<<

#132 ; Almenaŭ la plantoj ŝajnas ĝui pri la somero

>>

Monato junio jam alvenas. La komenco de somero estas kiel granda festo de florantaj plantoj, fanerogamoj. Preskaŭ ĉiutage oni povas trovi novaj belaj floroj en arbaro kaj sur kampoj. Ĉijare mi tamen ne kolektas multe da plantoj. Mi jam havas grandan libron plena de sekigitaj fanerogamoj.

La norda naturo de Finnlando certe estas malpli fruktodona ol la naturo de pli sudaj kaj pli varmaj landoj, sed somere estas multe da lumo kaj sufiĉe da temperaturo kaj akvo por multaj plantoj. Ĉiuj sudaj plantoj ne elportas tra la longa, malhela kaj malvarma periodo de norda vintro kaj frosto. Bonŝance la sama vintra frosta malfacilaĵo koncernas ankaŭ iuj sudaj malsanoj de plantoj.

Estas iom multe da diversaj plantoj en la finna naturo, mi eĉ ne konas ilin ĉiujn, do jam sufiĉe multe por mia spirita kapablo. Tamen ĉi tie fotitaj plantoj estas plantitaj kaj kultivitaj. Ili ne aperis en parkoj sen helpo de homaro.

La du unuaj estas iaj pinglarboj. La unua (maldekstre) estas ia alta piceo, sed ĝi ne estas ordinara finna piceo. Eble ĝi estas serba?

La dua (dekstra foto) pli malalta arbo aŭ arbusto eble estas ia "varianto" de pino, sed ĝi ne estas ordinara finna pino. Ĉu ĝi estas amerika?

Ambaŭ pinglarboj videble portas iaj floroj. Mi tamen ne konas ilin detale. Mi mem neniam plantis tiaj arboj.

Jes, somero. La sola vivinda sezono de finnoj. Dum somero mi volus vivi kaj ne suferi. Mi volas labori kun temoj kiujn mi ŝatas. Ekzistas ja sensence multe da interesaj temoj. La granda problemo tamen ĉiam estas horplano por studado kaj speciale kiel sekvi la horplanon diligente.

Skolo kaj universitato estas almenaŭ tiel utila ke ĝi donas rigoran horaron por studado. Eble la studado ne estas ĉiam tre profunda eĉ en universitato, sed almenaŭ oni ricevas ian ideon pri la granda tuto.

En memvola studado oni facile perdas bonaj celoj. Se oni ĉiutage studadus eĉ iom, iom post iom oni nepre progresus, sed post komenca inspiro oni povas facile perdi la takton. Laŭ onidiro "La vojo al Infero estas kovrita per bonaj promesoj". Tiu signifas ke bona promeso sole ne sufiĉas. Se oni ne volas fini siaj tagoj en la varmega societo de Diablo kaj Satano, oni devas sekvi la promesoj kaj plenumi la horaron.

Mi do singarde nur promesu ke mi iom provas studadi bonan teknikon dum somero. Se ekzistas konflikto inter miaj celoj kaj la celoj de universitato, tion mi ne povas helpi. Mi ne povas esti iu alia. Norma edukado por servo de granda industrio apenaŭ estas por mi la plej konvena. Mi devas sekvi mian propran vojeton. Eble mia propra vojeto ne gvidas ĝis grandaj vaporplenaj potoj de viando, sed almenaŭ mi povos ĝui pri la vojaĝo.

La tria foto prezentas miaopinie plantidoj de tute ordinara finna betulo ĉe la strato en orienta parto de urbo Pori. Tiuj junaj betuloj tamen estas plantitaj.

La trunkoj de tiuj plantidoj de betulo estas ŝirmitaj per artefaritaj ŝirmoj kies materialo eble estas ia plasto.

La destino de tiuj ŝirmoj estas protekti la trunkon de junaj arboj kontraŭ leporoj, kunikloj kaj aliaj roduloj kiuj volus vintre manĝi la sukplenan ŝelon de juna arbo. Somere tiuj roduloj ja trovas multe da alia nutraĵo en naturo kaj tiam ili ne estas aparte interesitaj pri ŝelo de arbidoj.

La vundiĝema ŝelo estas tre grava por la juna planto. Se la ŝelo difektiĝas, povas la plantido morti ĉar ĝi ne ricevas akvon el radiko kaj la radiko ne ricevas nutraĵon el folioj.

Mi kredas ke la ĝenerala ideo estas uzi tiuj trunkaj ŝirmoj nur dum vintro. Mi aŭdis ke la plantidoj povas morti pro soifo se oni uzas ŝirmoj dum varma somero. Nur kelkaj el tiuj junaj plantidoj de betulo tamen mortis kaj velkis dum kelkaj jaroj, kvankam ili uzas ŝirmoj la tutan jaron. Plejparto de plantidoj saviĝis je vivo tra somero malgraŭ la ŝirmoj. Eble estus tro multe da laboro por la laboristoj de urbo se oni forigus la ŝirmoj en printempo kaj muntus ilin denove en aŭtuno.

Eble helpas ke la ŝirmoj estas helaj kaj ne nigraj en koloro kaj tial ne varmiĝas tiel multe en sunbrilo. Estas iom da fendoj en la ŝirmoj. Ili povas adaptiĝi kiam la dikeco de arbida trunko kreskas.

Kaj certe, rilate al nia kara nacieto .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)