<< | #131 ; Ni konfidu kaj laboru kiel bibliaj formikoj kaj abeloj |
>> |
Abeloj mi fakte tre malmulte vidis en urbo Pori. Plejparte mi memoras nur la abelojn kiujn mia patrinflanka onklo Juho bredis en la malnova hejma bieno de mia patrino en vilaĝo Koskenkorva de komunumo Ilmajoki dum mia infaneco en suda Ostrobotnio. Li estas unu aŭ du jaroj pli aĝa ol mia patrino Armi. Juho estis la dua kaj Armi la tria el 10 infanoj de familio Kalliokoski.
En la apuda foto tamen abelo kaj burdo suĉas mielon el flavaj floroj de taraksano. Burdo estas la pli granda insekto kaj ekzistas multaj diversaj specoj de burdo en Finnlando. Mi kredas ke abeloj estas breditaj kaj burdoj kaj vespoj sovaĝaj. Tiuj insektoj neniam multe ĝenis min. Ili estas sufiĉe afablaj kaj objektivaj se oni ne reakcias al ilia iomaj altrudiĝoj. Plejparte ili estas tro urĝaj dum kreska kaj flora periodo por zorgi pri homaro.
Se eblus konstrui aviadiloj same malgrandaj kiel abeloj aŭ vespoj, tiu certe havus grandan efekton al eblecoj por spionado, informpetoj kaj esplorvojaĝoj. Se ili havus sufiĉan energian fonton, ili povus flugi nerimarkite ĝis la malbenitaj malamikaj fortoj kaj sendi returnen fotojn pri la fiagoj kaj intrigadoj de tiu malbona malamiko.
Abeloj ja estas proverbe diligentaj same kiel formikoj.
Sekve ni rigardu al du fotoj de sama nesto de formikoj kiuj atestas pri la senfine granda diligenteco de formikoj, tiuj interesaj malgrandaj laboremaj 6-piedaj insektoj.
La maldekstra foto estas fotita 18-an tagon de monato majo. La stumpo de pina arbo estas klare videbla en la centro de nesto. La nesto de formikoj situas en la apuda arbareto, proksima al la ambasado de nia kara nacio Mueleja Insulo.
En la dekstra foto ni vidas la saman neston je 29. tago de majo, sama jaro. Do estas nur 11 tagoj inter ĉi tiuj fotoj. La formikoj tamen jam sukcesis kovri la supron de stumpo per malnovaj pingloj de pino kaj alia rubo kiun ili trovis falinta sur tero.
Min iom ĝenas ke tiu nesto klare suferas difektojn dum vintro. Dum du antaŭaj aŭtunoj la formikoj jam sukcesis kovri la supron de stumpo tiel ke ĝi estis ene en ilia nesto.
Tamen printempe post vintro la supro de nesto estis falinta iom suben tiel ke la stumpo estis denove videbla. Espereble baldaŭ la formikoj sukcesos konstrui la neston pli granda tiel ke la stumpo de pino restas ene en la nesto la tutan jaron.
Ankaŭ mi devas labori dum somero per biblie streba sinteno.
Sed per ege alta probableco ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |