<<

#127 ; Somero jam regas kaj la vivo donacas dolĉaj promesoj

>>

Ĉe fino de monato majo la naturo ĉi tie en urbo Pori, okcidenta Finnlando jam ŝajnas somere verda kaj floranta. Paduso floras en arbareto. Odoro de padusaj floroj estas laŭ vortoj de malnova finna kanto surdiga aŭ eĉ narkotika.

Flavaj floroj de taraksanoj konkeris la herbejojn. Ekzistas eĉ pli ol 100 diversaj specoj de taraksano en Finnlando, sed ili aperas tre samaj, tre malfacilaj por disigi, eĉ por specialisto de botaniko.

Hastaj sovaĝaj burdoj laboregas en violaj floroj de mirtelo en la apuda arbareto. Urĝaj helaj papilioj celkonscie aviadas tra aero en sia karakteriza iom necerta stilo. Mi ne estas tute konviktita ke ilia licenco por flugado estas en ordo kaj ke ilia alkohola enhavo estas nulo aŭ almenaŭ akcepteble malalta.

Vivo certe neniam estas tute sen problemoj, sed almenaŭ la naturo nun donas kialon por ĝojo.

Burdoj estas malfacilaj por foti. Ili ne restas longe en facile videblaj lokoj. Eble kelkaj birdoj ĉasas kaj manĝas burdoj? Nesto de formikoj svarmas pro multa insekta aktiveco.

Malgrandaj birdoj abundas en la apuda arbareto. Birda kanta konzerto kaj kvivito regas la pejzaĝon de sono.

Studado por universitato (kaj certe samtempe ankaŭ por mi mem kaj por nia kara propra nacieto Mueleja Insulo) kontinuas dum somero, sed espereble almenaŭ la atmosfero por studado estas malpli prema kaj obseda ol dum printempo.

Pri la atmosfero de planedo Tero mi tamen ne zorgas tre multe. La klimato de futuro estos kio ĝi estos, tion ni ne povos helpi. Unuopa civitano ne povas influi. Respondeco pri klimato apartenas por granda mono kaj pli grandaj nacioj kiuj senzorge bruligas fosilian karbon kaj liberigas multe da nova karbondioksido CO2 al por ni ĉiuj komuna aero de planedo. Histerio pri klimato de mondo ne helpas nin, oni adaptiĝu por regantaj cirkonstancoj. Kio estos, estos, ne taŭgas zorgi kaj plori.

Ni povas ignori klimaton. Nenio estas por fari por plivarmigo de klimato. Politiko de histerio estas stulta kaj noca. Oni eĉ uzas histerian politikon pri klimato kiel erarigo, devojiĝo. Per histerio pri klimato oni volas kovri, kaŝi kaj maski pli gravaj politikaj aferoj tiel ke homoj ne vidas siajn verajn eblojn por influi en socio.

Ni havas ankaŭ veraj, realaj, gravaj problemoj al kiuj ni povus influi. Futuraj vivrimedoj, eblecoj por labori, studadi, vivi. La ekonomia futuro de ordinaraj civitanoj en ĉi tiu mondo de aŭtomatigo kaj robotoj. La civitanoj nepre bezonas pli elportan kaj fortikan personan ekonomian futuron.

La granda mono tion ne volas donaci por la malriĉa popolo. La granda industrio ne volas multe da laboristoj. Politikistoj histerias pri klimato de planedo por erarigi la popolon, por doni al ili ion alian por pensi.

Ni tamen certe bezonos akiri porvivon ankaŭ en futuro, ĉu la klimato ŝanĝos aŭ ne. Industrio kaj granda mono nin ne helpos. Ni devas helpi nin mem.

Klimaton de planedo ni ne povos helpi, sed ni povus koncentriĝi en tiaj gravaj temoj kiujn ni vere povus plibonigi.

Mi ĝojas pri tio ke en certaj eŭropaj politikaj rondoj Rusujo estas vidita kiel amiko. Tio progresigas bonaj eblecoj por paco en la ĉirkaŭaĵo. Ni nome ne volas militon kontraŭ Rusujo.

Granda konflikto inter NATO - aŭ tradicie tiel nomata okcidenta Eŭropo - kaj Rusujo estus por ni tre detrua. Ĉu la militon venkus NATO aŭ ĉu venkus Rusujo, tute egale, la sama rezulto por ni, Finnlando malvenkus tre multe ĉiuokaze. Sendepende de rezulto de tia milito Finnlando estus severe detruita.

Tial mi tre forte esperas ke NATO restu kiel eble plej malproksima. Ne valoras streĉi kaj malfaciligi la delikatan situacion inter Rusujo kaj okcidento. Ni bezonas pacon ĉi tie. La frenezaj usonanoj restu malproksimen trans la maro. Ili ne estas bonvenaj.

Sed malgraŭ kiuj ajn superregaj kaj eblaj malfacilaĵoj .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)