<< | #128 ; Malgraŭ ĉiuj repuŝoj nia nacieto havos feliĉan futuron |
>> |
Dum varmega vetero estas malfacile trovi sufiĉajn fortojn por studadi kaj labori sukcese. La estonteco nin tamen atendas. Ni havigu novajn fortojn por pasi antaŭen kuraĝe.
Ĉio jam floras en ĝardenoj, parkoj kaj arbaroj, pomarboj, riboj, siringoj, hipokastanoj, padusoj, fragoj.
La apuda finna teksto estis en iu komputila klasejo en universitato en urbo Tampere. Ĝi provas klarigi kion signifas la multe uzata koncepto "akademia kvarono" [da horo] kaj kiel ĝi naskiĝis.
Akademia kvarono estas malnova kutimo kiun oni sekvis en universitatoj de nordaj landoj (kiel Finnlando kaj Svedujo), Germanio, Svisujo kaj Britujo.
Laŭ la teksto granda horloĝo en turo de urbo donis signon de sono je egalaj horoj. Tiam la studantoj de universitato kiuj vivis en la urbo sciis ekiri por lekcio kie ili alvenis proksimume 15 minutoj poste. La lekcio do komencis kvarono da horo post egala horo. Antaŭe oni ĝenerale ne havis propran horloĝon.
Tial oni nomas tiujn 15 minutojn "akademia kvarono". Oni ankaŭ ĝenerale ŝercas ke akademiuloj pretekste ĉiam malfruiĝas je 15 minutoj. Almenaŭ la provoj tamen nun komencas akurate je egalaj horoj en universitato.
Apuda iom malnova (ĉar havas malgrandaj folioj) foto prezentas betulon kun kaj stamenaj kaj pistilaj floroj. Stamenoj estas la pli grandaj kaj ili estas kiel la "viro" de betulo kaj pistiloj estas kiel "virino". Poleno de betulo jam ŝajnas malpliiĝi en aero de okcidenta Finnlando. Poleno de herboj tamen pliiĝas.
Mi estas melankolia. Mi devas verŝajne inter unu jaro renkonti la amaran fakton ke ne eblas kvalifikiĝi el universitato. Mi certe provas kontinuigi studadon, sed almenaŭ la diploma laboro kredeble estos malfacila por trovi kaj plenumi. Sen akceptita diploma laboro nenia kvalifikiĝo.
Ĉi tie en Pori ne eblas kontinuigi en universitato post unu plia jaro. Mi ne kredas ke eblus kontinuigi studadon en Tampere.
La industrio apenaŭ bezonas min. Speciale hidraŭliko ŝajnas senutila fako por mi. Estas por mi ekonomie tute neeble mem konstrui hidraŭlikaj sistemoj. Elektroniko kaj elektro-mekaniko ŝajnas la sola ebleco por vere labori en praktiko, sed ankaŭ ĝi estas probleme sen sufiĉa mono.
Mi estas melankolia, sed eble mi trovos mian propran vojon. La vivo devas daŭri kaj la studado devas progresi. Ekzistas nenia alia pli bona alternativo. Vivo ne povas halti. Mi ja estas ankoraŭ juna viro, nur 60 jaroj aĝa, viro en sia plej bona aĝo, muskoleca kiel juna alko aŭ cervo!
Nia nacieto Mueleja Insulo certe meritas pli bonan futuron. Eble mi vivos ankoraŭ eĉ 20 jaroj? La mondo estas kruela, sed eble estos multe da tempo por vere konstrui nian karan civiton? Ni trovos la solvojn.
Estas senrealisme kontribui multe por industrio de granda mono kaj tiuj teknikoj kiuj eblas nur en laboro por industrio, kiel ekzemple hidraŭliko kaj pneŭmatiko. Ne valoras malŝpari tempon kaj energion por temoj kiujn tre verŝajne ne eblas interesiĝi pri en praktiko. Ekzistas aliaj multe pli promesaj fakoj.
Mi volis fariĝi radioinĝeniero dum la 1970-aj jaroj, longe antaŭ modernaj porteblaj telefonoj. Nuntempe rolo de radioj estas iom alia ol 50 jaroj antaŭe. Televidilo kaj la fama komputila reto Internet estas la regantaj normoj de moderna komunikado.
Komunikado certe ne povas esti la tuta vivo. Mi tamen esperas ke mi iam povos vere labori inter radioondoj kaj aliaj formoj de elektromagneta radiado, kiel ekzemple lumo kaj optiko. Mi neniam rezignos la ideon de sunhorloĝo per speguloj. Longe vivu elektromagnetaj radioj!
EU-baloto okazos baldaŭ en Finnlando. Mi esperas ke nia vere finna partio bone progresos. Finnlando por la finnoj, bona loka principo. Lokaj valoroj estas la plej prudenta principo.
La civito Mueleja Insulo ja ne apartenas al EU, sed mi fakte vivas en ekzilo en Finnlando kaj povas voĉdoni en politikaj elektoj. Azilon mi ne havas. Mi ja naskiĝis en Finnlando kaj mi estas ankoraŭ plenrajta finna civitano.
Kaj malgraŭ ĉiuj eblaj malfacilaĵoj fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |