<<

#126 ; Ĉu mi diru "Asimiligitaj Sistemoj" aŭ kiun vorton uzi?

>>

Unue mi devas humile konfesi ke mi antaŭe eraris pri LEDoj aŭ Lum-Eligantaj Diodoj (aŭ alternative Lum-Elsendaj Diodoj). Mi supozis ke la norma sojla tensio de LED estus 0,7 voltoj, same kiel ĉe normaj siliciaj diodoj. Tiu malnova kredo tamen ne pravas, kiel la apuda tabelo atestas. La sojla tensio de LED estas almenaŭ ĉirkaŭ 1,6 V. Tio dependas de koloro de LED, sed koloro ne estas la sola kaj vere profunda kaŭzo de variado.

Tiuj informoj estas jam aĝaj de 20 jaroj. Do ne plu bezonas validi ke la sojla tensio de ruĝaj lum-eligantaj diodoj estus nur en intervalo 1,63 - 1,97 voltoj.

La diversaj ondolongoj de koloraj LEDoj estas interesaj. Ĉu eblus simple testi optikan lensan sistemon per diverskoloraj LEDoj? Oni anoncas ondolongon 630 ... 760 nm (1 nm = 10-9 metroj aŭ unu milionono de milimetro) por ruĝa, 560 ... 590 nm por flava kaj 450 ... 490 nm por blua. Eble oni povus uzi filtriloj por mallarĝigi la interspacon de ondolongoj. Spegulo ja reflektas ĉiuj koloroj de lumo same, sed lensoj estas diferencaj.

Studado de aŭtomatigo estas por mi grava temo en universitato. Principoj de teorio por kontrolaj sistemoj estas ege gravaj por inĝeniero kaj mi klopodos por ilin bone lerni. Tamen en praktiko la plej bonaj eblecoj por vere labori - almenaŭ por si mem - certe estas en malmultekosta elektroniko kaj simpla elektro-mekaniko. Mi esperas ke mi dum somero povos kontinuigi tian propran laboron, en modesta skalo.

Nuntempe oni ĝenerale uzas la anglan koncepton "embedded system". Laŭtekste oni povus ĝin traduki esperanten "asimiligita sistemo", sed ekzemple Vikipedio (nia lingvo ja eĉ ne konas la literon W en la nomo Wikipedia) ne konas tiun vorton en Esperanto. Temas pri sistemoj kiujn malgranda komputilo gvidas. Angle oni nomas tian malgrandan komputilon "microcontroller" sed evidente ne ekzistas responda esperanta vorto en ĝenerala uzo ĉar Vikipedio ĝin ne konas. Miaj fontoj de Esperanto eble estas iom malnovaj por teknikaj konceptoj.

Ĉi tiu ideo de "asimiligitaj sistemoj" ne plu estas tre juna temo. La apude fotita relative facila finna libro por avidaj konstruistoj estas aĝa je 10 jaroj. Por multaj elektraj komponantoj tiu estas nur kurta tempo.

Sur la kovrilo de libro ni vidas foton de simpla movebla roboto kies tasko estas ludi futbalon. Moveblaj robotoj ja estas tre popularaj. Mi mem tamen ne vidas ilian gravecon.

Transigo de informo certe estas interesa funkcio, sed ekzistas jam tre bonaj pretaj solvoj por tiu bezono. Apenaŭ valoras disvolvi propraj tute aliaj efektivigoj por komunikado.

La 10 jarojn aĝa libro multe uzas la komputilan karton Arduino Diecimila. Ĝi evidente ne konas Arduino Uno kiun mi uzis en miaj projektoj, ekzemple en artikolo #90.

Mi tamen kredas ke tiuj komputilaj kartoj fakte estas iom similaj. Estas diferencoj almenaŭ en USB-konekto kaj la malnova karto postulas informon ĉu oni uzu tension el USB aŭ el ekstera fonto. Dum 10 jaroj tiaj sistemoj povas evolui notinde.

Ekzistas jam ankaŭ en nia kara lingvo Esperanto artikolo pri Arduino en Vikipedio. Tie oni uzas la nomon "unuop-tabula mikroregilo". Hymmm, eble mi do devus lerni uzi la vorton "mikroregilo" anstataŭ la frazo "malgranda komputilo" ekzemple pri Arduino Uno.

Mi ne konstruos roboton kiu ludas futbalon. Mi provizore ne povas konstrui postuleman mekanikon aŭ bonajn mekanismojn. Mi volas trovi aliaj relative simplaj sed iom utilaj taskoj por elektroniko kaj elektro-mekaniko. Certe mi volas finfine plibonigi miaj malnovaj artikoloj pri Arduino, elektroniko kaj elektro-mekaniko dum venonta somero.

Perdrata aŭ sendrata komunikado inter komputiloj sendube povas esti parto de utila sistemo. Elektraj motoroj estas bonaj laboristoj. Ili ne strikas kaj ili ne postulas rekompencon pro preterdeva laboro.

Mezurado de aerpremo estus interese. Aerpremo ja malkovras per sia variado dum kelkaj horoj informoj pri vetero, kiel ĉiuj bonaj navigistoj scias. Sono certe estus promesa temo, sed mi ne scias ĉu estus bona uzo. Ekzistas jam multe da bona preta tekniko por sono. Lumo, ĉiam tre grava temo. Eble mi provus mezuri kvanton kaj koloron de lumo en diversaj cirkonstancoj.

Ĉu estus realisme uzi al lumo sentemaj mezuriloj en sunhorloĝo? Eble mi kapablus direktigi spegulon per elektraj motoroj, ekzemple por reflekti la lumon de Suno ĉiam al sama loko.

Radioondoj ... certe ege interesa temo, sed verŝajne provizore tro postulema tasko por propraj efektivigoj. Apenaŭ eblus perlabori tre grandaj frekvencoj kiam la frekvenco de kristalo de mikroregilo estas nur 16 MHz. Jam unu MHz aŭ miliono da hercoj estus granda frekvenco se oni volas trovi almenaŭ kelkaj partoj en la ondo por specimenoj.

Longo de simpla radioanteno por 1 MHz estus proksimume λ = c / f = (3·108 m/s)/(1·106 /s) = 300 m kaj eĉ kvarono (λ/4) de tiu estus tro multe. Oni evidente devus trovi bonaj metodoj por plilongigi la elektra longon de anteno kies mekanika longo estas nur kelkaj metroj. Mi ne estas specialisto en radiotekniko kaj antenoj, sed eble tiaj metodoj ekzistas.

Bona sekursonorilo en la okazo de ŝtelisto ŝajnas ankaŭ promesa ideo. Bona sekursonorilo alarmas se ĝi perdas kontakton kun ĝia sensilo. Tial oni ne povas elŝalti la alarmon nur rompante la draton.

La malgranda Arduino Nano ŝajnas aparte interesa. Certe ĝi povas esti pli inklina por difektiĝo kaj ne eblas interŝanĝi la plej karan integran cirkviton (la veran mikroregilon) se ĝi pereus pro tro danĝera konekto, kiel kurta cirkvito.

La amplekso de Nano-karto estas nur triono de Arduino Uno sed alie la elektraj kvalitoj estas preskaŭ la samaj. La mezuroj de karto estas 48 x 18 x 20 milimetroj laŭ vendisto. Ankaŭ la USB-konektilo estas pli malgranda ol kutime, "mini"-grando.

Malgranda amplekso de karto donas novaj eblecoj. La ujo de sistemo povas esti multe pli malgranda ol ĉe Uno.

Nova revizio 3 de Nano (maldekstre) aperas iom alia ol la 10 jarojn aĝa (dekstre). Estas nun parto de komponantoj sube de karto, nevideblaj en la apuda foto. Dek jaroj estas longa tempo por malgrandaj komputiloj.

La prezo de Arduino Nano estas nur iom pli alta ol la prezo de aŭtentika Arduino Uno.

Kaj certe iam .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)