<< | #133 ; Mirinda mondo de mekanismoj, sensiloj kaj motoroj |
>> |
Ĉu mi kapablos ĉisomere plenumi la universitatan bazan kurson pri robotoj, tiu estas ankoraŭ dubinde. Komenco de somero estas por mi laciga kaj malfacila tempo. Certa fakto tamen jam estas ke la noto pri la kurso estos tre malbona. Feliĉe miaj personaj celoj estas iom aliaj ol nur baza uzo de pretaj industriaj robotoj.
Mi nome apenaŭ povos labori kun veraj robotoj en praktiko. La motivo por plenumi la kurson do ne estas kiel eble plej forta. Ĉiuokaze la vivo kontinuas kaj ekzistas multaj interesaj teknikaj aspektoj kiuj aliiĝas al robotoj, kvankam la robotoj mem estas verŝajne en praktiko por mi neatingeblaj.
Mi ja volas esti viro de tekniko kaj devas ebli studadi teknikon eĉ ekster fabrikoj de granda kapitalo. Industriaj robotoj estas komplikaj tutaĵoj kun siaj fontoj de forto, laboriloj, komputiloj kaj programoj. Mi povas nur parte pritrakti la detalojn de robotoj.
Ekzistas libera bona senkosta lernolibro en la angla lingvo kaj PDF-formato pri bazaĵoj de robotoj en komputila reto: John J. Graig Introduction to Robotics Mechanics and Control. Tiu estas la tria eldono de libro el jaro 2005. Estas iom granda, pli ol 4 MB kaj 400 paĝoj. Tiuj bildoj de ĉi tiu teksto tamen havas alian fonton.
Mi ne scias pri mia estonteco kun praktikaj industriaj robotoj. Eble ĝi tute ne ekzistas.
Estas tamen certe multe da interesa tekniko kiun inter alie robotoj uzas. Tiun teknikon mi volas studadi, se eblas.
Tradicie oni difinis mekanismoj kiel fermitaj kinematikaj ĉenoj kun deviga movado, uzata por rigore limigita tasko.
Robotoj estas malfermitaj kinematikaj ĉenoj sen deviga movado, uzataj por variaj ĝeneralaj taskoj kun diversaj komputilaj programoj.
Nuntempe oni tamen certe povas nomi ankaŭ robotoj kiel mekanismoj. Difino de mekanismoj tiel fakte ŝanĝiĝis.
Rolon de bonaj mekanismoj en tekniko mi certe alte respektas. Mekanismoj ne estas tiel simplaj por kalkuli kiel oni povus unue imagi. Mekaniko ne estas tre simpla temo. Mekaniko tamen estas la grava bazo de teknika mondo. Mekaniko neniam eksvalidiĝos.
Teknike en robotoj tre interesaj por mi estas akurataj movoj de aksoj kaj la bonaj sensiloj de pozicio. Por tiaj komponantoj mi havus alia uzo. Ekzemple estus interese se mi povus direktigi fotilon aŭ teleskopon akurate per du perpendiklaj aksoj. Tiaj bonaj komponantoj tamen sendube estas multekostaj kaj tial por mi nekapteblaj. Mi povas nur revi kaj iluzii pri tiaj fajnaj laboriloj.
Hidraŭliko kaj pneŭmatiko estas en praktiko neatingeblaj por malriĉulo, sed plej malmultekosta elektroniko kaj elektro-mekaniko ŝajnas efektigebla eĉ kun modestaj ekonomiaj rimedoj de studanto. Sendube estos survoje multe da malfacilaĵoj kaj senfine da sensalajra laboro, sed principe la vidaĵoj aperas ebriige allogaj.
Mia futuro probable ne estas en universitato kaj ĝi probable ne estas ankaŭ en granda industrio de granda kapitalo, sed la vivo forte kontinuu kaj la progreso ĉiel daŭre progresu. Nia propra nacio Mueleja Insulo fortege antaŭenpaŝu kaj fine venku en la granda batalo de vivo!
Mi ne longe funebros pri la splena destino de kursa noto por baza robotiko. La tekniko ne povas morti, ĝi travivos. Nia mondo estas absurda infero de burokratoj, nesto de ekonomiaj vampiroj kaj ĉarlatanoj, malbenitaj homaj elsuĉuloj. Nur scienco kaj tekniko estas konvenaj fakoj por prudentaj personoj, honestaj kaj estimataj inĝenieroj, fajnaj konstruistoj.
Kredeble mi neniam fariĝos radioinĝeniero, kion mi volis dum infaneco. La mondo varias, sed la mondo de elektromagnetaj radioj, elektro kaj elektroniko tamen estas alloga.
Eterne restu tre alte respektitaj la fortaj strukturoj, bonaj materialoj, fajnaj mekanismoj, utilaj aparatoj kaj maŝinoj, la bona arto de inĝenieroj.
Vivu la tekniko! Vivu la scienco! Mortu kaj pereu la senutilaj burokratoj, malbenitaj trompistoj kaj arogaĵaj vampiroj!
Ĉiuokaze certe pravas ke ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |