<<

#129 ; Jam alvenis la plej bela epoko de tuta jaro

>>

Je fino de monato majo la finna naturo jam atingis sian plej gracian someran belecon. Oni ne plu atendu por pli belan someron, jam nun oni ĝuu, malstreĉiĝu kaj ripozu. Jen estas la finna somero, preta kaj kiel eble plej perfekta. La vetero estas ĵus nun iom nuba kaj malseka, sed sufiĉe bona. La naturo aperas trankvila kaj serena. Almenaŭ ne estas tro varme.

En la apuda foto estas antaŭa "inĝeniera lernejo", nuna "Winnova", fotita trans la lageto. Kelkaj naĝantaj birdoj estas en la foto, sed ili ne estas tre bone videblaj. Mi estas nenia granda birda fotisto, mi havas nek tiajn elegantajn aparatojn de longa fokusa distanco nek tian senfinan personan paciencon.

La greka teatro (vidu la aŭtunan artikolon #94 por pli bona foto pri la greka teatro) estas videbla en la kontraŭa bordo de lageto.

La antaŭa "inĝeniera skolo" jes. Tie mi pasigis multaj jaroj komencante en aŭtuno 2013. Oni povas demandi ĉu estis tempo bone uzita, ĉu estis kiel eble plej utilaj la studadaj jaroj. Eble estas nun denove bona oportuno por rememori la pasintajn jarojn kaj pripensi pri la studado kaj la vivo ĝenerale.

Vivo ja estas tre necesa, sed navigado ne estas tute nepra por ĉiuj homoj. Tiu propozicio estas konraŭa al la fama antikva Navigare necesse est, vivere non est necesse , ĉar tiuj antikvuloj reprezentis nur posedantan klason de homaro kiu ne bezonis zorgi pri la destino de maristoj kiuj en praktiko efektivigis la navigadon. Por riĉuloj la vivo de maristoj ne estis tiel kara.

La antikva socio, bonfarto de liberuloj kaj tiama alta kulturo ja baziĝis al sklavoj kaj multa laboro kiun la sklavoj plenumis. Mi devas mem efektivigi mian vivon kaj zorgi pri mia sorto.

Aliaj fotoj prezentas la tombejon de 319 sovetiaj soldatoj (plejparte nekonataj) kiun mi priskribis en la antaŭa artikolo #125. La tombejo situas proksime al la supre fotita lageto, dekste en la supra foto.

Hmmmm .... studado estas preskaŭ la tuta enhavo de vivo. Eble mi tamen iam fariĝos diploma inĝeniero post diligentaj studoj en universitato? Ĉiuokaze valoras antaŭeniri trankvile kaj pacience. Mi ne plu estas juna viro. Ĉio ne eblas, neeviteble okazos ankaŭ kelkaj regresoj kaj misfortunoj.

Vivo estas kruela ludo. Sendube multa homa vivo estas nefeliĉa kaj eĉ malespera. Ekzistas tre malmulte da eblecoj por sin ekzerci en la bona arto de vivado antaŭ ol la vivo mem komencas.

La finna epopeo Kalevala rakontas ke la saĝa kantanta heroo Väinämöinen unue pasigis 700 jaroj en la utero de sia patrino antaŭ ol li fine naskiĝis. Li do estis jam tre maljuna viro kiam li naskiĝis. Tia miraklo tamen ne eblas por ordinaraj civitanoj eĉ en Finnlando.

Kerne ni devas komenci la vivon tre junaj kaj senspertaj. Nur malmultaj naskiĝas "kun arĝenta kulero en sia buŝo" kiel oni iam diras pri la infanoj de riĉuloj.

Laŭ malnova finna onidiro junaĝo kaj frenezeco, maljuneco kaj saĝeco. Eble estas kruele sed tio proverbo ŝajnas por mi enhavi iom da vero. Ni nepre bezonas sperton kaj doktrinon por atingi bonan scion kaj konon. Pensu ekzemple pri modernaj komputiloj. Kiom da tempo oni bezonus por instrui primitivajn homojn de ŝtona epoko por flue kompreni, utiligi kaj uzi komputiloj?

Mi ofte imagis ke mi havus aparaton por vojaĝi tra tempo ĝis pasinteco. Tia talento ja donus grandaj eblecoj por komerco. Komputiloj eble estus troe postulema komercaĵo por vendi por antikvuloj. La moderna tekniko tamen produktis multe da aliaj varoj utilaj por primitivaj homoj, iloj kiujn eblas uzi sen elektro. Modernaj medikamentoj, novaj materialoj, industria kvalito de komplikaj produktoj je malalta prezo. Sendube grandaj eventualoj por avida komercisto. Mi tamen estas viro de tekniko.

Sed kion fari sen tia tempa vojaĝilo? Certe en nuna mondo estas malfacile produkti ion tre utilan novan produkton. Plejparte eblas nur studadi, lerni, disvolvi planojn & teoriojn, persisti tenace & malrompe kaj esperi pli bonan sorton.

Kaj jes, kun ege alta probableco fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)