<<

#134 ; Unu tago pofoje, ĉar finfine ne eblas saviĝi viva

>>

Malgrandaj blankaj floroj de vakcinio jam aperis en arbaro. Aŭtune la planto portos akragustaj ruĝaj beroj. Vakcinio estas nur malgranda arbara planto, sed ĝi havas iom grandan ekonomian signifon en Finnlando pro la popularaj beroj.

La naturo prosperas kaj floras. Por mi la vetero jam estis eĉ tro varma. Ni devas ankoraŭ atendi la mezon de somero, sed pli bona ĝi apenaŭ povus esti ol la nuna naturo. Libeloj jam flugas ĉe bordo de lageto. Multaj plantaj semoj jam pretiĝos iom post iom. La vivo daŭrigas eĉ se la fino de somero estus - kontraŭ antaŭvidoj - pluva kaj malvarma.

Certe estas ankaŭ problemoj en vivo. Mi tamen ne povas porti la zorgojn de tuta mondo sur miaj ŝultroj kiel iu fortega atleto Herkules. Oni povas zorgi nur iom ... tiom kaj pli multe estas jam tro multe. Ne profitigas ŝarĝi kaj malsanigi sin per troa afliktiĝo. Bona sano de animo estas tre grava kvalito. Fine oni povas vivi nur unu tagon pofoje.

Estas ja klare ke la fino de vivo ne povas esti bona. Ni devas sin koncentri en la hodiaŭa tago. Aspiroj povas esti bonaj, sed fine ni ne scias kio okazos. Vivo estas kruela ludo, sed mi 60-jara tamen ankoraŭ vivas kaj fartas relative bone. Multaj kamaradoj en mia jara kontingento jam pereis kaj konsumiĝis.

Kredeble ankaŭ la dekstre fotita ŝtona volba ponto iam havis bonan vivon. Ĝi sendube estis utila. Nun ĝi tamen estas nura ruino, kvankam impona kaj interesa ruino.

Ĉiuokaze mi provas daŭrigi studadon en universitato. Eble mi neniam vere fariĝos diploma inĝeniero, sed ĉi tiun vojon mi selektis ĉar estis la sola irebla vojo kaj sur ĉi tiu vojeto mi paŝos. Salajra laboro sendube estus tre malfacila por akiri, sed vivo de viro devas esti iom pli ol norma laboro.

Universitato ne estas la tuta solvo por ĉiuj problemoj de vivo, sed ĝi tamen estis por mi nepra paŝo. La rezulto de studado eble ne estos tre bona, sed almenaŭ mi klopodis kaj strebis. Mi plenumos tiom kiom mi havas fortojn kaj rimedojn. Prudenta agado, humaneco kaj homaj rajtoj estas ankaŭ gravaj valoroj, ne nur la kara mono de riĉuloj.

Mi vidos estonte plue ankoraŭ multaj pontoj, malnovaj kaj novaj, malgrandaj kaj pompaj, modernaj kaj laŭmodaj, belaj kaj modestaj. Ponto helpas preterkuri obstaklon. Ĝia tendenco estas bona. Ĝi ne elportas por eterne, sed kio do povus elporti ĝis infinito? Por ponto 100 jaroj jam estas alta aĝo. Tre malmultaj iloj rezistas en ĉiutaga uzo tiom longe. La piramidoj de Egiptio ja konserviĝis en ioma bonstato por miloj da jaroj, sed la klimato estis seka kaj ilia uzo estis relative malpeza.

Certe mi estas malĝoja pro la peza vojaĝo kaj pro la multaj vanaj senelirejoj. Mi apenaŭ povos atingi la oran landon Eldorado, la perfektan lokon de revoj.

Mia vivo fakte estas plejparte nur videraroj kaj anstataŭaĵoj. Bedaŭrinde nia propra nacio Mueleja Insulo apenaŭ estos pli bona ol ĉi tiu. Eble ni neniam atingos konstantaj kaj konkretaj utilaĵoj kiel propra domo por la nacio.

Studadon en universitato mi ĉiuokaze daŭrigos en aŭtuno. Mi jam pagis la devigajn pagojn por la venonta studjaro, sume 114€ kiu estas multe por malriĉulo, inkluzive de pago pro la - fakte iom mankhava - sanitara servo de studentoj. Sen tiuj pagoj ne eblus daŭrigi studadon. Oni devas nepre pagi precipe antaŭ ol eblas sin anonci por la nova studjaro. La ĝenerala senhumanisma principo validiĝas: mono pli grava ol vivo. Mi do devas pagi tiam kiam mi hazarde havas iom da mono.

La finna socio donas nur tre avare monon por studanto kiu ne ricevis laboron por somero kaj tial povas esti tre malfacile sin anonci por la nova studjaro. Malbonaĵoj, kaptiloj kaj faliloj abundas en la vivo de studanto. Antaŭ kristnasko mi ne ricevis eĉ medikamentojn por la nekuracebla malsano diabeto kiam mia mono finiĝis, ĉar mi estas nur malestimita studanto, malbenita malamiko de granda mono, pompaj burokratoj kaj sankta industrio.

Estas ankoraŭ tro frue por sin anonci por la kursoj de aŭtuno. La nova studjaro oficiale komencas en monato aŭgusto sed la unuaj kursoj komencas nur en septembro. Mi devas min anonci por selektitaj kursoj almenaŭ kelkaj semajnoj antaŭe. Sendube la nova horplano enhavos multe da gravaj temoj.

Aliflanke novaj studantoj ne bezonas aparte sin urĝi pro la anoncoj por kursoj, ĉar la horaro estas por ili pli malstreĉita. Ili ricevos kondukadon por tio.

La venonta aŭtuno eble estos la lasta sezono kiam mi vere povos studadi plene. La sekvanta printempo estas plejparte rezervita por diploma laboro, sed oni povas dubi ĉu eble mi trovos ion oportunan diploman laboron kaj ĉu la diploma laboro estos akceptita. Mi ne scias ĉu vere eblos ekzameniĝi laŭ plano en du jaroj. Estus verŝajne por mi tro malfacile - ekonomie maleble - plilongigi studadon en urbo Tampere.

Bedaŭrinde la studoj eĉ en universitato estas iom mankhavaj en profundeco. La lastaj registaroj de Finnlando eĉ intence malfaciligis la situacion de universitatoj kaj studantoj. Nur burokratoj kaj riĉuloj estas ŝatataj por politikistoj.

Finnaj politikistoj volas vidi nur la politike laŭcelan kaj plejparte imagitan teruran mankon de labora forto, sed tute ne la faktan tre pereigan senlaborecon de ordinara popolo. Finnaj politikistoj tute ne volas pensi pri la futuro, robotoj, rapida kaj forta aŭtomatigo, sekvantaj ekonomiaj malfacilaĵoj de ordinara popolo. Nur la popolo povas esti kulpa. La politikistoj estas kategorie absolute puraj & perfektaj.

Ni tamen ne senkuraĝiĝu. Eble bona ŝanco nin ankoraŭ atendas. Eble ni iam malgraŭ ĉio prosperos. Ĉiuokaze mi estas tre fiera ke mi studadis en universitato speciale teknikon kaj ne la vanan kaj antipatian doktrinon de ĉefoj. Mi certe malamas ĉiun estradon. "Selbst ist der Mann", kiel diras germanoj.

La sveda "Ingens herre, ingens slav, för allt främmande en grav" estu la moto kaj devizo de bonaj inĝenieroj kaj honestaj konstruistoj. (Esperante Nenius ĉefo, nenius sklavo, por ĉiu nekonata unu tombo)

Sed certe iam kaj ie eĉ .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)