karaj kaj multekostaj. La komputila programo povas gvidi la tutaĵon.
La moderna tekniko ja estas multe pli bona ol la tekniko de 1970-aj jaroj.
Kiu plu sopirus ekzemple malnovaj fotiloj kiuj uzis filmon de lumsentema kemia emulsio? Nu, eble kelkaj artistoj plue uzas tiaj, sed la lumsentema emulsio ja postulas longan kaj maloportunan procezon de rivelado. Multe da laboro kaj klopodo. La rezulton de fotado oni vidas nur poste.
Kiu sopiras malnovaj magnetofonoj kun bendoj, malnovaj diskoj de gramofono, malnovaj magnetaj diskoj de komputilo, malnovaj videoregistratoroj kun siaj ĝenaj magnetaj bendoj?
Kiel profesio elektroniko estus jam malfacila celo. Forta kaj granda tekniko ne eblas por malriĉulo. La fabrikoj de granda mono min apenaŭ bezonas. Mi tamen certe bezonas min mem.
Nova elektroniko kun bonaj elektro-mekanikaj partoj donacas grandaj promesoj, bonaj eblecoj por propraj konstruaj laboroj.
Mi sincere kredas kaj esperas ke mi povos konstrui la futuron de nia kara nacio Mueleja Insulo sur tiuj novaj elektronikaj kaj programaj fundamentoj.
Ĉu ni eble malvenkos en la batalo de vivo? Ne ne ne, tutcerte ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |