<<

#130 ; La metodo de provo kaj eraro povas gvidi ĝis sukceso

>>

Supre mi provis produkti stereoskopan bildparon pri la tombejo de sovetiaj soldatoj de dua mondmilito kiu situas en la apuda arbareto ĉi tie en urbo Pori. La fotoj devas esti malgrandaj tiel ke eblas rigardi sen optikaj iloj, post iom da praktiko.

Suba maldekstra foto prezentas kiel aperas la antaŭe fotita greka teatro rigardante el scenejo al rigardejo. Pluvas kaj tial la scenejo estas malseka. La nivelo de akvo de lageto estas nun iom alta, sed surfaco de akvo tamen estas iom sub la nivelo de scenejo. Oni certe povus iom pioniri, levi, plibonigi kaj ebenigi la fundon de scenejo, sed mi kredas ke estus uzebla dum bona vetero.

Bona edukado, ĉu malebla celo? Mi opinias ke speciale teknika edukado estas en krizo. Grandaj aspiroj, sed nur maltemulte da mono. Ĉu estus solvebla ekvacio?

Edukado estas malfacila fako. Ĝi postulas multe da tempo kaj multe da rimedoj. La studantoj tamen devas mem lerni, ne eblas devigi la lernan procezon.

Supozeble ekzemple la industrio liberigos multe da laborista forto dum sekvantaj jaroj. Aŭtomatigo progresos pli kaj pli kaj eĉ tutaj profesioj malaperos konstante.

Apenaŭ ekzistas laboro kiun oni ne povus aŭtomatigi - se oni tion sufiĉe volas - tiel ke homo ne plu estas necesa por plenumi la laboron. Aparatoj povas esti inteligentaj. Eblas aŭtomatigi ankaŭ oficejan laboron kaj laboron de specialisto.

Mi vidas kreskantaj sociaj problemoj. Ĉu edukado estas solvo por la sociaj problemoj de futuro? Kion oni lernu tiam kiam robotoj jam plenumas ĉiujn laborojn? Ĉu ni do nur ludu teatraĵoj de Shakespeare en greka teatro, homa kranio en mano? "Ĉu ni ekzistu aŭ ne, jen la demando?"

Mi certe kredas ke ni ekzistu. Ni tamen devus trovi bonaj solvoj por la vivrimedoj de futuro por ordinaraj civitanoj.

Mi plej verŝajne povos produkti nur malgrandaj solvoj, kondiĉaj, partaj solvoj. La granda mono kredeble ne bezonas min kaj tial mi verŝajne ne povos labori en palacoj de riĉuloj. Mi ne akordiĝas kun la sistemoj de granda mono kaj grandaj direktoroj. Nova portebla telefono, virtualo kaj rapida Internet -konekto ne estas sufiĉa bazo por vivo. Ni bezonas konkretaj decidoj, pli bonan realon, veran enhavon por vivo.

Oni tre multe zorgas kaj atentigas pri edukado de direktoroj en Finnlando. Mi ne komprenas. Neniam superregis granda manko pri pompaj direktoroj en Finnlando, ili abundas. Laŭ mia sperto en Finnlando jam estas tro multe da grandaj direktoroj. Direktoroj tamen ne estas ia solvo por la vivrimedoj de ordinara popolo, prefere tute male.

Politiko de malgrandaj paŝoj povas gvidi ĝis Eldorado, la ora lando. Provu kaj eble eraru, sed provu denove, ĝis sukceso. Lokaj valoroj regas. La tuta mondo ne estas nia respondeco.

La vetero estas iom malvarma en Finnlando nun kiam EU-baloto moviĝas. Kion nun pensas la multaj pro klimato histeriaj homoj? Espereble ili raciiĝos kiam ilia kapo malvarmiĝos.

Ĉi tiaj blankaj arbaraj floretoj (en la dekstra foto) oni finne nomas "stelo de arbaro", science Trientalis europaea.

Kaj per alta probableco .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)