<<

#135 ; La grava kara komisio nia neniam eksvalidiĝos

>>

La Cosa Nostra estas por iuj aliaj ilia propra afero. Nia propra afero tamen estas la avantaĝo de nacieto Mueleja Insulo.

Diversaj kulturoj abundas en la mondo kaj tio estas nenio problemo. Ĉiuj ne bezonas esti la sama. Usonanoj (de Ameriko) vivu en Usono laŭ ilia propra stilo kaj ni vivos ĉi tie laŭ niaj propraj manieroj. Ankaŭ diversaj lingvoj abundas en nia mondo. Por mi la abundeco de lingvoj estas ioma fonto de ĝojo. Certe mi komprenas nur kelkaj eŭropaj lingvoj, la plej eminenta inter ili nia kara internacia lingvo Esperanto.

Por multaj finnoj la deviga skola sveda lingvo estas troa kargo. Plej multaj finnoj neniam vere bezonos svedan lingvon. Sveda lingvo certe ne estas ia granda internacia mondlingvo. Ili apenaŭ ĝenerale komprenas svedan lingvon ekzemple en Ĉinio kaj Aŭstralio.

Tradicie oni studadis svedan en Finnlando nur ĉar antaŭ longe Finnlando estis parto de Svedujo. La burokratoj kaj subtilaj & bonhavaj gesinjoroj parolis nur svedan lingvon ekzemple 160 jaroj antaŭe kiam Finnlando estis oficiale parto de Rusujo kaj sendependa Finnlando ankoraŭ eĉ ne ekzistis. Oni do povas imagi kiel varma kaj afabla la rilato al sveda lingvo povas esti inter ordinara finna popolo.

Mi mem fakte tre ŝatas la svedan ek de juneco, sed certe la nepra studado de sveda estas superflua ŝarĝo por la finna popolo. Eblas en skoloj uzi la tempon kaj energion de lernantoj pli prudente kaj utile. Mi forte kontraŭstaras ĉiun endan studadon kaj punlaboron. Sveda lingvo estas bela kaj peninda por studoj por tiuj kiuj havas la inklinon, sed estas malfacile kompreni kiun utilon la svedlingvanoj en Finnlando opinias akiri per enda sveda en skoloj por finnlingvanoj.

La rilato al svedlingvaj en Finnlando povus esti pli favora sen nepra skola sveda. Libervola sveda en skoloj povus esti pli bona alternativo kaj por svedlingvanoj kaj por finnlingvanoj.

Kunlaboro kun Svedujo estas gajniga ideo. Sveda lingvo certe estas bona por studadi por ĉiuj kiuj tion volas. Svedlingvanoj tamen estas nur malgranda malplimulto en Finnlando, kelkaj procentoj. Ĉiuj ne havas multan talenton kaj deziron por studado de en la granda mondo relative malgrandaj lingvoj. Ekzemple matematiko, natura scienco kaj tekniko estus ege gravaj temoj por junularo se oni volas ke la lando havu bonan kaj ekonomie fortikan estontecon.

Miaopinie la nova nacia ideo fartas bone en politiko en Eŭropo. Mi kredas ke en Finnlando la futuro de ideo de "veraj finnoj" estos simila al historio de politika "verda" ideo. Unue la "verdaj" estis sole pro naturaj valoroj, sed rapide la verdaj valoroj disvastiĝis al ĉiuj partioj. Nun ĉiuj partioj subtenas esence verdaj valoroj, kiel eble plej pura naturo, kiel eble malpli da malutilo por la medio per homa agado. Same okazos por la nova nacia ideo.

Unue la "veraj finnoj" estas sole kontraŭ aliaj partioj, sed baldaŭ ĉiuj partioj devas iom post iom akcepti pli rigidan linion en enlanda politiko por eksterlandanoj. Finnlando por finnoj, tre forta ideo. La apogo por nova nacia ideo kreskos forte. Baldaŭ ĉiuj partioj estos pli aŭ malpli "vere finnaj".

La partio "Perussuomalaiset" eble esprimas la aferon iom krude kaj malmilde, sed la komisio de vere finna popolo estas grava kaj aktuala. Ĝi ne malaperos. Nenio estas pli forta ol la ideo kies tempo jam tagiĝis! Kiam ekzistas bezono, tiam troviĝos solvo.

Publike la aliaj partioj tre multe recenzas linion de "veraj finnoj", sed miaopinie tio estas nur bona signo. Ekzemple en maldekstrularo la politikaj estroj ofte kampanjas publike nur por regi la membrojn kaj subtenantojn de sia propra partio. Multa recenzo de novaj naciaj ideoj en publiko indikas ke ekzistas interna procezo de ŝanĝo ene en la partioj. Sen tia interna procezo en iliaj partioj la estroj ne sentus tian grandan bezonon por regi kaj propagandadi la proprajn membrojn pere de publiko. Kritiko estas certa signo de futura aliiĝo. La ventoj de ŝanĝo jam forte blovas. Lokaj valoroj venkas pli kaj pli da subtenantoj. Finnlando ne povas ekzisti por EU, Finnlando apartenas por finnaj civitanoj.

Mi volas esti antaŭ ĉio viro de tekniko, sed certe ankaŭ ĝenerala homa kulturo estas respektinda valoro en nia malgranda nacio. Dum somero mi intencas studadi teknikon diligente. Mi neniam ĉesigos lerni, revi kaj plani.

Nur unu ekzameno jam restas en universitato por ĉi tiu studjaro. La motivo por legi por ĉi tiu ekzameno tamen ne estas tre alta. La ebleco por sukcesi en la provo estas nur malgranda. Bedaŭrinde mi tre probable malsukcesos en tiu fako sedepende de tio kiom mi min ekzercos.

Mi tamen travivos. Eblas vivi nur unu tagon pofoje. Mi sentas min jam relative libera kaj trankvila. Somero donacas bonajn perspektivojn. Bonaj eblecoj abundas. Hidraŭliko, industriaj robotoj kaj aliaj fortaj teknikoj estos por mi perditaj, sed ekzistas pli malgrandaj kaj malmultekostaj alternativoj. Mia budĝeto estas tre limigita, kvankam modesta elektroniko kaj simpla elektro-mekaniko estas ege allogaj.

La promeso por la nova jaro estis ke mi uzus pli da koloraj krajonoj kaj desegnos mane. Bedaŭrinde oni devas konstati ke baldaŭ pasis duono de jaro sed estas malmulte da tia rezulto.

Optiko, interesa fako. Mi certe ŝatus labori inter optiko, por studadi, kompreni, kalkuli, plani, konstrui, testi, uzi. Mi kredas ke ankoraŭ restas multe da bonaj teknikaj eblecoj por optiko kaj lumo. Komputiloj per lumo estus pli fortaj kaj toleremaj. Tanko povus variigi sian koloron en batalo kiel kameleono tiel ke ĝi estus kiel eble plej nevidebla por la malamiko. Eble oni povus aŭtomate serĉi militistaj aviadiloj sur ĉielo per granda aro da kunlaborantaj inteligentaj optikaj teleskopoj?

Apenaŭ eblas tute mem konstrui bonan fotilon. Mem konstruita astronomia teleskopo estas malnova revo de 40 jaroj. Eble mi tamen ankoraŭ iam atingos modestan astronomian teleskopan fotilon kiun eblas gvidi de malproksime. Ĉu eble kiel pensiulo post 10 jaroj? Eble mi kiel 70-jarulo ankoraŭ estus je vivo, sano, racio kaj bona forto?

Jen maldekstre mia plej malnova fotilo kiun mi ankoraŭ iom uzas, Canon PowerShot A400, relative bona fotilo, kvankam jam iom eksmoda.

La malnova laborilo havis tre gloran karieron en mia servo. Fakte mi unue aĉetis ĝin por mia patrino kiu mortis somere 2007. Ĝi estas iom malrapida kaj bruema, sed ofte uzebla. Surprize eĉ la tre multe uzata fulma lumo de fotilo ankoraŭ funkcias.

Verŝajne mekanikaj problemoj kun movebla zoom-objektivo estos la unuaj ĝenaj kriploj kun ĉi tiu malnova kaj tre multe uzita laborilo.

Dekstre mia alia preskaŭ same malnova fotilo Canon PowerShot A495, fotita per la supra pli malnova fotilo.

Mi supozis ke la pli malnova fotilo komencus disfali unue, sed fakte la kovrilo de baterio estas mekanike tiom mankhava ke la pli nova malnova fotilo jam bezonas iom da ekstera apogilo, la ruĝaj gumaj elastaj rubandoj. Tial mi nun preferas ekstere uzi aliaj fotiloj. Gumaj rubandoj eble ne estas tre bona solvo.

Ambaŭ malnovaj fotiloj estas fakte plie sufiĉe bonaj por plej multaj simplaj fotaj intencoj. La alta aĝo de aparatoj tamen estas ioma risko. Neeviteble ili iun belan tagon disrompiĝos pro aĝo aŭ multa uzo aŭ akcidento. Certe pli novaj fotiloj povas esti pli bonaj, sed la malnovaj iloj provizore ankoraŭ sufiĉe laboras, do kial ne uzi ilin kaj serĉu novan solvon nur tiam kiam oni ĝin vere bezonas.

Kaj ege probable fine tamen .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)